SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado
SRIBAĈI UNUE VERKI POSTE metodo por Kreativa Verkado
Paulo P Nascentes
Verŝajne komunikiĝi estas kunnaskita kapablo. Tiu kapablo ekzistas en bebo antaŭ ĝi parolu aŭ skribu. Familie kaj komunume, okazas la lernado de la ĉirkaŭa patrina lingvo. Nur poste, ĝenerale lerneje, venas la eniro en la skriban mondon. Multaj tamen mislernas verki eble pro nacilingva misinstruado. El tio naskiĝas tia kredo: “ho! mi ne scipovas la portugalan!” Multfoje misas la pedagogio de tekstoj-legado kaj verkado, kio estas aparta kapablo de lingvoakirado. Pri la kaŭzoj de tiu fenomeno, ni ne okupiĝu, sed nur pri ĝia konstato kaj ebla solvo. Esence kio mankas aŭ perdiĝis?
Ĉu iel mankas persona kontakto mem kun la esenco? Jen hipotezo, eĉ se tiu esenco estu nemezurebla, do supoze neekzistanta? Pri tiu pensomodelo ankaŭ ni ne diskutos. Sed, interesas nin, ĉu estas rimedo kapabla ŝanĝi la malkomfortan situacion. Certe oni rajtas kapabliĝi kaj verki soci-utilajn tekstojn minimume esprimpovaj. Ĉu oniaj plej kaŝitaj mensaj tavoloj ne meritas sunlume aperi?
Alivorte, ĉu onia psiĥa tuteco ne meritas libere esprimiĝi? Forte impresis min artikolo aperinta en Majo 1986 en la revuo “O Rosacruz”, bulteno de la brazila sekcio de AMORC, nome “O Ritmo Pessoal” (La persona ritmo) de Louise Anderson. Temis pri psikologia kolektiva eksperimento okazinta en usona universitato. Laŭ ĝi, grupo de selektitaj homoj skribis pri siaj pensoj, impresoj kaj konvinkoj dum almenaŭ 10 minutoj, senhalte, ĉiutage. Nenia paŭzo devus veni ĉu por elekti la ĝustan vorton, ĉu por ĝustigi gramatikaĵojn aŭ ortografiaĵojn, aŭ eĉ por alveni al logika sinsekvo da ideoj. Estas nur du reguloj aŭ rekomendoj: unue, daŭre ripetu la lastan vorton ĝis alia ekaperu viamense kaj due, estu sincera, ĉar vi rajtas detrui tiun skriban esprimon. Mia decido sperti tion dum ĉirkaŭ tri semajnoj ŝajnis neevitebla antaŭ mia ekscitita scivolo. Mian propran sperton mi ne diru. Tamen, iom poste, partnere kun psikologiino, ni ekgvidis klasojn pri tekstofarado en lernejoj, kongresoj laŭ la metodo de ni aranĝita surbaze de la artikolo. Kelkaj rezultoj rilate la tekstokvaliton impresis nin kaj diversajn partoprenantojn. Jarojn poste, etendiĝan porinstruistan kurson mi gvidis en Beletra Instituto de UnB. El ĝi venis lumen la nuna versio kune kun plia esploro. Tiel, partnere kun alia amikino, ni okazigis perrete kurson, nome “Esenca Verkado”. El kio ĝi konsistas?
Facile konstateblas, ke ofte multaj tekstoj ŝajnas esti verkita kvazaŭ nur cerbe. Pro hastaj, malprofundaj, senbazaj pedagogiaj konkludoj, ŝablonoj supozeble efikaj estas proponataj al lernantaro, cele al aprobiĝo en ekzamenoj. Claver (2006) pritraktas du problemojn: la uzo de “reguloj de bona verkado” kaj tio, ke “metodoj kaj teknikoj de verko-instruado ne sukcesas superi la akademismon kaj la rutinon”.
Imagu, kion faras muzikisto antaŭ ol koncerti? Same volejbalisto aŭ futbalisto kion ili faras antaŭ la matĉo? Kion celas la unuaj akordoj, neaŭdeblaj duonvoĉoj, liberaj pilkoŝotoj? Certe la celo estas agordiĝi al la uzota instrumento, ĉu voĉo, ĉu gitaro, ĉu la korpo mem. Tial kadre de nia metodo, unue estas proponata varmiĝo per spirado, korpaj movoj, liniiĝo al nia centro. Due, skribi vortojn, liberajn kiel proceso, tiel skribi senĉese ion ajn dum 10 minutoj. Trie, teksto kiel emociigilo, tio estas, legado kaj aŭskultado de poeziaĵo, kanto de la tielnomata brazila popolmuziko. Kvare, teksto kiel produkto: venas propradire la tekstoverkado mem. Laste, sed ne balaste, tekstoplibonigo per legadorondo cele al la tekstokomunikado kaj ĝia kunlabora plibonigo. Ĉiuj do bonetose kunlernas.
Du tiamajn kuriozaĵojn mi rakontu por montri la animstaton de malsamaj kursintoj. Ili estis timema lernanto de publika lernejo, 13-jaraĝa, kaj viro ĉe la pordo, kiu geste volis komunikiĝi kun la koramikino ene de la klasĉambro. Post la komando skribi vortojn dum 10 minutoj, la knabo timeme, malfortvoĉe, levis la manon kaj demandis min, ĉu li rajtis skribi… fivortojn. Ridete, mi jesis: “Trankviliĝu! Certe vi skribos neniun, kiujn jam mi ne konas. Krome, poste vi povos komplete disŝiri la paperon”. Libera kaj danka, li ekis la skribadon. La menciitan viron mi invitis eniri en la ĉambron kaj partopreni la sesion. Dankeme, li sindirektis al libera sidloko, prenis skribilon, paperon, trankvilon. Kurioze, kiam komenciĝis la legad-rondo li levis la manon kaj emocie eklegis sian verkon. Post la laŭdo de kolegoj, li sin konfesis surprizita, ĉar unuafoje venis al li poemo! Inĝeniero, tre racia, sed eble pro la enhavo veninta dum la 10-minuta teksto, li asertis aliri memoraĵojn kaj neatendite sukcesis verki tiele. Spontaneaj aplaŭdoj aŭdiĝis.
Aliokaze, en klaso de instruistoj pri la portugala, unu el ili asertis, ke li preskaŭ ne kredis pri la beleco de teksto de ne tiom brila lernanto. Tiu instruisto legis lian leteron omaĝe al la patro, kiu, enhospitaliĝinta, ne povis paŝi hejme la kristnaskan feston. En tiu tago, kaŝe, kelkaj kolegoj tute vane penis ne ploreti.
Krom oferti plifoje tiun instigan kurson, venis al mi en la kapo la ideo esperantigi ĝin por instruado kadre de E-klasoj. Se partnero sin proponos, tio certe eblos. Dubon tamen mi havas, ĉu tiu 10-minuta libera skribado ja funkcios aŭ ne fremdlingve. Supozeble por ne denaskuloj en Esperanto ĝi fiasku, ĉar certe alia cerbo-areo stimuliĝos. Ĉu tio funkcios? Kion vi opinias pri tiu defio?
Referencoj
ANDERSON, L. Rete, nur disponeblas tiu resuma mencio al la originala artikolo: https://vidaplenaebemestar.com.br/inspiracao/sua-essencia/descobrindo-o-ritmo- pessoal
CLAVER, R. Escrever sem doer: oficina de redação. 2 ed. revista e ampliada. Belo Horizonte: Editora UFMG, 2006.
GOSWAMI, A. Criatividade quântica: como despertar o nosso potencial criativo. Trad. Cássia Nasser, Marcelo Borges. São Paulo: Aleph, 2008.
JUNG, C. G. O eu e o inconsciente. Trad. Dora F. da Silva. 27 ed. Petrópolis: Vozes, 2017.