PMA

Ŝtataj Esperanto-ekzamenoj ĉesas en Hungario

Dum multaj jaroj studentoj en Hungario povis havi utilon de ekzameno pri Esperanto por ricevi universitatan diplomon. Antaŭ du jaroj la utilo malaperis, kaj nun malaperas ankaŭ la ŝtata ekzameno.

La retejo de la lingvocentro Origó.

La erao de devigaj lingvaj ekzamenoj en Hungario komenciĝis en 1998, kaj finiĝis en 2022, kiam la registaro ŝanĝis la leĝon kaj nuligis la devon trapasi lingvan ekzamenon kiel kondiĉon por ricevi la diplomon en universitatoj.

Samtempe al la supra leĝo-ŝanĝo oni puŝis la taskon al la unuopaj universitatoj, kiuj nun devas mem decidi pri tiuj lingvaj demandoj. Plimulto de ili (sed ne ĉiuj) daŭre postulas iun lingvan ekzamenon, sed preskaŭ ĉiuj akceptas nur la anglan, foje ankoraŭ kelkajn aliajn grandajn lingvojn.

Ĉiuj universitatoj donas kromajn poentojn pro lingva ekzameno ĉe la eniraj ekzamenoj, ĝenerale pro la angla B2, sed kelkaj akceptas ankaŭ malgrandajn lingvojn en la nivelo C1.

La supraj paŝoj rezultigis grandan falon ĉe la kvanto de ŝtataj ekzamenoj, do aperis sekve fortaj financaj problemoj ĉe la ekzamencentroj (ekzistas pluraj).

Decida plejmulto de la ekzamenoj okazas pri la angla lingvo, la alilingvaj ekzamenoj reduktiĝis. Plene ŝanĝiĝis ankaŭ la strukturo de la aliĝantoj: anstataŭ la diplomiĝontoj nun aliĝas ĉefe mezlernejanoj, pro la eniraj pluspoentoj.

La novaj cirkonstancoj validas ankaŭ ĉe la lingvoekzamena centro ”Origo” (ONyC), kiu zorgis pri la Esperanta lingvo.

Jam antaŭ kelkaj jaroj ĝi nuligis la kunlaboran kontrakton kun UEA, kaj de tiam UEA mem organizas la KER-ekzamenojn, eĉ ellaboris ĝian novan gradon C2.

Nun, en decembro la estraro de ONyC decidis ĉesigi, ne plu okupiĝi pri la Esperantaj ekzamenoj, laŭ sia aserto pro financaj kialoj. Tre malgrandas la nombro de la ekzamenitoj, en la jaro 2024 entute nur 9 personoj, ĉiuj plenkreskuloj – kaj la centro ne vidas esperigan perspektivon.

Laŭ leĝo oni repagas al studentoj la sufiĉe altan kotizon de la unua lingvo-ekzameno. Tamen tio ne validas por Esperanto – kaj tio malinstigas la junulojn elekti Esperanton.

En Hungario ne plu ekzistas universitata Esperanto-fako (do ne plu eblas iĝi diplomita ”instruisto pri Esperanto”), sekve ne plu ekzistas lerneja instruado de Esperanto, mezlernejanoj ne elektas Esperanton, ankaŭ pro diplomaj kialoj ne plu indas lerni Esperanton – do la ekzamena centro ne vidis perspektivon, kaj decidis haltigi la procezon.

La klarigo laŭ mi tamen estas nur surfaca, ĉar ĉesigo de la Esperantaj ekzamenoj ne solvas la financajn problemojn ĉe la ekzameno-centro. Krom Esperanto ekzistas ankoraŭ pli ol dek malgrandaj lingvoj, kiuj havas malplian aŭ nulan nombron de ekzamenaj aliĝoj – sed ili ne estas nuligitaj. Vidu la statistikaĵon en la koncerna retejo.

Por ni, hungaroj, la ĉesigo estas aparte doloriga. Unuflanke tiu unika eblo havi ŝtate rekonitajn lingvajn ekzamenojn ekzistas ekde 1966, pro la efiko de la tiama UK en Budapeŝto – kaj nun post 58 jaroj estas dolore perdi ĝin.

Aliflanke la antaŭa pozitiva famo de Esperanto en Hungario baziĝis sur tri pilieroj: universitata fako por instruistoj de Esperanto, ŝtate rekonita lingvoekzameno, kaj deklaro de la Hungara Akademio pri la viveco de Esperanto. Se falos ankaŭ la dua piliero, ni havos eĉ pli malfacilan situacion ol ĝis nun.

Bedaŭrinde la stato de la movado en Hungario similas al tiu en aliaj eŭropaj landoj. Jam de pluraj jaroj ne ekzistas junulara aktivado, la averaĝa aĝo estas timige alta. Dolore ŝrumpis la komunumo, la raŭmismaj argumentoj ne plu validas.

La ĉesigo kaj eventuala iama posta restartigo, kun nova akreditado de la ekzameno, kostus nerealisme altan sumon kaj kvanton da homa laboro. Tial ni planas kontakti la lingvo-ekzamenan centron kaj atingi la daŭrigon de la eblo havi Esperantan lingvoekzamenon, provizore eble eĉ nur unufoje en la jaro.

László Szilvási


Legu pli:

Deixe uma resposta