Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero

Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie – sed ke la vendo ne estas urĝa afero.

Multaj kongresanoj partoprenis ekskurson al nacia parko.

UEA investis eble eĉ 80 000 eŭrojn por partoprenigi la afrikanojn en la Aruŝa UK. Tiu sumo estis menciita de vicprezidanto Fernando Maia en la programero ”UEA respondas”, kiu nuntempe anstataŭas la tradiciajn ”Estraro respondas” kaj ”CO respondas”. Neniu konas ankoraŭ la realan sumon, sed eventuale la sumo povas esti tiom alta.

En la programero multaj estraranoj kaj aliaj partoprenantoj rakontis pri sia skeptikeco rilate al kongresado en Afriko. Tamen nun, kiam la kongreso realiĝis, ili diris, ke ja valoris la penon kongresi nun en Tanzanio, kaj ke se aperus demando, ĉu fari la decidon denove, ili dirus jes.

Tim Owen konfesis sian timon, ke la kongreso fariĝos kolizio inter idealismo kaj elitismo, sed li konfesis sian pekon kaj gratulis la kongresan teamon pro la mirakla starigo de tiu aranĝo en Afriko.

UEA laŭ la estraranoj prenis financan riskon por kongresi en Afriko, kaj ĝi faris tion pro universaleco de Esperanto. Prokrasti la kongreson en Afriko je kelkaj jaroj povus kaŭzi seniluziiĝon, do necesis fine fari tion nun.

Granda parto el la afrikaj partoprenantoj venis el Tanzanio kaj najbaraj landoj, kie Esperanto estas populara, nome Burundo kaj DR Kongo, de kie eblis longa aŭtobusa vojaĝo. Malpli multaj afrikanoj venis el pli foraj landoj kaj bezonis flugi al Aruŝo.

La bankedo estis malferma por ĉiuj, do UEA petis al partoprenantoj el pli riĉaj landoj kontribui finance, kaj tiaj kontribuoj estas daŭre bonvenaj. Krome, ĉiuj libroj kiuj venis al la kongresa libroservo, restos en Afriko.

En la kunsido partoprenis la estraranoj de UEA Duncan Charters, Alex Kadar, François Lo Jacomo, Gong Xiao Feng, Fernando Maia, Amri Wandel, Jérémie Sabiyumva kaj Aurora Bute, kiu lasta tamen venis nur post la oficiala finotempo de la kunsido. La kunsido daŭris unu kaj duonon da horoj anstataŭ la laŭprograma unu horo. Al la kunsido alvenis entute pli ol 50 kongresanoj.

Preskaŭ tute mankis kritikaj demandoj. Al la kritiko esprimita en Libera Folio pri tio, ke okazos nur unu komitata kunsido dum la UK, vicprezidanto Maia respondis, ke la komitato kunvenis jam pli frue en julio rete kaj traktis parton el la aferoj, ĉar oni volis doni al la komitatanoj eblon ĝui iom pli Tanzanion.

Al unu demando respondis ankaŭ la prezidanto de la elekta komisiono, Guy Matte, kiu rakontis ke la elekta komisiono jam kontaktis ĉiujn ĝisnunajn estraranojn kaj kelkajn aliajn eblajn kandidadojn, kaj estas eble, ke venontjare necesos voĉdoni inter kandidatoj por la estraro.

Ebla malintereso al la estrara laboro povas okazi pro tio, ke kandidatoj timas la kvanton da laboro kiun estraranoj faras. Tamen la prezidanto Duncan Charters volis mildigi tiujn timojn kaj diris, ke la estraro dividas sian laboron. Estas multe da taskoj, sed la laboro ankaŭ donas plezuron, kiam aferoj antaŭeniras, laŭ li.

Inter la laŭdoj kiujn UEA ricevis en tiu kunsido estas tio, ke nuntempe la financa fako respondas ĉiam perfekte kaj rapide, dum antaŭe neniam venis konfirmo pri pagoj.

La aliaj demandoj temis interalie pri la vendo de la oficeja domo. Ni aŭdis la kutiman rakonton, ke la prezo difinita antaŭ la komenco de la milito en Ukrainio estas nun eventuale tro alta pro kolapso de la merkato. Tamen UEA laŭ la estraro ne havas apartan urĝon vendi la domon ĝuste nun.

Aliflanke, se aperus subite aĉetanto kiu volus rapide ekuzi la domon, la libroservo laŭ la estraro ne malhelpas, ĉar granda parto el la librostoko troviĝas ne en la oficeja domo, sed en diversaj stokejoj en Roterdamo. Se necesus, eblus lui kroman stokejon aŭ stoki parton el la libroj en la volontula domo.

Al demando pri bitaj libroj, al kiu Duncan Charters aludis en sia lunda parolado,  li respondis ke en la estonteco homoj legos ĉefe bitajn librojn kaj la vendo de paperaj libroj falas. Kroma problemo ĉe bitaj libroj estas ke homoj ne volas pagi pro ili.

Krome Fernando Maia respondis ke UEA ne devus konkurenci kun kelkaj bone funkciantaj eldonejoj, pli bone estus kunlaboro kun tiuj.

Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero
Rolar para o topo