Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol pli frue.
Dum la kongreso en Torino la komitato de UEA senŝanĝe akceptis la rekomendojn de la komisiono pri financo, laŭ kiu ĝis la fino de aŭgusto oni testu la rezultojn de la laboro pri la nova administra sistemo AKSO kaj raportu pri la rezultoj al la komitato.
Jam tiam tamen klaris, ke la tasko estas neplenumebla, kaj oni konsentis, ke la finan sorton de la reteja renovigo la komitato diskutu en aparta kunveno la 23-an de septembro. Ankaŭ je tiu dato la estraro tamen ne povis doni al la komitato finan raporton, sed nur klarigojn pri novaj esploroj kaj kunsidoj, kiuj devos okazi dum la proksimaj monatoj.
Formale eĉ ne klaras, kion la komitato efektive decidis en sia kunsido la 4-an de aŭgusto, ĉar ĝis nun aperis nek protokolo de la kunsido nek raporto pri ĝi en la komunikiloj de UEA. Raportis pri ĝi nur Libera Folio. La manko de protokolo estas rekta malobservo de la regularo de UEA, laŭ kiu la protokolo devas esti havebla plej laste unu monaton post la kunveno.
La afero iĝis eĉ pli konfuza, kiam la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar, la 2-an de oktobro post pluraj petoj fine publikigis raporteton pri la neformala kunsido okazinta la 23-an de septembro.
La raporto ĝenerale estas tre svaga kaj sendetala. Tute mankas konkretaj faktoj ekzemple pri la administra subvencio de EU, kiun UEA unuafoje ricevis. La raporto mencias nur, ke la temo estis tuŝita:
“Pri la administra subvencio de EU estis menciitaj la ĝis nunaj atingoj kaj la plano de la Estraro kunsidi pri Kosmo Strategio por prepari la sekvajn paŝojn.”
La kunsidon partoprenis malpli ol duono el la komitatanoj, do ĝi neniel povus esti decidopova, eĉ se oni tion dezirus. Ial ne partoprenis eĉ la prezidanto, kaj la kunvenon gvidis vicprezidanto Fernando Maia.
La raporto sendita al la komitata retlisto asertas, ke kiel bazo por la kunsido servis la raporto de la komisiono pri financo, kiu ja estis senŝanĝe aprobita de la komitato en Torino. Tamen praktike la rekomendoj de la komisiono estis ignorataj.
La plej urĝa el tri taskoj identigitaj de la komisiono pri financo en tiu raporto estis “testi la rezultojn de AKSO ene de unu monato (limdato 2023/08/31), inkluzivante ĉiujn interkonsentitajn funkciojn, konektadon al librotena sistemo, retan dezajnon, transmigron de datumoj kaj ĝian facilan uzeblecon por oficistoj”.
Tio ne estis farita. Okazis nur laborkunsido, kaj surbaze de ĝi la estraro evidente decidis plu prokrasti la aferon. La nova prokrasto en la raporto estas prezentata en formo de “propono”, sed ne klaras kiu proponas kion al kiu, nek ĉu la komitato havas ajnan rolon en la afero:
Inter la konkludoj de la laborkunsido aperis la propono, ke estonte pri AKSO respondecus rekte UEA kaj la plano, instigita de la raporto de la komisiono pri financo, taski al laborgrupo de fakuloj pri programado, por analizi la aferon kaj raporti al UEA kun konkludoj.
Laŭ la nuna propono tiu laborgrupo havus ĝis komenco de decembro por liveri raporton, surbaze de kiu UEA povus konkludi ĉu ĝi daŭras aŭ ne kun AKSO. Do decido tia de UEA povus veni en decembro-januaro.
Post la publikigo de la raporto, la eksa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, reagis en la retlisto UEA-membroj:
– Post tiuj respondoj oni scias nur tion, kion oni scias jam de multaj jaroj, nome ke la afero plu prokrastiĝas.
Li trovas “ploriga”, ke nur dudeko el entute 55 komitatanoj partoprenis la kunsidon:
– Plimulto do eĉ ne interesiĝas pri la afero, kio estas tre zorgiga. Entute la pasiveco de la komitato estas zorgiga, ĉar ĝi ne limiĝas al la AKSO-afero. Estas tasko de la estraro daŭre veki la komitaton per ĉiaj impulsoj, sed ŝajne tio ne gravas al la estraro. Al ĝi ne gravas ekzemple liveri akurate al la komitato la protokolon de la kunsidoj en Torino, kio laŭ la regularo devis okazi plej laste unu monaton post la lasta kunsido. Krome, la protokolo devas esti disponebla ne nur al la komitatanoj sed al ĉiuj interesitoj.
Ĝenerale apenaŭ aperas komentoj pri la afero en la listo UEA-membroj aŭ aliaj listoj, por ne paroli pri la diskutlisto de la komitato mem. Evidente la membroj kaj komitatanoj de UEA post dek jaroj perdis la esperon, ke la reteja renovigo komencita en 2013 iam sukcesos.
La statistikoj de Libera Folio kaj la ŝrumpanta kvanto de komentoj montras, ke ankaŭ niaj legantoj ĉiam malpli atentas pri la “prioritata” projekto de UEA, do eble la estraro sukcesos ĝin silente entombigi, sen ke iu memoros pri la elspezitaj laboro kaj mono.