Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio

Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.

Gvidantoj de TEJO dum la Malferma horo de la Estraro: Tyron Surmon, Valentin Cerreto Bergerat, Albert Stalin Garrido, Luana França kaj Tobiasz Kubisiowski.

Du kazoj de seksa molestado okazis dum la ĉi-jara IJK en Italio. Ambaŭ viktimoj estis komencantoj, kiuj verŝajne unuafoje vizitis internacian Esperanto-aranĝon.

Unu el la viktimoj, juna viro, tuj post la malagrabla travivaĵo frue dum la kongreso forflugis hejmen. Tie li rakontis pri la okazaĵo al siaj samlandanoj, kiuj siavice kontaktis la organizantojn de la kongreso. La kulpulo de tiu incidento ne estas konata.

La alia viktimo, juna virino, anoncis al la organizantoj, ke ebria kongresano kontraŭ ŝia volo palpadis interalie ŝiajn mamojn. Estis atestantoj, kaj montriĝis, ke la kulpulo estas persono, kiu antaŭnelonge havis gvidan postenon en TEJO. Li konfesis sian kulpon, kaj en vendredo estis devigita antaŭtempe forlasi la kongresejon.

La okazaĵoj estis publike priparolitaj vendrede dum la Malferma horo de la estraro. La eliranta prezidanto Albert Stalin Garrido flanke de TEJO pardonpetis al la personoj kiuj estis molestitaj.

– Ni absolute ne intencas kaŝi aŭ ignori tiajn kazojn, ni kunsidas serioze por pritrakti ilin, kaj ni kunlaboros kun la kongresa komitato ankaŭ por transdoni ĉiujn lecionojn, por ke tio ne okazu dum la venonta IJK. Ni faras ĉion kion ni povas por solvi definitive ĉi tiun longedaŭran, sisteman problemon en Esperantujo, Albert Stalin Garrido diris.

Li rakontis, ke oni havis renkontiĝon kun la viktimo kiu restis en la kongresejo, kaj post la diskuto decidis forpeli la kulpulon, kiu mem ne klopodis nei la okazaĵon.

Responde al mesaĝo de Libera Folio la kulpulo diris, ke li mem tamen apenaŭ ion memoras pri la koncerna vespero kaj nokto, ĉar li estis tro ebria.

– Mi eksciis pri la okazaĵo de Albert kaj poste de aliaj, nekredeble bedaŭras, kaj sekvis la instrukciojn resti ekster la diskoteko por la resto de la kongreso, nur koncentriĝi pri la muzikalo, kaj ne plu trinki alkoholon. Mi mem punus min same aŭ pli severe.

La kulpulo ne estis senprokraste forpelita, ĉar lia kunlaboro estis bezonata por unu el la muzikalaj prezentadoj, sed post ĝi li en vendredo estis devigita antaŭtempe forlasi la kongresejon. Laŭ Albert Stalin Garrido la viktimo konsentis pri tia aranĝo.

Simila publika skandalo kun seksa molestado okazis almenaŭ en la IJK en Badajoz, Hispanio en 2018. Tiufoje la viktimo same estis komencantino, dum la kulpulo estis estrarano TEJO.

En la kongresoj de TEJO de multaj jaroj estas apartaj respondeculoj, al kiuj kongresanoj povu sin turni por informi pri seksa molestado. En intervjuo de Libera Folio en februaro la prezidanto de TEJO diris, ke la asocio starigos novajn regularojn ”por fari TEJO-n kaj ĝiajn eventojn pli sekuraj spacoj kontraŭ seksperfoto kaj -ĝenado”.

Dum la Malferma horo de la estraro oni interalie diskutis, ĉu oni enkonduku “nigran liston” de kongresanoj, kies aliĝpetoj ne estu akceptitaj ĉe postaj aranĝoj, ĉar ili kulpis pri seksa molestado.

La demandoj pri la traktado kaj preventado de seksmolestado havis centran lokon dum la Malferma horo de la estraro. Tamen la estraro dum la kongreso traktis ankaŭ aliajn temojn.

Oni eksciis, ke kiel nova redaktoro de la revuo Kontakto estis elektita Karina Oliveira. Ŝi pli frue estis interalie unu el la kunordigantoj de la portugallingva kurso de Esperanto, kaj partoprenis la studprogramon pri interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. Ŝi ankaŭ pli frue estis estrarano de TEJO.

Karina Oliveira transprenas la taskon de Paweł Fischer-Kotowski, kiu estis elektita inter tri kandidatoj en 2021.

Oni eksciis ankaŭ, ke el la tri volontuloj, kiuj laŭplane komencos sian deĵoradon ĉe TEJO en Roterdamo en septembro, neniu jam scipovas Esperanton.

Inter la taskoj de la volontuloj, kiuj alvenos tra la programo Eŭropa Solidareca Korpuso (antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), estos la ĉiutaga administrado de TEJO, protokolado dum kunsidoj, pritraktado de la poŝto kaj kaj arkivoj de TEJO. La volontuloj laŭ la anticipa anonco krome interalie informos pri la agado de TEJO, kaj reprezentos la organizaĵon ĉe internaciaj aranĝoj kaj kongresoj.

Multaj el la taskoj ne estas plenumeblaj sen scio de Esperanto. Tial la ideala kandidato laŭ la anonco ”havu bonan scipovon de Esperanto kaj se ne, pretu lerni la lingvon antaŭ aŭ tuj post la komenco de la volontulado”. Taŭgaj esperantistaj kandidatoj tamen evidente ne troveblis.

La nova estraro de TEJO estis elektita jam antaŭ la IJK, en reta komitata kunsido la 15-an de julio, sed ankoraŭ ne ekoficis. Nova prezidanto de TEJO estos Tyron Surmon el Britio. La eliranta prezidanto Albert Stalin Garrido dum la komitata kunsido bedaŭris, ke li pro personaj kialoj ne povas daŭrigi en la estraro dum plia mandatperiodo. Li rekomendis sian vicprezidanton Tyron Surmon kiel tre taŭgan posteulon.

Aliaj estraranoj estos Michal ”KuboF” Matúšov el Slovakio (ĝenerala sekretario) Snehaja Venkatesh el Barato (vicprezidanteco), kaj Abhinav Varma kaj Ada Florence Iracadukunda, ambаŭ el Burundo. Estis diskuto pri tio, ĉu Ada Florence Iracadukunda havas sufiĉan sperton por ofici en la estraro de TEJO, sed fine ĉiuj kandidatoj estis elektitaj. Eventuale oni dum la oficperiodo serĉos pliajn estraranojn.

Komentoj estas moderigataj. Komentoj, kiuj malkaŝus la identecon de kulpuloj aŭ viktimoj ne estas permesataj.

Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio
Rolar para o topo