La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.
La laboro por krei novan retejon kaj novan komputilan administran sistemon por UEA havis multajn komplikajn fazojn kun pluraj diversaj respondeculoj. Baldaŭa lanĉo de la nova retejo multfoje estis promesita kaj ĉiam prokrastita.
Laste oni antaŭvidis lanĉon de la nova sistemo por septembro 2022, sed ankaŭ tiam nenio okazis, kvankam ĉio devis esti preta. Laŭ informoj de Libera Folio la estraro de UEA tiam ne trovis la sistemon kontentiga kaj tial ne pretis pagi la lastan parton de la rekompenco al TEJO, kiu ekde 2019 laŭ kontrakto kun UEA laboras pri la projekto.
En majo TEJO informis en sia cirkulero, ke oni “sukcese liveris la provlanĉon de la sistemo al UEA”. Tio ŝajne signifas, ke la estraranoj de UEA ricevis ligilon al nova, funkcianta versio de la administra sistemo AKSO kaj al la nova retejo. Tamen neniuj pliaj paŝoj okazis.
Laŭ Duncan Charters, la prezidanto de UEA, AKSO “levas plurajn strategiajn demandojn, kiujn la Estraro atente pristudis, sed ankoraŭ ne finsolvis”.
– Ni devos vidi mem por kiuj partoj de la kompleksaj bezonoj de UEA estas jam preta aŭ preskaŭ preta la AKSO-sistemo, pro tio ni ankoraŭ ne havas la informojn sufiĉajn por ĝin lanĉi. Tamen la progreso certe kuraĝigu tiujn kiuj perdis esperon pri la projekto, kaj espereble post kelkaj tagoj ni povos respondi pli precize, Duncan Charters reagis al demando de Libera Folio la 20-an de junio.
Ne klaras pri kiaj “strategiaj demandoj” temas, sed jam ekde la komitata kunsido de UEA en decembro 2022 evidentas, ke ne ĉiuj gvidantoj de UEA entuziasmas pri la reteja projekto. Tiu impreso fortiĝis dum komuna kunsido de estraranoj de TEJO kaj UEA sabate la 24-an de junio.
Laŭ informoj de Libera Folio precipe la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, argumentas, ke la asocio ne elspezu pli da mono sed rezignu pri la tuta projekto. Mankis interkonsento inter la reprezentantoj de UEA, kaj la tuta afero denove estis prokrastita.
Martin Schäffer mem tamen responde al demando de Libera Folio klarigas, ke ne temas pri nuligo de la multjara projekto:
– En la koncerna kunsido mi certe ne argumentis nuligi ĉion. Tamen sufiĉe multaj problemoj devus esti ankoraŭ solvitaj. Pro la manko de homaj kaj financaj fortoj, mi ne vidas baldaŭan solvon. En ideala kazo ekzistus oficisto aŭ volontulo (projekt-mastrumanto kun programistaj kaj kunordigaj konoj), kiu konstante akompanus la projekton. Tion ni bedaŭrinde ne havis/havas (aŭ ne trovis).
Ankaŭ prezidanto Duncan Charters en nova mesaĝo al Libera Folio dementas la aserton, ke UEA pretus rezigni pri la reteja projekto, sed argumentas ke transiro al nova sistemo estas granda projekto en si mem kaj postulas multan laboron:
– Nek mi nek miaj kolegoj estas rezignemaj pri projekto kiu povos modernigi niajn procedurojn, servojn al la membraro, kaj vizaĝon al la publiko. Tamen se ni decidus “lanĉi” ĝin sen elprovado kaj sen trovo de la necesaj solvoj al la diversaj demandoj kiel tiu kiun mi priskribis al vi, ni ne servus al UEA kaj al la membraro. Por tiu kazo la trovo de taŭga akompananto al la transiro ŝajnas antaŭkondiĉo por sukcesa subteno de la projekto kaj de ĝia ĉefa uzanto por administraj aferoj. Pri tio ni interkonsentis.
Eĉ se la estraro de UEA formale ne rezignas pri la reteja projekto, ŝajnas do ke ĝia realigo estos plu prokrastita ĝis la tago de sankta neniamo. Hans Becklin, reprezentanto de TEJO en la komitato de UEA, mem ne partoprenis la sabatan kunsidon, sed dum pli fruaj diskutoj vidis indicojn pri la malemo de UEA enkonduki la novan sistemon.
– Mia kompreno estas, ke pro la ŝanĝoj en UEA kelkaj homoj, inkluzive de la Ĝenerala Direktoro, ne plu vidas apartan utilon en AKSO — kiu kompreneble estas unuavice unuecigo de la diversaj, pelmelaj sistemoj nun uzataj en UEA. La asocio estas malgranda, kaj tiuj verŝajne ja povus daŭri plu — se ne eterne, almenaŭ sufiĉe longe. Sed mia perspektivo estas, ke apenaŭ sencas rezigni pri plene moderna sistemo (eĉ se ne perfekte tajlita al la nuna stato de UEA) favore al sistemoj ellaboritaj antaŭ la naskiĝo de la plimulto de la TEJO-membraro.
Laŭ Hans Becklin, eĉ la nuna UEA, sen bezono de kongresa administrado, havos grandan utilon de la nova sistemo.
– Evidente UEA kaj TEJO daŭre devas administri siajn membrojn kaj ties datumojn. Ankaŭ la iaman enhavon de la jarlibro, UEA-kontojn, ktp. Ĉion ĉi, laŭ mia kompreno, AKSO faros multe pli efike ol nun, kun taŭga aŭtomatigo. Ekzemple, imagu kiom da membroj forfalas el niaj registroj nur pro pigro — ĉu ni vere ne sekvos la ŝablonon de ĉiuj modernaj entreprenoj kaj magazinoj, aŭtomate remembrigante ĉiujn kreditkarte?
La kompletan ĝisnunan koston de la reteja projekto ne facilas kalkuli. En 2013 por la celo estis buĝetitaj 100 000 eŭroj, kiuj en la bilanco de UEA estis lokitaj en la rezervo “Reteja Renovigo”. Laŭ la plej aktuala havebla bilanco de UEA en la rezervo restas 27 800 eŭroj.
Kiam la projekto estos finita, UEA devos pagi al TEJO la finan sumon de 30 000 eŭroj, do la formala kosto atingos iom pli ol 100 000 eŭrojn. Tamen krom tio por financi la projekton evidente estis uzita, rekte aŭ malrekte, mono el la administra subvencio de EU.
Eĉ tiel, la projekto laŭ Hans Becklin estas relative malmultekosta, se konsideri la amplekson de la tasko.
– Asocioj, kiuj provas harmoniigi siajn datumbazojn, krei novajn sistemojn, kaj produkti novan retpaĝon kun interfaco por tiuj datumbazoj kaj sistemoj malofte elspezas nur 100 000 eŭrojn en EU aŭ Nord-Ameriko. Mia persona sperto en grandaj entreprenoj montras, ke ofte la elspezoj estas la dekoblo por malpli komplika projekto. La glataj sistemoj, kiujn ni konas en la plej grandaj, mondaj firmaoj kostas milionojn kaj havas reg-stabojn foje pli grandajn ol la tuta membraro de UEA kaj TEJO! Kaj nun ni estas, dank’ al multa laboro, sojle de glata sistemo ankaŭ por UEA — koste de multaj miloj kaj amaso da volontula (aŭ duone volontula) laboro. Kial ni forĵetus tion — kaj ankaŭ la fidon de niaj membroj?
Libera Folio: Se post dekjara laboro pri projekto, kiu en 2013 estis deklarita prioritata, la rezulto estos nula, kion tio diros pri la stato de UEA nun?
Hans Becklin: – Se la rezulto montriĝos nula, ĉiuj membroj de UEA devos serioze demandi sin, ĉu UEA bezonas multe pli radikalan restrukturigon ol ĝi jam havis — ekzemple, tute malsaman statuton kun alia regmaniero. Se la estraroj kaj komitatoj ne sukcesis fari eĉ tion ĉi, evidente klaran kaj eblan, kiel la nuna strukturo helpos al ni celi pli alten por informi pri Esperanto kaj subteni la esperantistaron en ĝia disvastigo de la internacia lingvo?
Pli pri la temo:
- UEA ne kontentas pri sia nova retejo
- Nova retejo de UEA eble aperos en septembro
- Pli da mono por nova retejo de UEA