TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
La periodo de financa malstabileco por TEJO nun finiĝas, ĉar la organizaĵo ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de Eŭropa Unio. Nun la demando estas, kiel TEJO uzos la monon.
De post la nericevo de buĝetitaj 85 000 eŭroj kiel administra subvencio pasintjare, TEJO suferis seriozan financan krizon. Tiu subvencio sole devus kovri 58 procentojn el la kostoj de la asocio. Pro tio, TEJO devis rezigni pri siaj komunikisto kaj eksterrilatisto, kaj kunigis la laboron de la subvencipetisto kaj la kunordiganto de volontuloj.
Eĉ kun tiuj tranĉoj, TEJO havis deficiton de 31 000 eŭroj en 2022 kaj prognozis deficiton de 30 000 eŭroj ĉi-jare, se la asocio denove ne ricevus la subvencion.
Tiu koŝmara situacio tamen nun ne okazis, ĉar dimanĉe la prezidanto de TEJO, Albert Stalin Garrido, anoncis al la komitato:
– Lastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus+). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditiĝon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la administraj subvencioj de 2023 ĝis 2025, kaj ke nia subvencipeto por 2023 estas aprobita kun la aljuĝita sumo de 125 000 eŭroj elspezebla dum unujara periodo.
La komitato jam aprobis la buĝeton por 2023, kiu enhavis bonan kaj malbonan scenaron. Laŭ la bona scenaro, la administra subvencio preskaŭ sole kovros la tutan elspezon de 137 000 eŭroj. Pro ceteraj enspezoj, TEJO havos profiton de 69 000 eŭroj en 2023.
Garrido anoncis, ke la estraro baldaŭ prezentos novan buĝeton al la komitato. Tiu estos la kvara buĝeto en nur du jaroj. La unua prioritato estos dungi novajn oficistojn por anstataŭigi la perditajn. Oni krome volas pagi por ke la volontuloj vojaĝu al renkontiĝoj kadre de sia laboro kaj doni pli da mono al fonduso kiu pagas la vojaĝkostojn de junuloj al IJK.
Garrido klarigis kia senŝarĝigo estas la subvencio por la estraro.
– La ricevo de la administra subvencio ankaŭ forprenas de niaj ŝultroj tre pezan aferon. La estraroj, de la antaŭa ĝis la nuna, ĉiam laboris ĝis nun kun niaj financoj enmense. Nun, ni ne plu bezonos fari pli drastajn paŝojn sed povos pli trankvile plenumi niajn taskojn kaj tiel liveri eĉ pli bonan servon al nia membraro kun la subteno kiun ni ricevos.
Li finis la anoncon per du vortoj: “TEJO vivas”.
Robert Nielsen