La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.
Dum komitatkunsido de TEJO je la 4-a de marto, oni diskutis kie okazu IJK 2024. Tuj post la kunsido, la ĝenerala sekretario Tobiasz Kubisiowski petis la komitaton voĉdoni inter la tri kandidat-landoj: Burundo, Litovio kaj Tanzanio. La voĉdonado ne estis decida, sed celis nur montri la opiniojn de la komitato al la estraro. Malgraŭ ke eblis tuj voĉdoni, la ĝenerala sekretario petis, ke oni atendu ĝis la estraro sendos raporton pri la tri proponoj.
La proponoj provokis viglan diskuton en la komitato ĉu IJK devus okazi en Afriko, por ke TEJO estu malpli eŭropeca kaj pli tutmondeca. Lucca Lanzi, komitatano A por Brazilo, forte parolis kontraŭ okazigi IJK en Eŭropo, ĉar de post 2017 neniu IJK okazis ekster Eŭropo. Li rimarkigis ke unusola eŭropa lando, Nederlando, jam gastigis IJK dekfoje, kiu estas pli ol ĉiuj landoj ekster Eŭropo kune.
– Do, mi ege malĝojus se denove Eŭropo estus elektita, malgraŭ la ekzisto de du afrikaj opcioj. Kiun mesaĝon TEJO donos al la afrikanoj se ni elektos Litovion kiel la kongreslandon? Kion TEJO jam faris por la fizika afrika movado? Kaj kiujn bonajn kialojn afrikaj esperantistoj havus por esti membroj de TEJO se verŝajne la plimulto de ili neniam ĉeestos fizike iun IJK?
Utku Özdemir (komitatano A por Germanio) levis la plej grandan malavantaĝon de IJK en Tanzanio laŭ li.
– La risko perdi la propran sendependan identecon de nia organizo kaj de nia IJK. Ja estus granda avantaĝo ke ĉeestantoj povus ĝui ambaŭ eventojn samtempe kaj samloke, sed laŭ mi estus pli grave protekti la apartan etoson de IJK-oj kontraŭ ilia miksado.
Espoir Kasati, komitatano B, parolis favore al Tanzanio kaj klarigis kial laŭ li Tanzanio havas leĝojn kontraŭ samseksemo:
– Ĉiuj landoj sendube havas siajn leĝojn kaj la leĝoj de tiuj landoj rolas por defendi la valorojn de tiu lando, protekti ties popolon kaj zorgi ke ĝiaj kulturaj valoroj ne perdiĝu. Tio absolute ne atencas la personecon de kelkaj Esperantistoj, kia ajn estu ties doktrino aŭ kredo.
Multaj komitatanoj parolis pri la malfacileco de la decido, kaj Matheus Gamito (komitatano B) resumis la malavantaĝojn rilate al ambaŭ landoj:
– Unuflanke ni havas la eblecon de plia IJK en Eŭropo, kie sumiĝas preskaŭ 70 IJK-oj, multoble pli ol en ĉiuj aliaj kontinentoj kune, kio pruvus teruran, eŭropcentran tendencon de TEJO. Aliflanke, okazigi la IJK en lando kiu ne havas respekton al GLAT-aj rajtoj, povus endanĝerigi niajn samideanojn kiuj apartenas al tiu komunumo.
– Estas terura situacio, kiun mi profunde esperas ne plu sperti.
La estraro petis ke oni ne voĉdonu ĝis ricevo de la detaloj de la kandidatiĝoj, sed ĝi sendis tiujn detalojn nur la 10-an de marto, kiam ses tagoj da voĉdonado jam pasis. Oni rimarkis ke almenaŭ 13 homoj jam voĉdonis antaŭ ricevo de la raportoj.
Karina Oliveira (komitatano Ĉ) bedaŭris ke homoj voĉdonis sen la raporto kaj diris ke sen informo, “tiu voĉdonado ne sencas”. Ŝi demandis, ĉu indus simple forigi la voĉdonadon entute.
Òscar Hernández (komitatano A por Katalunio) konsentis ke “la opinisonda voĉdonado povas esti nehelpa aŭ eĉ malhelpa se voĉoj ne baziĝas sur konkretaj informoj.”
Ŝajnis ke eĉ la prezidanto, Albert Stalin Garrido, dubis pri la valoro de la voĉdonado.
– Mi simple opinias la tanzanian aferon sufiĉe peza por mia mensa sano, ĉar estas tiom da polemiko ĉirkaŭ ĝi. Mi supozas, ke voĉdonigi la komitaton tiel baldaŭ, dum la temo, kun la lastminuta propono pri kongresado en Tanzanio, ankoraŭ ne estas tute matura, fine ne estas tre saĝa ideo.
La situacio draste ŝanĝiĝis meze de la voĉdonado, kiam Gilbert Niyukuri, komitatano A por Burundo, anoncis ke Burundo retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas Tanzanion.
Oni sugestis ke IJK povus okazi en Tanzanio, sed ne dum la sama semajno kiel UK.
Sed estrarano Tyron Surmon klarigis ke tio ne eblas, ĉar la Kongresa Fako de UEA pretas helpi organizi IJK nur, se ĝi okazas samtempe kiel la UK. Li skribis ke ĉar multe pli da homoj iros al la UK ol al la IJK, la IJK-anoj “certe estos forglutitaj.” Li proponis ke ĉar UK havos junularan programon ajnakaze, TEJO subtenu ĝin sed okazigu la IJK en Litovio.
Lucca Lanzi el Brazilo estis unu el la plej fortaj subtenantoj de IJK en Afriko, sed li agnoskis ke li skribis antaŭ ol li ricevis la raportojn pri la kandidatoj. Li konfesis ke li “opiniis sen klaraj informoj”. Post studado de la raporto, li konsentis pri la kritikoj kontraŭ Tanzanio.
– Se ne eblas okazigi IJK en Tanzanio antaŭ aŭ post la UK, mi sincere ne certas ĉu estus bone por TEJO havi nian kongreson kiel junularan programon de lA UK. Mi ne multe ŝatis la proponon de Tanzanio, mankas pluraj informoj, kaj mi dubas ke UEA facile donos pliajn detalojn al TEJO.
Finfine, la 14-an de marto, la voĉdonado finiĝis. Laŭ la ne tre klara voĉdon-sistemo de TEJO la rezulto estis, ke Tanzanio kaj Litovio estis egale preferataj (10 voĉdonoj por ambaŭ landoj) kaj ambaŭ estas preferataj al Burundo. Egalecrompanto decidis ke Tanzanio gajnis la vocdonadon.
Ne certas kiom da homoj voĉdonis sen legi la raporton aŭ antaŭ la retiro de Burundo. Pro tio, ne klaras ĉu la opinio-sondado helpos gvidi la estraron en la decido.
Robert Nielsen