Year: 2022

o trato

 

 
PSV – jun 2022
 

    A guerra entre Rússia e Ucrânia não é assim uma coisa
totalmente insensata. Vê-se em meio à selvageria algum sistema, uma certa
organização. Há por exemplo a “regra dos 50 por 50”. Os russos entregam 50
corpos de soldados ucranianos em troca de outros 50 russos. Parece justo.  Compõe-se uma lista cuidadosa, que cada lado
pode conferir, para que o trato funcione com confiabilidade. Tudo bem
documentado, para que não haja fraude. Finda a troca, prosseguem as bombas,
para que se produzam mais corpos, sem os quais não pode haver trato.

    Quanto aos vivos, terão sua vez de serem promovidos a
mortos.

    Quanto às centenas de corpos de crianças massacradas, não
é  preciso trato. São apenas
crianças.  

 

 

interkonsento

 

    La
milito inter Rusujo kaj Ukrainujo ne estas entute sensenca afero. Oni vidas,
meze de sovaĝaĵoj, ian sistemon, ian organizon. Ekzemple, estas la “regulo 50
kontraŭ 50”. Rusoj transdonas 50 korpojn de ukrainaj soldatoj, interŝanĝe
kontraŭ aliaj 50 rusaj. Ŝajnas juste. Oni kunmetas zorge faritan liston, kiun
ĉiu flanko povas kontroli, por ke la interkonsento funkciu fidinde. Ĉio bone
dokumentita, por eviti fraŭdojn.  Post la interŝanĝo, rekomenciĝas la
bomboj, por ke oni produktu pli da korpoj, sen kiuj ne eblas interkonsento.

    Koncerne
la vivantojn, ili havos sian vicon esti promociitaj al mortintoj.

    Koncerne
la centojn da korpoj de masakritaj infanoj, ne necesas interkonsento. Ili estas
nur infanoj.

o que é que houve no céu?

 

 
PSV – maio 2022 


    — O que é que houve no céu?

    por que no céu tanta luz?

    — Se você não percebeu,

    não é o Sol que a produz,

 

    ela vem de peito alado

    que um outro peito aninhou,

    e do carinho somado

    muita luz reverberou…

 

 

    — Kio nova en ĉielo?

    kial en ĝi tia brilo?

    — Atentu, ke tia belo

    ne de Suno estas filo,

 

    sed de brusto de birdeto,

    kiu parulon ekamis

    kaj per silenta dueto

    la firmamenton ornamis…

catarata

 

 
PSV jun 2022
 
 

Velha, miúda e encanecida.

De uns anos para cá, também os olhos encaneceram, e uma
névoa pálida foi tomando conta das coisas. Tornou-se o mundo um grande véu
leitoso, onde só havia sons.

Já não podia andar, já não sabia procurar comida e água, não
via rostos, não via paisagens. 

O jeito foi refugiar-se no passado, nas antigas imagens de
alegria e de pranto, de gozo e de decepção, de prazer e de dor. Esquecidos
desejos voltaram, impossíveis e fantasiosos; voltava à infância pobre, à ingênua,
 modesta mocidade. Passado e presente se
mesclavam atrás da branca nuvem nos olhos.

 

Afinal, chegou o dia da graça. Quando voltou do hospital,
tinha o riso da felicidade desenhado na boca engelhada. Olhava o céu, as
paredes, a roupa no varal, os pombos no telhado, o rosto admirado das pessoas.
E dava gritinhos de alegria pura, a ensaiar passinhos de dança:

– Estou enxergando! Estou enxergando!

Ela voltara ao mundo. E todos, à volta, exultaram com ela.

Finalmente, tinha sido operada a catarata.

 

 

katarakto

 

Maljuna,
eta, blankhara.

De
kelkaj jaroj, ankaŭ la okuloj blankiĝis, kaj pala nebulo iom post iom kovris
ĉion. La mondo fariĝis ia granda lakteca vualo, kie ekzistas nur sonoj. 

Ŝi
jam ne povis piediri, jam ne povis serĉi nutraĵon kaj akvon, ŝi ne vidis
vizaĝojn, ne vidis pejzaĝojn.

Restis
la ebleco eskapi en la pasintecon, en la antikvajn scenojn de ĝojo kaj ploro,
de ĝuo kaj elreviĝo, de plezuro kaj doloro. Forgesitaj deziroj revenis, neeblaj
kaj fantaziaj; revenis la malriĉa infana tempo, la naiva, modesta junaĝo. 
Pasinteco kaj nuntempo miksiĝis malantaŭ la blanka nubo en la okuloj.

 

Fine,
alvenis la tago de graco. Kiam ŝi revenis el la hospitalo, ŝi havis ridon de
feliĉo desegnitan sur la sulkoplena buŝo. Ŝi rigardis la ĉielon, la murojn, la
vestojn sub la suno, la kolombojn sur la tegmento, la mirplenan mienon de homoj.
Kaj ŝi eligadis krietojn de pura gajo, provante danci per hezitaj paŝoj:


Mi vidas! Mi vidas!

Ŝi
revenis en la mondon. Kaj ĉiuj, ĉirkaŭ ŝi, ekĝojis kun ŝi.

Fine
ŝi estis operaciita de katarakto.

o eclipse

 
PSV – maio 2022
 
 
 

A certa hora  da
quieta madrugada, soaram-me batidas à janela, e um sussurro:

– Não vem me ver?

Era Selene, de voz e luz leitosa, a derramar-se pelo
quintal. Fui ver. Cada folha reverberando 
alvura no ar fresco de outono. Sonolentos, vieram comigo os cães, seus
notórios amigos.

– Você está bonita!

– Gostou do meu brinco novo?

De fato, havia uma sombra de lado, no rosto redondo da moça.
Uma sombra curva, a desenhar nela um acréscimo de mistério. De vez em quando,
passava uma pequena nuvem, depois Selene ressurgia feliz, exibida e graciosa.

– Já se vai?

– Vou, minha cara. Amanhã nos revemos, e nos próximos dias,
e meses, e anos. Nos veremos principalmente nos sonhos, quando você poderá usar
atavios ainda mais formosos.

Voltei para a cama, com a impressão de que Selene sorria.

 

 

la
eklipso

 

Iun
kvietan malfruan horon en la nokto, eksonis al mi frapoj sur la fenestro, kaj
susuro:


Ĉu vi ne venos vidi min?

Tio
estis Seleno, laktovoĉa, laktoluma, kiu etendiĝis sur la domkorto. Mi iris. Ĉiu
folio relumis per blanko en la malvarmeta aero aŭtuna. Dormemaj venis kun mi la
hundoj, ŝiaj tradiciaj amikoj.


Ci estas bela!


Ĉu al vi plaĉas mia nova orelringo?

Efektive,
kuŝis ombro flanke de la ronda vizaĝo de la junulino. Ia kurba ombro, kiu
bildigis sur ŝi iom pli da mistero. Iam kaj iam preterpasis eta nubo, poste
Seleno reaperis feliĉa, sinmontrema kaj gracia.


Ĉu vi jam foriras?


Mi iras, kara. Morgaŭ ni revidos unu la alian, kaj en la proksimaj tagoj, kaj
monatoj, kaj jaroj. Ni vidos nin reciproke en sonĝoj, kiam ci povos surporti
ornamaĵojn eĉ pli belajn.

Mi
revenis en la liton, kun la impreso, ke Seleno ridetas.

 

A disciplina do amor

 

  

Leio, a conta-gotas, o delicioso “A disciplina do amor”, da
recém-falecida Lygia Fagundes Telles. Sempre gostei da literatura de diário,
mas esta tem um sabor a mais: uma espécie de diário não datado, a misturar
relatos da vida real e da vida de imaginação. Escrito com leveza e
despojamento, sem perda de elegância e fluência. Textos enxutos, geralmente
curtos e certeiros. Dizem um pouco, deixam outro tanto para a imaginação do
leitor. A nobre função da verdadeira literatura – fazer pensar.

Um primor, este registro despretensioso do quotidiano, em
que a mente afiada do escritor olha o mundo divertida, às vezes assustada,
outras vezes intrigada, e nos entrega instantâneos que à maioria de nós passam
despercebidos. “Ô, Deus!” – ela repete.

Lygia olha o mundo com perspicácia e nos convida para o
espetáculo: uma gota de mercúrio que cai do termômetro quebrado; o gato que se
esconde na cave; um pouso no Hotel dos Viajantes; a lista dos sintomas básicos
da neurose; enchentes afogando cidades; etc, etc..

O fascínio das pequenas coisas pode dar sentido à vida.
Sempre é possível olhar e pensar, pensar…

 

La
disciplino de amo

 

Mi
legas, guto post guto, la bonegan “La disciplino de amo”, de la antaŭ nelonge
forpasinta Lygia Fagundes Telles. Al mi ĉiam plaĉis literaturo en formo de
taglibro, sed ĉi tiu havas kroman bonguston: ĝi estas speco de sen-data
taglibro, kiu miksas raportojn el la reala vivo kun tiuj de la vivo de imagemo.
Verkita malpeze kaj simple, sen perdo de eleganteco kaj fluo. Senornamaj
tekstoj, ĝenerale nelongaj kaj trafaj. Ili malmulton diras, sed lasas iom al la
imagemo de la leganto. La nobla funkcio de vera literaturo — pensigi. Ia
juvelo, ĉi tiu senpretenda registraĵo pri la ĉiutaga vivo, en kiu la akra menso
de verkisto rigardas la mondon, jen amuzite, foje timigite, foje mire, kaj
transdonas al ni scenojn, kiuj al la plej multaj el ni preterpasas,
nerimarkitaj. “Ho Dio!” — ŝi ripetas.

Lygia
rigardas la mondon kun sagaco kaj invitas nin al la spektaklo: guto da hidrargo
falinta el termometro rompita; kato kaŝinta sin en kelo; gastiĝo en Hotelo de
Vojaĝantoj; la listo de bazaj simptomoj de neŭrozo; inundoj dronigantaj urbojn,
k.a., k.a..

Raviĝo
pri etaj aferoj povas doni sencon al la vivo. Ĉiam estas eble rigardi kaj pensi,
pensi…

Rolar para o topo