sabedoria
Floriu de novo o velho abacateiro.
Há décadas, a cada inverno, ele se veste de dourado sob o
céu azul e seco de julho. Milhares de florezinhas amarelas formam uma grande
coroa de ouro sobre a folhagem espessa. Espetáculo silencioso e exuberante, que
antecede a longa e generosa entrega dos frutos amanteigados.
Com seu tronco espesso e enrugado, o velho abacateiro nada
exige. Não espera sequer o nosso olhar de admiração e enlevo. Apenas floriu,
mais um ano; apenas frutificará com abundância, mais uma estação. Pontual e exato. Sereno e altaneiro.
Imperturbável.
A cada floração, acode-me pensar em quem o plantou. Alguém
que o regou e dele cuidou, durante sua vegetal infância. Não tenho dessa pessoa
a menor informação, mas nutro pelo desconhecido a mais profunda gratidão.
Também ele deu ao mundo um tesouro, sem nada pedir em troca.
E ele seguiu o exemplo de seu anônimo pai plantador.
Como é sábio o velho abacateiro!
saĝeco
Denove
ekfloris la maljuna avokadarbo.
De
jardekoj, ĉiun vintron, ĝi sin vestas per ora koloro sub la blua, seka, julia
ĉielo.
Miloj da
flavaj floretoj formas grandan oran kronon sur la densa foliaro. Silenta,
grandioza spektaklo, kiu antaŭas la longan, grandaniman transdonadon de la
buterecaj fruktoj.
Kun sia
dika, sulkita trunko, la maljuna avokadarbo nenion postulas. Ĝi ne esperas eĉ
nian rigardon de admiro kaj emocio. Ĝi nur ekfloris, unu plian jaron; nur fruktdonos
abunde, unu plian sezonon. Akurata
kaj preciza. Serena kaj fiera. Neskuebla.
Je ĉiu
nova florado, venas al mi la penso pri la homo, kiu ĝin plantis. Kiu ĝin
akvumis kaj prizorgis, dum ĝia vegetala infanaĝo. Mi ne havas pri tiu homo eĉ
plej etan informon, sed mi nutras pri la nekonato plej profundan dankemon.
Ankaŭ li donis al la mondo trezoron, kaj nenion petis redone.
Kaj ĝi
sekvis la ekzemplon de sia anonima plantisto-patro.
Kiel saĝa
estas la maljuna avokadarbo!