esperanto

a pracinha

 

PSV 2023

    A certa altura do caminho, M. percebeu que os amigos  haviam escasseado, e que os bons eram raros;
que o mundo é um lugar esquivo e estranho; que a vida, um percurso duvidoso;
que a alma vaga e hesita, por sua própria natureza.

    Decidiu então encontrar um recanto onde pudesse estar
consigo. Junto ao muro coberto de hera, pontilhado por orquídeas e ladeado de avencas
e arbustos, sob uma árvore de frutos vermelhos, ajeitou uma pequena
mesa e três cadeiras. Dali podia ver o pôr-do-sol, a mansa chegada do
crepúsculo, o céu intenso, alguma vez o luar silencioso. Ás vezes recebia a
visita mansa de um beija-flor, de alguma inquieta borboleta, de um besouro
desajeitado. Era a sua “pracinha”. Ali quedava por horas, a cismar, a descansar
o coração, em solidão prazerosa. Não buscava sentido, apenas um sopro de paz.
Um alento.

    Eu olhava de longe, sem ser percebido, e tentava adivinhar.

    Um dia, M. se foi. Ficou sua pracinha, onde hoje cismo eu, a
meu modo.

 

 

La
eta placo

 

    Ĉe
certa punkto de la vojo, M. ekperceptis, ke la geamikoj malmultiĝis, kaj ke
bonaj amikoj estas tre maloftaj; ke la mondo estas nekaptebla, stranga loko; ke
la vivo , ia duba irado; ke la animo vagas kaj hezitas, laŭ sia propra naturo.

    Tiam,
M. decidis trovi angulon, kie eblus resti kun si. Apud muro kovrita de hedero,
punktita de orkideoj kaj apud adiantoj kaj arbustoj, sub arbo kun ruĝaj
fruktoj, M. aranĝis tableton kaj tri seĝojn. El tie oni povis vidi la
sunsubiron, la kvietan alvenon de krepusko, la intensan ĉielon, foje silentan
lunon. Iam alvenis la vizito de kolibro, de ia malkvieta papilio, de mallerta
skarabo. Tio estis “la eta placo“. Tie M. restadis dum horoj, en revado,
ripozigante sian koron en plezuroplena soleco. Ne serĉante sencon, sed nur ian
blovon de paco. Ian spiron.

    Mi
rigardis de malproksime, nevidate, kaj klopodis diveni.

    Unu
tagon, M. foriris. Restis la eta placo, kie nun revas mi, laŭ mia maniero.

o abacateiro

 

 
Foto PSV 2022
 
 

Este ano o abacateiro não deu fruto.

Na época certa, floresceu dourado, anunciando imensa produção.
Há muitos anos ele age assim, em generosidade sem limite. O que nos dá o gosto
de ingerir o fruto e o distribuir aos amigos – e até a desconhecidos.  

Mas este ano o abacateiro não frutesceu. Resultaram umas
pequenas bolas verdes e duras, que caem com o vento, em melancólica
desesperança. Recusaram-se todos ao intumescimento da devida estação.

Perguntei ao abacateiro o motivo. Soberbo, ele não me deu
resposta.

Tenho pensado longamente. De repente, atinei com a explicação.
Por décadas tenho colhido os frutos desta árvore majestosa. Admiro-a
profundamente, mas nunca me lembrei de agradecer.

Não basta admirar; a generosidade, embora gratuita, nutre-se
da gratidão.

– Muito grato, querido abacateiro!

 

La
avokadarbo

 

Ĉi
tiun jaron la avokadarbo ne fruktis.

Je
la ĝusta sezono, ĝi ore floris, kaj anoncis grandegan produktadon. De multaj
jaroj ĝi tiel agas, en senfina malavareco.  Tio donas al ni la plezuron
manĝi la frukton kaj disdoni ĝin al geamikoj — kaj eĉ al nekonatoj.

Sed
ĉi tiun jaron la avokadarbo ne fruktodonis.  Rezultis etaj, malmolaj,
verdaj buloj, kiuj falas pro la vento, en melankolia senespero. Ili ĉiuj
rifuzis grasiĝi en la koncerna sezono.

Mi
demandis de la avokadarbo la kialon. Ĝi fiere ne respondis.

Mi
longe pensadis. Subite, mi trafis la klarigon. Dum jardekoj mi plukadas la
fruktojn de ĉi tiu majesta arbo. Mi profunde admiras ĝin, sed mi neniam memoris
danki.

Ne
sufiĉas admiri; grandanimeco, kvankam senpaga, nutriĝas per dankemo.


Koran dankon, kara avokadarbo!

 

 

o arauto


 

“ É o sentido que os homens conferem à sua existência, é
seu sistema global de valores que define o sentido e o valor da velhice. Inversamente:
através da maneira pela qual uma sociedade se comporta com seus velhos, ela
desvela sem equívoco a verdade – muitas vezes cuidadosamente mascarada – de seus
princípios e de seus fins.”

(Simone de Beauvoir, “A
Velhice”, 1970)

 

Devemos todos refletir sobre a velhice, arauto de nossa finitude.
É preciso coragem e serenidade para olhá-la de frente e tentar decifrar seu
sentido. A maioria de nós desvia os olhos, perturbado.

O velho a toca com sua mão trêmula. Estará em confronto com
seu passado, com suas escolhas, com seus equívocos e conquistas. Estará
pacificado se puder olhar para seu percurso de vida com tolerância e certo
humor. Não se sentirá, assim, obrigado ao confronto e à resistência, mas à estóica
aceitação: “Que fiz da minha vida?”

O jovem a vê sempre distante, esquecido de que o tempo é uma
espécie de ilusão. A cada passo, deveria submeter-se ao exercício de certa pergunta:
“Quê pensarei disto daqui a algumas décadas?”

À sociedade, esta espécie de abstração inquieta e
caprichosa, caberia a tarefa de consultar a História e a consciência coletiva
(outra abstração), em busca de uma prestação de contas: “Quê tenho feito de
meus velhos?”

Pois ali mesmo, na próxima esquina, a Indesejada nos
espreita…

 

la heroldo

 

“La senco, kiun la homoj donas al sia
vivo, ilia tuteca sistemo de valoroj, estas tio, kio difinas la sencon kaj la
valoron de maljuneco. Inverse: per la maniero, kiel iu socio kondutas rilate
siajn maljunulojn, ĝi nepre malkaŝas la veron — ofte zorge maskitan — pri siaj
principoj kaj pri siaj celoj.
” (Simone de Beauvoir, “La Maljuneco”,
1970)

 

Ni ĉiuj devas mediti pri la maljuneco, heroldo
pri nia finiĝemo. Necesas kuraĝo kaj sereneco por rigardi ĝin alfronte kaj
klopodi deĉifri ĝian sencon. Plej multaj inter ni deturnas la okulojn,
perturbitaj.

Maljunulo ĝin tuŝas per sia tremetanta
mano. Li alfrontas sian pasintecon, siajn elektojn, siajn misfarojn kaj
konkerojn. Li estas en paco kun si mem se li povas rigardi al sia vivovojo kun
toleremo kaj bonhumoro. Tiel li ne sentos sin devigita al kunpuŝiĝo kaj
rezistado, sed al stoika akceptemo: “Kion mi faris el mia vivo?”

Junulo vidas ĝin ĉiam for, forgesinte,
ke la tempo estas iaspeca iluzio. Post ĉiu paŝo, li devus sin submeti al la
ekzerco de demando: “Kion mi pensos pri ĉi tio post kelkaj jardekoj?”

Al la socio, ĉi tiu speco de malkvieta,
kapricema abstraktaĵo, koncernus la taskon konsulti la Historion kaj la
kolektivan konsciencon (alian abstraktaĵon), serĉe de ia kvitiĝo: “Kion mi
faradas el miaj gemaljunuloj?”

Ĉar jen ĉe la proksima stratangulo, la
Nedezirata nin gvatas…

 

retrato

 
 

Fizeram-me um retrato.

Para minha surpresa, recebi de Helga Plötner, artista alemã,
veterana Esperantista e linda pessoa, o meu retrato. Ela se dedica,
generosamente,  a criar retratos de
Esperantistas, mundo a fora. Desenha-os com artes de minúcia, delicadeza e
precisão. Resultam rostos cheios de vida.

Olho-o longamente, e me custa distinguir o que sinto.
Examino a pele engelhada, especialmente ao lado dos olhos assimétricos – o
esquerdo mais fechado.  Abaixo da
cabeleira branca, a testa é larga e sulcada, e as orelhas, pequenas. Em
contraste com o nariz volumoso, que minha mãe denominava “nariz fornalha”,
quase uma deformidade. Sulcos profundos também nos lados da boca, cujos lábios sorriem
de leve, mais finos do que um dia já foram. A pele do pescoço, com suas
redundâncias, contribui para a denúncia dos anos.

Há uma certa estranheza em se olhar assim, em detalhe. Por
trás do possível narciso,  passa-se uma
espécie de desvendamento. Quem é este que aí sorri, de leve, sobre o papel? Quê
cogita, quê vislumbra, quê percebe? Que palavra o poderia definir? Encontro no
retrato um rosto sem palavra. Alguém no constante espanto do mundo, no puro ar
de certa manhã fresca.  Não passa de face,
num momento de vida. No momento seguinte, há de ter sido outro.

Um instante, efêmero e único.

 

 

portreto

 

 

Oni
desegnis mian portreton.

Por mia
suprizo, mi ricevis de Helga Plötner, germana artistino, veterana
Esperantistino kaj belega persono, mian portreton. Ŝi grandanime sin dediĉas al
kreado de portretoj de Esperantistoj, tra la mondo. Ŝi desegnas kun detala,
delikata, preciza arto. Rezultas vizaĝoj plenaj de vivo.

Mi ĝin
longe rigardas, kaj mi penas ekkompreni, kion mi sentas. Mi ekzamenas la
sulkoplenan haŭton, aparte apud la okuloj asimetriaj – la maldekstra malpli
aperta. Sub la blanka hararo, la frunto estas larĝa kaj sulkita, kaj la oreloj,
etaj. Kontraste kun la granda nazo, kiun mia patrino alnomis “fornegaj nazoj”,
preskaŭ misformaĵo. Profundaj sulkoj ankaŭ apud la buŝo, kies lipoj apenaŭ
ridetas, malpli dikaj ol iam. La haŭto de la kolo, kun siaj faldoj, kontribuas
por denunci pri la jaroj.

Troviĝas
ia strango, se oni sin tiel rigardas, detale. Sub la ebla narciso, okazas
iaspeca malkovro. Kiu estas tiu, kiu apenaŭ ridetas, sur la papero? Kion li
pensas, vidas, perceptas? Kiu vorto povus lin difini? Mi trovas sur tiu
portreto senvortan vizaĝon. Iu en konstanta miro pri la mondo, en pura matena
freŝa aero. Nur vizaĝo, en unu momento de la vivo. Je la sekva momento, li
estis jam alia.

Unu
momento, efemera kaj unika.

 

uma visita

 

PSV – jan 2023

Recebi uma visita da Sra. Cegueira. Mulher esguia, séria e
de poucas palavras. Entrou, sentou-se na beira de uma poltrona da minha sala,
girou os olhos pelo ambiente e indagou sem preâmbulos:

 Quê tens olhado?

– Olho o mundo, os homens e alguns bichos.

– Quê tens visto?

– Alguma dor, alguma alegria.

– Quê pretendes?

– Olhar ainda um pouco mais, e ver melhor.

Ela esboçou um sorriso mínimo, que podia ser de ironia ou de
comiseração.

– Não mereces. Podias ter olhado melhor, visto melhor. Mau
uso tens feito dos olhos que te dei; merecias perdê-los. Mas, para teu consolo,
encontrei hoje muitos que sequer olharam o mundo, os homens, os bichos. E nada
viram, ao cabo. Assim, deixo-te ainda um pouco de olhos. Tem juízo, trata de
olhar melhor, de ver o que importa.

– Que importa?

A Sra. Cegueira deu um suspiro de desencanto, levantou-se, e
saiu com passos silenciosos, sem se despedir.

 

VIZITO

 

Mi akceptis viziton de S-ino Blindo.
Svelta, serioza, vortŝparema virino. Ŝi envenis, sidiĝis sur la rando de fotelo
en mia vizitĉambro, rapide promenigis la okulojn tra la ĉambro kaj demandis,
sen enkondukaj esprimoj:

– Kion vi rigardas?

– Mi rigardas la mondon, la homojn, kaj
kelkajn bestojn.

– Kion vi vidas?

– Iom da doloro, iom da ĝojo.

– Kion vi intencas?

– Rigardi ankoraŭ iom pli, kaj pli bone
vidi.

Ŝi apenaŭ montris diskretan rideton, kiu
povus esti ironia aŭ kompata.

– Vi ne meritas. Vi povus rigardi pli
bone, vidi pli bone. Malbonan uzon vi faradas de la okuloj, kiujn mi donis al
vi; vi meritus perdi ilin. Sed por via konsolo, mi renkontis hodiaŭ multajn
homojn, kiuj eĉ ne rigardis la mondon, la homojn, la bestojn. Kaj fine ili
nenion vidis. Do, mi lasas al vi ankoraŭ por iom da tempo okulojn. Estu pli
saĝa, klopodu rigardi pli bone, vidi tion, kio gravas.

– Kio gravas?

S-ino Blindo suspiris elreviĝe, stariĝis
kaj foriris per silentaj paŝoj, sen adiaŭo.

renascimento

 

Baldur Ragnarsson (1930-2018),

autor islandês de extensa obra literária

original em Esperanto.

 

 

renaskiĝo
                                                                renascimento

 

 

Kiel ombro de ombro                                            Como
a sombra de uma sombra

mildas la sonĝo en niaj koroj                                suave é o sonho
em nossos corações

kiel odoro de nevidebla floro                                como aroma de
flor invisível

kiel lunolumo sur fermitaj
okuloj.
                        como a luz
da  lua sobre olhos cerrados

                                                                               

Kaj ni ne plu estas la samaj.                                  E já não
somos os mesmos.

Ni sonĝis nin for                                                    Sonhamo-nos longe

detruis nian materion                                              desfizemos
nossa matéria

nuligis niajn distingojn de noblo
kaj malnoblo
      anulamos nossas percepções de       

kulpo kaj senkulpo                                                                    
nobreza e mesquinhez

scio kaj nescio                                                      
culpa e inocência

                                                                                saber e não
saber

Ni sonĝas en la realo

realas en la sonĝo,                                                 
Sonhamos no real

detruitaj kaj renaskitaj en la
sama tempo.
              somos reais no
sonho,

                                                                
              destruídos e
renascidos a um só tempo.

Kaj la vortoj ne plu estas vortoj
                                                                  

la tero ne tero                                                         E
as palavras já não são palavras

nek la ĉielo ĉielo.                                                    a
terra não terra

                                                                                nem
o céu céu.

                                                                               

                                         

Baldur Ragnarsson                                                               (trad. PSV)   

                                                                                                                  

                                                                                         


mensagem da mão sinistra

 

 
 
 

A Sala São Paulo apresentou recentemente o Concerto para mão
esquerda, de Maurice Ravel (1875-1937), executado pela OSESP e pelo solista Cédric
Tiberghien. Todo mundo devia ver e ouvir, e depois procurar outras performances
no Youtube. Trata-se de uma experiência estética única – além de uma mensagem
de vida. Dezoito minutos de música fascinante, composta a pedido do pianista
austríaco
Paul Wittgenstein (1887-1961), que perdera o braço direito na guerra. A
dança vertiginosa da mão sinistra não monta apenas três sequências rítmicas em
contínuo de extraordinária exigência técnica, mas parece também dizer ao
ouvinte expectador: “Não se queixe; enfrente!”.

 

MESAĜO DE LA MALDEKSTRA MANO

 

La brazila  koncertejo Sala São
Paulo
antaŭ nelonge prezentis la Konĉerton por la maldekstra mano, de
Maurice Ravel (1875-1937), plenumita de OSESP (simfoniorkestro) kaj la pianisto
Cédric Tiberghien. Ĉiuj devus vidi kaj aŭdi ĝin, kaj poste serĉi aliajn
plenumojn en Youtube. Temas pri unika estetika sperto — krom mesaĝo pri la
vivo. Dek ok minutoj da fascina muziko, komponita laŭ peto de la aŭstra
pianisto Paul Wittgenstein (1887-1961), kiu perdis sian dekstran brakon en la
milito.  La vertiĝeca danco de la maldekstra mano ne kunmetas nur tri
ritmajn sinsekvojn laŭ kontinuaĵo de eksterordinara teknika postulo, sed ŝajnas
ankaŭ diri al la aŭdanto-spektanto: “Ne plendu; alfrontu!”.

milênios depois…

 

 
 

Mercêdes Fabiana, grande e culta amiga, me brinda com um
volume pequeno e precioso “Da Ilíada”, de Rachel Bespaloff, Editora Âyiné,
2022, tradução (primorosa) de Giovani T. Kurz. Em 6 capítulos e um adendo, a
autora traça refinada análise do poema de Homero, que, escrito séculos antes de
Cristo, repercutiu nas ideias cristãs, segundo ela. Curiosamente, justapõe ao
poderoso poema à obra de Lev Tolstoi. As divindades helênicas, segundo a autora,
refletem a incoerência e a insanidade humanas, “perfeitos personagens de comédia”.
Assim também os mundanos de “Guerra e Paz”.

Para as minhas necessidades (talvez inconscientes), o segundo
capítulo, “Tétis e Achiles” é o ápice do livro. Descreve o amor sublime, generoso
e conformado, de deusa, por seu filho semi-deus. Ela, “jovem imortal de
belas tranças
”, serena e doce; ele, herói selvagem e violento, que escolhe
o caminho dramático da guerra e do abismo. Indomável Aquiles, impiedoso e
obsessivo, a oscilar entre a luta e o tédio. Somente Tétis, com seu amor trágico
pela predestinação, consegue atenuar a alma do filho por meio da ternura:

“Aquiles se inclina diante da ordem dos deuses que lhe é
transmitida pela mãe, o indomável é domado, na obediência ele encontra, por um
instante, a serenidade que lhe foge.”

Milênios se passam e Homero continua a nos fazer pensar.

 

JARMILOJN
POSTE…

 

Mercêdes
Fabiana, granda klera amikino, donacis al mi etan, valoran volumon “Pri
Iliado”, de Rachel Bespaloff, Eldonejo Âyinê, 2022, traduko (bonega) al la
portugala lingvo de Giovani T. Kurz. En 6 ĉapitroj kaj unu aldono, la aŭtorino
konstruis rafinitan analizon de la poemo de Homero, kiu estis verkita
jarcentojn antaŭ Kristo, kaj influis la kristanajn ideojn, laŭ ŝi. Kurioze, ŝi
apudmetis al la potenca poemo la verkon de Lev Tolstoj. La helenaj dioj, laŭ la
aŭtorino, reflektas la homajn malkoheron kaj malsanmenson, “perfektaj
figuroj de komedio
”. Tiel ankaŭ la mondumuloj de “Milito kaj Paco”.

Por
miaj bezonoj (eble subkonsciaj), la dua ĉapitro, “Tetis kaj Aĥilo” estas la
kulmino de la libro. Ĝi priskribas la altspiritan amon, grandaniman kaj
rezignacian, de diino al sia duon-dia filo. Ŝi, “juna senmortulo kun belaj
harplektaĵoj
”, serena kaj dolĉa; li, sovaĝa, perfortema heroo, kiu elektis
la dramecan vojon de milito kaj abismo. Nedresebla Aĥilo, senkompata kaj
obseda, kiu oscilas inter lukto kaj enuo. Nur Tetis, per sia amo tragika pro
antaŭdestino, sukcesas mildigi la animon de la filo per tenero:

“Aĥilo
cedas antaŭ la ordono de la dioj, kiun al li transdonas lia patrino, la
nedresebla estas dresita, en obeado li trovas por momento la serenecon, kiu
fuĝas de li
.”

Pasis
jarmiloj, kaj Homero plu pensigas nin.

luto

 

PSV set 2022

Luto

manto tênue do tear de uma tecelã
muito velha.

Couraça rija,

vago odor de chuva fina

silenciosa litania indecifrável.

Tomo-o nas mãos trêmulas

e o amasso, e fica-me na pele a
tinta vil

do pardo papel.

O luto não se amarfanha,

não se rasga,

não se queima.

O luto se sopra,

de mistura com um assobio
infantil.

Sai no hálito.

A cor do luto não cabe no negro,

mas no ocre.

Paira, nunca pousa.

Erra vago informe.

 

 

 

funebro

 

Funebro

leĝera mantelo el la teksilo de tre
maljuna teksistino.

Malmola kiraso

malpreciza odoro de pluveto

silenta litanio nedeĉifrebla.

Mi prenas ĝin per tremantaj manoj

kaj ĝin ĉifas, kaj restas sur mia haŭto
la aĉa inko

de aĉa papero.

Funebron oni ne ĉifas,

ne ŝiras,

ne bruligas.

Funebron oni blovas,

mikse kun infana fajfo.

Ĝi eliras kun la buŝodoro.

La koloro de funebro ne kongruas kun
nigro,

sed kun okro.

Ĝi ŝvebas, neniam ripozas.

Erarvagas senforma.

a inquisição e o queijo

 

Minha amiga Lourdes Camelo me presenteou com um livro
curiosíssimo, publicado pela primeira vez em 1976 : “O queijo e os vermes”, de
André Ginzburg (Companhia de Bolso, 13ª reimpressão). O tema é a exaustiva
pesquisa sobre o processo inquisitorial do herege Menocchio, moleiro de Friuli,
na Itália do século 16.

A mim sempre pareceu misteriosa a Santa Inquisição. Nunca
compreendi bem o fundamento histórico e doutrinário da Igreja durante aquele
sombrio período. Este livro me clareou um pouco a ignorância. Não havia
doutrina, havia puro e simples obscurantismo. Importava apenas perseguir e
punir, com base em teologia impenetrável. E o mais curioso: também os hereges
flutuavam em delírios especulativos sobre Deus e as divindades.

Apenas um exemplo das ideias de Menocchio: “(…) tudo
era um caos, isto é, terra, ar, água e fogo juntos, e de todo aquele volume em
movimento se formou uma massa, do mesmo modo como o queijo é feito de leite, e do
qual surgem os vermes, e esses foram os anjos. (…) e entre todos aqueles
anjos estava Deus.”
   

Aprendi que os interrogatórios inquisitoriais eram apenas
trocas de insensatez religiosa. Aliás, não se tratava de religião, mas de grosseiro
jogo de poder político.

O ponto mais interessante do livro é a busca incansável das
fontes em que Menocchio possa ter buscado suas ideias hereges. Segundo Ginzburg,
foi uma mistura de cultura oral e escrita, uma vez que o moleiro – fato
decisivo e raro, na época – sabia ler e escrever.  E do modo todo particular como ele lia. O
historiador busca nos livros da época os indícios de onde ele pode ter
encontrado o fermento para suas ideias transviadas. Estimulado pelos livros,
tentava pensar por conta própria, numa busca labiríntica. Eis o grande pecado
mortal: tentar pensar por si mesmo.

Ginzburg ressalta que o fenômeno só ocorreu em decorrência
da maior de todas as invenções: a imprensa, que colocou livros na mão de um
moleiro de alma simples.

Acabou queimado, claro.

 

la
inkvizicio kaj la fromaĝo

 

Mia
amikino Lourdes Camelo donacis al mi tre kuriozan libron, publkikigitan
unuafoje en la jaro 1976: “La fromaĝo kaj la vermoj”, de André Ginzburg
(Eldonejo Companhia de Bolso, 13-a represo). La temo estas la senlaca esplorado
pri inkvizicia procezo pri la herezulo Menocchio, muelisto en Friuli, en
ltalujo, en la 16-a jarcento.
Al mi ĉiam aspektis mistera la Sankta Inkvizicio. Mi neniam bone komprenis la
historian kaj doktrinan fundamenton de la Eklezio dum tiu ombra tempo. Ĉi tiu
libro iom klarigis mian nescion.  Ne troviĝis doktrino, sed simpla
obskuro.  Gravis nur persekuti kaj puni, surbaze de nepenetrebla teologio.
Kaj plej kurioze: ankaŭ la herezuloj ŝvebadis en spekulativaj deliroj pri Dio
kaj diaĵoj:

Jen
unu sola ekzemplo pri la ideoj de Menocchio: “(…) ĉio estis ĥaoso, tio
estas, tero, aero, akvo kaj fajro kunaj, kaj el tiu tuta amaso moviĝanta
formiĝis maso, same kiel fromaĝo estas farita el lakto, kaj el ĝi ekestas
vermoj, kaj tiuj estis la anĝeloj. (…) kaj inter ĉiuj tiuj anĝeloj estis
Dio.”

Mi
lernis, ke la inkviziciaj demandadoj estis nur interŝanĝo de religia
sensencaĵo. Cetere, ne temis pri religio, sed pri kruda ludo de politika
potenco. La plej interesa punkto en la libro estas la senlaca serĉado pri la
fontoj, kie Menocchio eble trovis siajn herezajn ideojn. Laŭ Ginzburg, tio
estis miksaĵo de parola kaj skriba kulturoj, ĉar la muelisto — fakto decida kaj
tiutempe malofta  — scipovis legi kaj skribi. Kaj pri la tute aparta
maniero, kiel li legis. La historiisto serĉis en la tiutempaj libroj indikojn
pri tio, kie li eble trovis la fermenton por siaj devojiĝintaj ideoj. Stimulite
de la libroj, li klopodis pensi per si mem, en labirinta irado. Jen la granda
mortiga peko: klopodi pensi per si mem.

Ginzburg
substrekas, ke tiu fenomeno okazis nur pro la plej granda el ĉiuj inventaĵoj:
la presarto, kiu metis librojn en la manojn de simplanima muelisto.

Kompreneble,
li estis bruligita.

Rolar para o topo