Vésper
Vésper mora no meu quintal.
As pessoas não acreditam, e eu folgo que não creiam, mas
assim é.
Nas tardes de maio, assim que o sol se vai, ela desce em
silêncio, com seu lume alegre, e passeia
pelo gramado. E beija o cacho de uvas, e trepa no tronco do velho abacateiro
ranzinza, e arranca dele um sorriso de avô. E acaricia uma orquídea, e cheira o
limão que amadurece, e faz cócegas na orelha do meu cão.
A mim ela me olha de longe, com seu olhar de doces
travessuras. E posso ler naqueles olhos-luzes que ela me convida a conhecer sua
morada do céu.
– Um dia, Vésper, um dia eu hei de visitá-la no céu…
Venuso
Venuso
loĝas en mia korto.
La
homoj ne kredas, kaj al mi ĝuas, ke ili ne kredas, sed tiel estas.
En
majaj vesperoj, tuj post la sunforiro, ŝi silente malsuprenvenas, kun sia gaja
lumo, kaj promenas sur la herbejo. Kaj kisas grapolon de vinberoj, kaj grimpas
la trunkon de la maljuna, malbonhumora avokadarbo, kaj estigas en ĝi avan
rideton. Kaj ŝi karesas orkideon, kaj flaras maturiĝantan citronon, kaj jukas
la orelon de mia hundo.
Ŝi
rigardas min de malproksime, per sia rigardo de dolĉa petolado. Kaj mi povas
legi sur tiuj lumokuloj, ke ŝi invitas min ekkoni ŝian loĝejon en la ĉielo.
—
Iam, Venuso, iam mi vizitos vin en la ĉielo…