PSV – jun 2023
Eu tenho um amigo polonês. Somos
amigos por carta: durante os mais de trinta dias necessários para que da Polônia
chegue uma carta simples ao Brasil – e vice versa – temos tempo bastante para
refletir no que escrevemos e no que haveremos de escrever. A paciência nutre a
amizade.
Há poucos dias recebi dele mais um envelope
simpaticamente selado, contendo uma única folha de papel. Uma cartinha singela,
a encher os dois lados da folha com uma caligrafia clara e bem comportada. Meu
amigo é um sacerdote católico, octogenário e de sabedoria despojada:
“Imagine
que eu sou sozinho, mas não aprecio a solidão. Por isso não vivo em solidão,
mas entre os homens, e para os homens. As portas da minha casa estão sempre
abertas para toda a gente. Encontrar pessoas é minha alegria. A velhice se deve
viver entre pessoas e com pessoas. Não vivo numa gaiola.”
Cuidei de responder logo. Escrevi
apenas:
“Cartas de papel, nos dias de
hoje, são um exercício de poesia.”
Tenho um amigo polonês, e
considero isso um privilégio.
Mi havas polan amikon. Ni estas amikoj
per leteroj: dum pli ol tridek tagoj necesaj, por ke simpla letero alvenu el
Pollando en Brazilon — kaj inverse — ni havas sufiĉe da tempo por pripensi
tion, kion ni skribis, kaj tion, kion ni skribos. Pacienco nutras amikecon.
Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis de li unu
plian koverton kun simpatia poŝtmarko, enhavantan unu solan paperfolion. Simplan
leteron, kiu plenigis ambaŭ flankojn de la folio per klara, bonkonduta
skribaĵo. Mia amiko estas katolika sacerdoto, pli ol okdekjara, kaj posedas
senornaman saĝecon:
“Imagu, ke mi estas sola, sed mi ne
ŝatas solecon, tial mi ne vivas sole, mi vivas inter homoj kaj por homoj. La
pordoj de mia domo estas ĉiam malfermitaj por ĉiu homo. Mi ne vivas en kaĝo.”
Mi devis tuj respondi. Mi nur skribis:
“Paperaj leteroj, en la nuntempo, estas
ia praktikado de poezio.”
Mi havas polan amikon, kaj mi konsideras
tion privilegio.