TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n Por RedakcioPostado em 8 de fevereiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO nun havas mil membrojn kaj grandajn planojn por la nova jaro. Tion rakontas Albert Stalin Garrido, la prezidanto de la asocio, en intervjuo de Libera Folio. La projekto por realigi la novan retejon kaj administran sistemon (AKSO), pri kiu TEJO okupiĝas jam plurajn jarojn, proksimiĝas al pretiĝo – sed daŭre ne klaras, kiam AKSO efektive povos esti lanĉita.
Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton? Por RedakcioPostado em 31 de janeiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.
Tri usonanoj diskutas persone Por RedakcioPostado em 24 de janeiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
Biblioteko Hodler iros al Pollando Por RedakcioPostado em 16 de janeiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola nacia biblioteko en Varsovio.
Kiu aĉetos la Centran Oficejon? Por RedakcioPostado em 10 de janeiro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Universala Esperanto-Asocio havas tri grandajn defiojn en 2023. Ĉiuj estas ligitaj al la decido vendi la multjaran sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg 176. Ĉiuj restas nesolvitaj.
La milito en Ukrainio plej interesis legantojn Por RedakcioPostado em 31 de dezembro de 2022Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum la pasinta jaro. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.
Unukornuloj parolas Esperanton Por RedakcioPostado em 18 de dezembro de 2022Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ne nur homoj scias konversacii en Esperanto. La babil-roboto ChatGPT kapablas ne nur retbabili kun homoj en diversaj lingvoj – ankaŭ en Esperanto – sed eĉ verki artikolojn kaj kantotekstojn, kun impresaj rezultoj. Marc van Oostendorp petis la roboton krei tekstojn pri mondo, en kiu Esperanton parolas ankaŭ unukornuloj.
Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson Por RedakcioPostado em 12 de dezembro de 2022Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.
EAB serĉas tradukontojn per konkurso Por RedakcioPostado em 9 de dezembro de 2022Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso.
Rusio ricevas esperantiston kontraŭ korbopilkisto Por RedakcioPostado em 8 de dezembro de 2022Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Usono liberigis la mondfaman armil-komerciston kaj esperantiston Viktor But kontraŭ la mondfama korbopilkisto Brittney Griner. La interŝanĝo de malliberuloj estis diskutita dum monatoj, kaj fine oficiale anoncita la 8-an de decembro.