• PMA

    Esperanto prosperas en Malagasio

    De la 22a ĝis la 27a de februaro okazis la Malagasa Esperanto-Seminario en Antananarivo. Ĝin partoprenis 40 plejparte junaj malagasoj, kaj du eŭropanoj: Laima Vilkelė el Litovio kaj mi el Germanio. Ni atingis nian seminariejon tra etaj, parte marĉaj vojoj, kaj venis al fabela pejzaĝo: Nia seminariejo situis en belega parko ĉe la bordo de lago. Tiun ĉi ejon ankoraŭ elektis pastorino Miora Reveloharison, kiu tamen, ricevinte postdoktoriĝan esplorstipendion ĉe la Universitato de Lausanne en Svislando, ne povis mem ĉeesti nian aranĝon. Ĉeestis tamen ŝia filo Jonathan kaj ŝia edzo pastoro Poina, kiu grave helpis per veturigoj kaj gvido de la kuireja servo. Bonŝance troviĝis por Miora posteulino, kiu brile…

  • PMA

    Jubileo de Povilas Jegorovas

    Jubileo per si mem estas nur nombro, se malantaŭ tiu nombro ne staras agoj, laboroj kaj atingoj. Tamen, se ni pensas pri Povilas Jegorovas, li vere havas kion festi, ĉar nur lia listo de diversaj meritoj en Esperantujo kaj Litovio estas kelkpaĝa. Festi sian 70an datrevenon la mondfama esperantisto Povilas Jegorovas tute ne planis, sed ĉi-foje Litoviaj esperantistoj decidis ne obei sian prezidanton. La 15an de marto preskaŭ 40 esperantistoj el la tuta lando renkontiĝis en la restoracio “Soul” sur la urbodoma placo de Kaŭno por gratuli, rememori, danki kaj esprimi la kredon, ke Povilas daŭre laboregos por Esperanto. La festo iĝis eĉ internacia, ĉar por gratuli venis, kara por…

  • PMA

    AI necesigis interpretadon al Esperanto

    Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estis la organizanto de dutaga popularscienca ronda tablo pri la temo ”Lingvo kaj artefarita intelekto” en Sarajevo fine de februaro. La federacia ministerio pri edukado kaj scienco estis la aŭspicianto kaj ĉefa financanto de la renkontiĝo. La diskutantoj konsentis interalie, ke algoritmoj neniam estas neŭtralaj, kaj ke la AI-motoro ne komprenas la frazojn kiujn ĝi generas, rakontas nia aŭtoro Federico Gobbo. Nia aŭtoro Federico Gobbo (dua de maldekstre) partoprenis la duan rondtablan diskuton de la aranĝo. Ceteraj personoj sur la foto: Adis Kriko, Semir Hambo kaj Amir Hadžiahmetović. Foto: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino. Imagu esti invitita aliĝi al prelegantaro pri la temo de generipova…

  • PMA

    miniconto de relógio

      PSV mar2025     Não sabia ler, quando o avô o levou para conhecer o relógio de sol. Era fascinante que aquela delgada sombra marcasse o tempo. No início da adolescência, ganhou seu primeiro relógio de pulso, com belíssimos algarismos romanos e a responsabilidade de se dar corda toda noite, antes de dormir. Poucos anos depois, foi substituído por um engenhoso modelo que recebia corda pelo simples movimento do braço. Bastava portá-lo com constância. Quando do primeiro emprego, o relógio já era movido a bateria, e os algarismos, agora arábicos, piscavam luminosos numa telinha preta. Depois vieram outros, desde arcaicos modelos de bolso até os moderníssimos, que lhe contavam…

  • PMA

    UEA: kandidatiĝu por elektoj en 2025

    Kadre de la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025, la Komitato de UEA elektos novan estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn. Laŭ la elekta regularo de UEA la Elekta Komisiono “anoncas publike […], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por “komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian validecon”. Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke “por la elektoj de komitatanoj C kaj estraranoj, validas nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de…

  • PMA

    BET-59: Konatiĝu kun István Ertl

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek sep prezentoj. La dudek-oka prezentato estas István Ertl, hungara tradukisto kaj esperantisto, loĝanta en Luksemburgo. Ĉi-sube legu pli pri li kaj pri lia kontribuo al BET-59. István Ertl naskiĝis en Budapeŝto en 1965, en familio legema kaj amplena. Li esperas ke li gardis tiujn ecojn. Esperanton li alproprigis memlerne ekde infana aĝo, kaj poste plibonigis siajn sciojn en la Esperanto-fako de Universitato ELTE, kie li diplomiĝis kiel…

  • PMA

    Iĝu estrarano de TEJO

    TEJO serĉas kandidaton al la Estraro de TEJO por la mandato 2024–2025. La elektitoj enoficiĝos tuj post la elektado kaj finos la mandaton la 31an de aŭgusto 2025. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. La komitato voĉdonis por 7-kapa estraro je la komenco de tiu ĉi mandato. Pro la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro, ni nun bezonas unu plian estraranon. Por rajti kandidatiĝi, oni devas esti individua membro de TEJO en 2025 naskita inter la 1a de septembro 1989 kaj la 31a de aŭgusto 2006. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo. La estrarano povas…

  • PMA

    LERNU ESPERANTON/ APRENDA ESPERANTO

      E-BABILROND.O POR GRUPOJ KAJ ENTREPRENOJ Ki.o: pli.bon.ig.o de flu.ec.o en Esperanto Prav.ig.o: emoci.a.j kaŭz.o.j de (mal)fluec.o  Cel.o: akir.o de flu.a komunik.ad.o Publik.o: minim.um.e 14ª jar.aĝ.o Ki.am: kombinota Ki.e: a) difinota b) ret.e Invest.o: kombin.ot.a Vakoj: maksim.um.e 16 ANEKS.O 1. EMFAZO EN KONVERSACIO 2. KLIENT.O.J: difinota 3. ĜENERAL.AĴ.O.J ·         Profesor.o parol.u Esperant.e; student.o.j, portugale aŭ esperant.e. ·         Gramatik.a.j gut.o.j ·         Stud.material.o: vide.aĵ.oj en/ pri Eo ·         Didaktika Gramatiko de Eo – https://bit.ly/pma-dge ·         Elŝutu la aplikaĵon por via poŝtelefono (VTF – Vortaro Túlio Flôres) ·         vídeos sobre o Esperanto + emílio cid – Pesquisar Vídeos  4. TEM.AR.O POR STUD-SESIOJ ·         Kial parol.i en Esperant.o? (koment.i Portugal.e) ·         Ki.al 2…

  • PMA

    Kurso de Esperanto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

    La 3an de marto komenciĝis nedeviga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, sin anoncis al la kurso 30 studentoj. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), respondecas kiel la ĉefa instruisto. La kurso daŭros ok semajnojn kun totala tempo de 32 horoj. La kurso celas plibonigi la aŭskultan, parolan kaj legan kapablon de lernantoj per klarigado de baza gramatiko, surlokaj dialogoj kaj reta komunikado. Ĝi ankaŭ celas pliigi la intereson de lernantoj pri la Esperanta kulturo kaj la idealo de Esperanta movado. Sub la gvidado de instruistoj, lernantoj spertos la Esperantan etoson kaj esploros pli vastan mondon per Esperanto. La studentoj, kiuj elektis la…

  • PMA

    BET-59: Jam 200 aliĝintoj el 26 landoj

    Je la 12a de marto al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio), aliĝis jam 200 personoj el 26 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 64. Sekvas Pollando kun 26 aliĝintoj. Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon: 64 Litovio 26 Pollando 15 Koreio 14 Latvio 11 Germanio 10 Francio 8 Ruslando 6 Italio, Ukrainio 5 Belgio, Finnlando, Estonio 3 Hungario, Nederlando, Pakistano, Svedio 2 Hispanio, Israelo, Svislando 1 Aŭstralio, Britio, Burundo, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Ugando La aliĝado daŭras. Aliĝu ĉe http://forms.gle/LHYptXyHqoTDnWDp9 La unua informilo pri BET-59: https://sezonoj.ru/2024/07/bet-146/ BET-59 estos multnombra, interesa kaj grava esperantista…