-
Claude Gacond forpasis
La 17an de novembro 2024 en maljunulejo en La Chaux-de-Fonds forpasis Claude-Henri Gacond (1931-2024) franclingva svisa instruisto, socia aktivulo kaj esperantisto (de 1952); elstara instruisto de Esperanto; Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia (1962-92); arkivisto en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en la biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kiun li iniciatis en 1954; iniciatinto (1968) kaj la unua direktoro (1969-91) de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds; prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES, 1987-93), redaktoro de ties organoj Svisa Espero (1969-73) kaj Svisa Esperanto-Societo Informas (1997-2014); aŭtoro de pluraj libroj kaj broŝuroj en la franca kaj Esperanto precipe pri instruado kaj didaktiko; honora membro de ILEI (1999), UEA (2001)…
-
Legu la demonstran version de la aŭtuna Ondo
La 19an de novembro 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 52-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava kaj rekorde ampleksa 162-paĝa 321a numero de La Ondo de Esperanto, publikigita antaŭ sep semajnoj. La demoversio de la aŭtuna Ondo estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-321demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj Ondoj estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj…
-
Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Monda Tago de Infanoj, la 20a de novembro 2024
Aŭskultu la estontecon, aŭskultu infanojn! Antaŭ 70 jaroj oni starigis la 20an de novembro kiel la Mondan Tagon de Infanoj, por antaŭenigi unuiĝon kaj konsciiĝon pri la graveco plibonigi infanan bonfarton kaj krei mondon kie infanoj povu plene kreski kaj disvolviĝi. Tamen ĝuste infanoj, la plej dependaj kaj malfortaj inter ni homoj, tro ofte suferas pro militoj, malriĉeco kaj maljusta diskriminacio. UNICEF, la Infana Fonduso de UN, invitas nin aŭskulti la infanojn. Aŭskultante infanojn ni povas plenumi ilian rajton al memesprimo, kompreni iliajn ideojn por pli bona mondo kaj inkluzivi iliajn prioritatojn en niaj agoj hodiaŭ. Laŭ nia asocio, kiu ekde 1908 agas por interkompreniĝo inter malsamaj popoloj, plibonigo de…
-
BET-59: Konatiĝu kun Valdas Striužas
Ni daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La sepa prezentato estas Valdas Striužas el Litovio. Legu lian mem prezenton. Mi devenas de la provinca distrikto Biržai kaj nun loĝas en Vilno. Mi finis la klason pri kantado en la supera muzika lernejo Tallat-Kelpša (nun konservatorio), studis kaj diplomiĝis kiel historiisto ĉe la fakultato de historio de la Vilna Universitato, kaj laboras kiel heredaĵprotektanto. Mi kantas diversajn klasikajn kantojn, operajn ariojn, preĝkantas kristanajn kantikojn. Mia frato Vidmantas estis bonega esperantisto. Ni kune…
-
Azien, Indonezien. Aliĝu al la 81a IJK en Cisarua, Indonezio!
Ekde nun eblas aliĝi al la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos de la 2a ĝis la 9a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio! Atendas vin la 81a IJK, la unua ekstereŭropa IJK post la kronvirusa pandemio kaj la unua en Azio post pli ol unu jardeko. Ĉi tiu kongreso okazos en Alfa Resort Hotel & Conference en la distrikto de Cisarua, ĉirkaŭ 75 kilometrojn sude de la indonezia ĉefurbo, Ĝakarto. Dum la kongreso, partoprenantoj de ĉiuj aĝoj ĝuos tutan semajnon ĉirkaŭita de montoj kaj tropikaj arbaroj kaj enprofundiĝos en la lokan kulturon. La kongreso ankaŭ proponas grandan okazon por konatiĝi, amikiĝi, kaj kunlabori kun samideanoj el diversaj…
-
PMA Grupo Kunvenas en Salvadoro
Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de…
-
Bienalo de Rio-de-Ĵanejro 2025: Okazo por Kulturo kaj Esperanto
La Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, kiu okazos de la 13-a ĝis la 22-a de junio 2025 en Riocentro, promesas esti unu el la plej elstaraj kulturaj eventoj de la venonta jaro. Kiel unu el la plej grandaj literaturaj kaj kulturaj foiroj en Latinameriko, la bienalo ne nur kunigas verkistojn, eldonistojn kaj amantojn de libroj, sed ankaŭ servas kiel spaco por dialogo pri diversaj temoj kiel edukado, inkluzivo kaj interkultura interŝanĝo. Ĉi-jare, la evento ankaŭ kongruas kun la fakto, ke Rio-de-Ĵanejro ricevis la titolon de Monda Ĉefurbo de la Libro 2025, plialtigante ĝian gravecon kiel centro de tutmonda kultura agado. Esperanto kaj la Bienalo Dum multaj jaroj, Esperanto estis ĉeestanta en la…
-
István Nemere forpasis
Forpasis la konata verkisto István Nemere. Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, li dum iom da tempo restis en malsanulejo sub profunda anestezo. István Nemere en junio 2010. Foto: Róbert Vadas CC BY-SA 3.0 La plej fekunda verkisto en Esperanto, kaj eble ankaŭ la plej multverka aŭtoro tutmonde, festis la 8-an de novembro ne nur sian 80-an naskiĝtagon, sed ankaŭ la aperon de sia 800-a libro: probable mondrekordo. Okaze de naskiĝtaga celebrado, Nemere ricevis surpriz-donacon de sia eldonisto: dum li mem kredis lanĉi sian 795-an volumon, la eldonejo fakte jam preparis kvin pliajn titolojn por atingi la impresan rekordon de 800 libroj eldonitaj. Forlasante la festan eventon…
-
En Finnlando aperas profesia filmo en Esperanto
”Patrinoj” estas nova, duonhora esperantlingva filmo, kiu nun pretiĝas en Finnlando kaj estos proponata por festivaloj de mallongaj filmoj dum 2025. La reĝisoro Anna Andersson elektis fari la filmon en Esperanto, ĉar la temo estas kontraŭmilita kaj ĉar ŝi volas, ke la okazaĵoj ne estu ligitaj al iu specifa lando. Sceno 7 dum la filmado. La edzo de la ĉefpersono Ella revenas hejmen de la fronto. Foto: Lotta Lemetti Suomeksi: Suomessa tehdään lyhytelokuva esperantoksi – Kiam mi trovis Esperanton, io falis en la ĝustan lokon. Mi komprenis, ke ĝuste ĉi tio estas la maniero trakti ĉi tiun historion. Kaj kiam ni faris la mallongan filmon, mi rimarkis, ke ĉio efektive…
-
Suomessa tehdään lyhytelokuva esperantoksi
”Patrinoj – Äidit” on Suomessa tuotettu esperantonkielinen lyhytelokuva, joka valmistuu vuoden 2025 alussa. Ohjaaja Anna Andersson päätti tehdä elokuvan esperantoksi, koska elokuvan teema on sodanvastainen eikä hän halua, että tapahtumat liitetään mihinkään yksittäiseen maahan. Kohtaus 7, päähenkilö Ellan sotilaspuoliso Leo saapuu rintamalta kotiin. Kuva: Lotta Lemetti. En Esperanto: En Finnlando aperas profesia filmo en Esperanto – Kun löysin esperanton, joku asia napsahti paikoilleen. Tajusin, että tämä on nimenomaan oikea tapa käsitellä tätä tarinaa. Ja sitten kun huomasin, että tämä kaikki tosiaan toimii, kun kielenä on esperanto, se vahvisti ajatusta siitä, että ei vitsi, tästä täytyy saada vielä pitkä elokuva, Anna Andersson kertoo. Ohjaaja ei itse osaa esperantoa ja kertoo löytäneensä…