Tial TEJO dungas pliajn oficistojn Por Libera FolioPostado em 30 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.
Esperantujo kiel modelo de demokratio Por Libera FolioPostado em 23 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La konata hungara esperantista ĵurnalisto Sándor Révész en ĵusa artikolo aperinta en populara hungarlingva periodaĵo rakontis pri siaj unuaj spertoj de demokratia decidofarado, kiujn li ekhavis deum la IJK en Raŭmo 1980. Libera Folio republikigas la ĉefan parton de la teksto kun permeso de la aŭtoro. Ĉu plu Esperantujo povus funkcii kiel modelo de demokratio?
Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton Por Libera FolioPostado em 16 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.
Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO Por Libera FolioPostado em 9 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.
Ukrainio vekiĝis Por Libera FolioPostado em 9 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo ”Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro”. Tion skribas Jouko Lindstedt en recenzo de aktuala verko de Kalle Kniivilä.
Mia Vivo iĝas komuna vivo Por Libera FolioPostado em 5 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj Antaŭ pli ol tri jaroj Johannes Genberg lanĉis la esperantistan socian retejon Mia Vivo. La retejo nun havas preskaŭ du mil membrojn, tamen nur parteto aktivas. Nun li decidis transdoni la prizorgadon kaj evoluigon de la retejo al fondata asocio. Ni petis lin klarigi, kial.
Grégoire Maertens 100-jara Por Libera FolioPostado em 1 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio aktivis en nelegala agado de belgaj esperantistoj.
Esperantistoj kaj geopolitiko – kie ni staras? Por Libera FolioPostado em 28 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, vidpunkto En vidpunkta artikolo Javier Alcalde komparas la militojn en Ukrainio kaj Gazao. La artikolo interalie starigas la demandon, ĉu la esperantistoj aktive defendas Ukrainion sed ne palestinanojn ĉar ili estas plejparte eŭropanoj – kaj ĉar eŭropanoj estas plejparte rasistoj.
Jonny M denove petolas post longa silento Por Libera FolioPostado em 22 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo La 1-an de januaro, post longa silento, aperos nova albumo de Jonny M. Al la preskaŭ sepjara paŭzo kontribuis interalie la koronvirusa epidemio. Libera Folio petis Jonas Marx, kiel li vere nomiĝas, rakonti pri sia muziko kaj la nova albumo.
UEA aprobis deficitan buĝeton sen protokolo Por Libera FolioPostado em 19 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.