Planado pri laborplano por UEA daŭras de 2017 Por Libera FolioPostado em 7 de maio de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.
Etsuo Miyoshi leteras al eŭropaj parlamentanoj Por Libera FolioPostado em 30 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi daŭrigas sian reklamkampanjon por Esperanto en EU. Li nun sendis leteron kaj anglalingvan libron pri la lingva problemo al germanaj kaj francaj parlamentanoj sur nacia kaj eŭropa niveloj. Jam en 2012 Miyoshi rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.
UEA dancos por paco Por Libera FolioPostado em 26 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.
Zamenhof en la Juda muzeo en Vilno Por Libera FolioPostado em 23 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.
Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multlfankaj Por Libera FolioPostado em 16 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.
Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto Por Libera FolioPostado em 9 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo Ne ekzistas esperantlingvaj televidstacioj, sed tamen povas ekzisti esperantlingva realec-televido. La unua tia serio nomiĝas Esperanto Senlime kaj estis produktita de TEJO kun subteno de Eŭropa Unio. La unua epizodo spekteblos en la reto post iom pli ol monato.
UEA havas novan eksprezidanton Por Libera FolioPostado em 2 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.
Trump postulas pagon por la angla Por Libera FolioPostado em 1 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Donald Trump, la eksa prezidento de Usono, lige kun sia elektokampanjo subite ekpostulis pagon por la internacia uzo de la angla lingvo. Laŭ li, firmaoj en aliaj landoj ne ricevu profiton de la lingvo, kiun Usono disponigis al la mondo, se ili ne pretas pagi por ĝi.
Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959 Por Libera FolioPostado em 26 de março de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.
La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno Por Libera FolioPostado em 24 de março de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.