La komitato de UEA havas nenion por diri

Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.


Nur dek mesaĝoj aperis en la reta diskutejo de la komitato de UEA dum la pasinta aprilo. Tiu estas malrekordo dum la trijara ekzisto de la nuna retlisto, kiu estis starigita en majo 2020 por anstataŭi la malnovan diskutejon ĉe la servo Yahoo, kiu ĉesis funkcii.

Dum la lastaj tri jaroj aperis mezume 76 meŝaĝoj monate en la komitata diskutejo. En periodoj de vigla diskutado la monata kvanto de mesaĝoj variis inter 100 kaj 150, kaj en aŭgusto 2020 ĝi atingis 195. En tiu tempo estis diskutata interalie raporto pri “financa resanigo” de la asocio.

Nun alvenis tempo por realigi la ĉefan parton de tiu “resanigo”, nome la vendon de la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg 176, sed la okazaĵoj ĉirkaŭ la Centra Oficejo ŝajne ĉesis interesi la komitatanojn. Ĉia diskuto en la komitata retlisto ŝrumpis, kaj en marto 2023 atingis la absolutan malrekordon de nur 10 mesaĝoj dum la tuta monato.

Preskaŭ ĉiuj mesaĝoj estis rutinaĵoj sen rekta rilato al la laboro de la komitato. Plej konkreta estis mesaĝo de Renato Corsetti, kiu agitis por “valorigi la 26-an de julio kiel tagon de Esperanto”.

Temas pri la ne aparte realisma ideo, ke Unesko povus deklari la apertagon de la Unua Libro internacia tago de Esperanto.

Al la mesaĝo de Renato Corsetti respondis prezidanto Duncan Charters:

Afiŝo por diskonigi la proponatan internacian “Esperanto-tagon”.

– Ni tre dankas la iniciaton de la laborgrupeto, kun la bela afiŝo. Kiam li estis Estrarano, Trezoro multe laboris por antaŭenigi la ideon peti tiun deklaron de Unesko. François [Lo Jacomo] entuziasme transprenis la laboron ĉe Unesko. Ju pli ni multflanke strebos antaŭe por vidigi la Tagon, des pli ni prepariĝos por la momento kiam ni estos pretaj prezenti la proponon al Unesko.

Renato Corsetti atentigis, ke lia alvoko ne aktivigis la komitatanojn:

– Dankon, Dunkan, pro la subteno. Ni provas helpi François, sed sen la helpo de la komitatanoj kaj de la landaj asocioj ni ne povos atingi multon, sed ni provas.

Tre granda parto el la mesaĝoj en la komitata diskutejo estas verkita de manpleno da personoj. El la entute 2 683 mesaĝoj aperintaj en la retlisto dum la pasintaj tri jaroj, Renato Corsetti verkis 304, Stefan MacGill 298,  Aleks Kadar 190 kaj Fernando Maia 147. Sume tiuj tri personoj respondecis do pri 35 procentoj el la mesaĝoj.

La mesaĝoj de MacGill grandparte estas EKO-cirkuleroj, kiuj estas amase sendataj al multaj adresoj. Ĝenerale la komunikado en la komitata listo grandparte estas unudirekta. Malofte okazas tie diskuto pri temoj, pri kiuj disputas la cetera esperantistaro.

Tipa ekzemplo estas la decido de la estraro de UEA kongresi en Tanzanio. Nek antaŭ la decido, nek post ĝi aperis en la komitata listo ajna diskuto pri la meritoj kaj malmeritoj de la kongreslando, kie samseksemuloj estas konsiderataj krimuloj.

La decido pri la kongreslando estis diskonigita en EKO-cirkulero kun la aldona atentigo: “Tutpaĝa bilda prezento pri la bestoj en Tanzanio en la PDF. Indas rigardi!”

La Centra Oficejo estas vendata, sed aĉetanto mankas.

Pri la ĉefaj nunaj defioj de UEA – la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko, la libroservo kaj la baldaŭ dekjariĝonta reteja projekto – neniu vorto aperis dum longa tempo. La lasta tiutema mesaĝo estis sendita de la estraro la 8-an de januaro 2023, reage al demandoj senditaj de Libera Folio.

Tiam eblis ekscii, ke “la Estraro serĉadas” novan hejmon por la biblioteko Hector Hodler, la libroservo “seninterrompe funkcios”, ĉar la libroservisto Ionel Oneţ “konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn”. Pri la sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg la estraro povis informi nur, ke ĝi ja estas vendata, sed ne estis trovita aĉetanto.

Tiuj mankohavaj informoj vekis nenian reagon ĉe la komitato, kaj post tiam nenio estis dirita en la komitata listo pri tiuj gravaj temoj.

Eĉ pli forgesita estas la reteja renovigo, por kiu UEA en decembro 2022 decidis buĝeti pliajn 18 000 eŭrojn. Pri tiu temo ŝajne nenio entute estis dirita en la komitataj diskutoj post junio 2022, kiam Martin Schäffer raportis, ke “la laboroj multe progresis”, sed ke TEJO ricevos plian pagon nur kiam la fina rezulto estos liverita laŭ la kontrakto. Tiu informo vokis nenian reagon.

Laŭ prezidanto Duncan Charters aktivas “neformalaj laborgrupoj”, eĉ se tio ne videblas en la komitata diskutejo.

Eblus konkludi, ke la supera organo de UEA simple ne interesiĝas pri la defioj kiujn la asocio alfrontas. Tiel tamen ne estas, laŭ Duncan Charters, prezidanto de UEA:

– Laŭ mia perspektivo, okazas multe da preparlaboro pri kiu la Komitato certe aktive engaĝiĝos en la venontaj unu-du monatoj prepare al la kunsidoj de la UK. Efektive la gravaj temoj reliefiĝos interalie en la strategia planado pri kiu mi kaj multaj aliaj preparadis la vojon. Ni preparas la enketilon por sondi la opiniojn de ĉiuj esperantistoj tra la mondo pri niaj vojoj al la estonteco. Tio estas konata. Se la Komitato “ripozas” aŭ ne havas specifajn plendojn nun, ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge! Tamen pri difinitaj temoj laboras neformalaj laborgrupoj. Ankaŭ la rezultoj de tio montriĝos post nelonge.

La komitato de UEA havas nenion por diri
Rolar para o topo