PSV abr 2023
A
duas esquinas de mim vive um louco. Grita, gesticula, pragueja,
gargalha, e se agita na calçada, e no meio da rua, e careteia
assustadoramente. Louco e escandaloso, e por isso duplamente
incômodo, por ser louco e por ser escandaloso. Há loucos quietos e
loucos escandalosos, e estes últimos são duplamente inconvenientes.
Os não loucos passamos ao largo dos loucos mansos, e não nos
importamos com eles. Os escandalosos nos fazem mudar de calçada ou
mesmo evitar a tal esquina.
Não
compreendemos a loucura. Ela nos assusta, quando nos grita; a outra,
fingimos que não existe. Na verdade, toda loucura nos assusta,
quando damos de cara com ela.
No
fundo, sabemos que temos todos uma partícula daquela misteriosa
substância da sandice, no fundo de nós. Por isso preferimos passar
de passo apressado pela esquina, como se aquilo que ali se agita não
fosse uma pessoa – apenas um louco.
Agimos
como as autoridades: ignoramos o louco da esquina, por não saber
lidar com a nossa própria loucura.
frenezulo
Du
stratangulojn for de mi, vivas frenezulo. Li krias, sakras, gestas,
ridegas kaj senĉese moviĝas sur la trotuaro kaj meze de la strato,
kaj timige grimacas. Freneza kaj skandala, kaj tial duoble
malkomfortiga, ĉar freneza kaj skandala. Ekzistas frenezuloj kvietaj
kaj frenezuloj skandalaj, kaj ĉi tiuj lastaj estas duoble
malkonvenaj. Ni, la nefrenezaj, preterpasas la kvietajn
frenezulojn, kaj ni ne interesiĝas pri ili. La skandalaj devigas nin
transiri al la aliflanka trotuaro, aŭ eĉ eviti tiun stratangulon.
Ni
ne komprenas frenezon. Ĝi timigas nin, kiam ĝi krias al ni; pri la
alia, ni ŝajnigas, ke ĝi ne ekzistas. Fakte, ĉia frenezo nin
timigas, kiam ni vidas ĝin vizaĝo al vizaĝo.
Efektive,
ni scias, ke ni ĉiuj havas eron de tiu mistera substanco de freneco,
en la fundo de ni. Tial ni preferas rapide preterpasi la
stratangulon, kvazaŭ tio, kio tie moviĝadas, ne estus homo – nur
frenezulo.
Ni
agas kiel la aŭtoritatuloj: ni ignoras la stratangulan frenezulon,
ĉar ni ne scias pritrakti nian propran frenezon.