Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton?

La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi post multjara paŭzo rekomencis sian grandan reklaman kampanjon por Esperanto en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estas neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povos eĉ malutili.

La supra parto de anonco, aperinta en Frankfurter Allgemeine Zeitung la 26-an de januaro.

Denove en tagaj gazetoj de eŭropaj landoj aperas tutpaĝaj, kostegaj anoncoj kiuj celas popularigi Esperanton. La anonckampanjon financas la konata japana entreprenisto kaj mecenato Etsuo Miyoshi, kiu persone decidis pri la enhavo de la anoncoj.

La anoncoj laŭ la ĝisnunaj informoj aperos en Germanio, Francio kaj Pollando, entute sepfoje. Fine de januaro jam aperis tutpaĝaj anoncoj en la prestiĝaj gazetoj Frankfurter Allgemeine Zeitung en Germanio kaj Le Monde en Francio.

Ŝajnas tamen dubinde, ĉu la tre verdaj anoncoj havos pli da sukceso ol la antaŭaj kampanjoj de Miyoshi.

– Estas senutile debati inter ni pri la enhavo de la anonco. Eĉ se ĉiu el ni estas konvinkita, ke li farus tre pli efikan anoncon, tio ne estas ebla sen financanto de la afero. Do, ni provu utiligi tion, kion ni havas kaj danki Mijoŝi-n, skribis Renato Corsetti en la reta diskutejo UEA-membroj.

La antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ŝajne opinias, ke la anoncoj povas eĉ malutili al Esperanto:

La anonco en Le Monde la 27-an de januaro.

– Mi kuraĝas spiti la admonon de Renato ne diskuti pri la enhavo de la anonco, por diri, ke la anonco plifortigas la bildon de eksteruloj pri esperantistoj kiel sekto, li skribis en UEA-membroj.

Laŭ Corsetti ne indas debati pri la enhavo, ĉar tia debato nenion ŝanĝus:

– Dum unu jaro kelkaj el la plej normalaj esperantistoj, kiujn mi konas, provis vane sugesti malsamajn tekstojn. Ĉiu el ni, kaj ankaŭ Ecuo, havas siajn firmajn ideojn pri la plej bona maniero prezenti Esperanton.
Ni esperu, ke la efikoj estos pli bonaj ol malbonaj.

La nuna ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, ne havis altajn atendojn pri rezultoj:

– Bone planita kampanjo altigus la efikecon multoble. Nun restas al mi nur via espero, ke la efikoj estas pli bonaj ol malbonaj. Mi tamen dubas. En la lastaj tagoj neniu skribis; malmultaj registriĝis kiel “Amiko de Esperanto”.

Lu Wunsch-Rolshoven aliflanke proponis konsideri, ĉu eble ĝuste inter sektuloj oni pli facile povus trovi novajn adeptojn de Esperanto:

– Interesa opinio, tio pri sektoj. El varba vidpunkto ni nun eble demandu nin, kiu procentaĵo de la loĝantaro ŝatas iujn sektojn. Eble estas du ĝis kvin procentoj kaj eble tie troviĝas plia celgrupo por nia varbado, ĉar ja supozeble sektuloj estas homoj, kiuj kapablas agi sendepende de antaŭjuĝoj de la socio.

Etsuo Miyoshi mem estas ano de la religio Oomoto, kiu subtenas Esperanton. Li mem eklernis kaj ekŝatis Esperanton en 1995. Ekde tiu jaro li ankaŭ financis la gravan subvencion Cigno, kiu dum 17 jaroj estis aljuĝita al diversaj esperantistaj agadoj.

Baldaŭ li decidis krome kontribui al la diskonigo de la lingvo per anonckampanjoj en eŭropaj gazetoj.

La unuaj anoncoj aperis jam komence de la 2000-aj jaroj. Poste, en 2005, aperis anoncoj en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de EU. En 2006 la tutlanda franca gazeto “Le Figaro” publikigis tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata socilingvisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.

La rezultoj estis limigitaj, sed Etsuo Miyoshi daŭrigis la kampanjon en 2008, kaj refoje en 2010.

Poste li dum iom da tempo turnis sian atenton al subtenado de informa agado entreprenata de landaj asocioj, pere de la premio Cigno, kiu anstataŭis la antaŭan subvencion. La unuan premion Cigno en 2012 ricevis Esperanto-Asocio de Britio.

Samjare en intervjuo de Libera Folio Etsuo Miyoshi rakontis, ke li esperas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio:

– Elekto kaj koncentriĝo estas la vojo al sukceso de ĉia agado. Mi kredas, ke ŝanco de Fina Venko estas nur en EU, ĉar ĝi influos poste al la mondo.

Li tiam proponis, ke UEA sukcesigu Esperanton en Eŭropo, uzante sian kapitalon por ripetaj gazetaj anoncoj. Tion UEA ne faris. Ŝajne tial li nun decidis refoje mem provi.

La prezo de tutpaĝaj anoncoj en grandaj eŭropaj gazetoj estas sveniga, kaj sendube precipe en la reta epoko facile eblus trovi multajn manierojn uzi ĝin kun pli granda utilo al Esperanto. Martin Schäffer ekzemplis per malgranda anonc-kampanjo de Meksika Esperanto-Federacio en Facebook, kiu laŭ li rezultis en aliĝo de sep personoj al pagenda kurso, kaj tiel eĉ estis profitiga.

– Kion do diri pri la nuna reklamado, kiu kostas cent-milojn, li demandis en UEA-membroj.

Ĉu japanaj anoncoj popularigas Esperanton?
Rolar para o topo