La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj

Libera Folio trarigardis la lastajn 14 numerojn de la revuo Esperanto. Montriĝis, ke la oficiala organo de UEA preskaŭ plene silentas pri la plej gravaj okazaĵoj en la asocio: la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko kaj la libroservo. Ankaŭ pri la milito en Ukrainio ne aperis eĉ unu vorto.

revuoj
Kelkaj el la trarigarditaj numeroj de la revuo Esperanto.

Laŭ la gvidlinioj de UEA pri la oficiala organo de la asocio, ĝi devas unuavice prezenti ĝustan, ĝisdatan kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA, informi precize kaj akurate pri grandaj movadaj evoluoj, kaj provizi senpartian kaj altnivelan forumon por movadaj diskutoj.

La plej gravaj strategiaj decidoj de UEA dum la lasta tempo temas pri la sorto de la Centra Oficejo, Biblioteko Hector Hodler kaj la libroservo de la asocio. El tiuj tri grandaj demandoj unu nun ŝajnas solvita: la ĉefa parto de la biblioteko de UEA ŝajne estos transdonita al Pola Nacia Biblioteko en Varsovio, kiel povis raporti Libera Folio en januaro.

Tiu, kiu legas la oficialan revuon de UEA, aŭ la gazetarajn komunikojn de la asocio, tamen ĝis nun nenion povis ekscii pri la sorto de la biblioteko. Same aperis neniuj artikoloj en la revuo Esperanto pri la progreso de la planata vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 aŭ pri la planata transdono de la libroservo al Slovakio.

Tio malmulta, kio legeblas pri la menciitaj temoj, troviĝas en kelkaj malkonkretaj frazoj en ampleksaj ĝeneralaj artikoloj de prezidanto Duncan Charters pri ”strategio” kaj ”progreso”, kaj en la estrara raporto.

Tiel, en januaro 2022, preskaŭ kvarpaĝa artikolo de Duncan Charters kun la titolo “Kio estas progreso por UEA”, enhavas la jenajn preterpasajn menciojn: ”Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi. Ni ankaŭ aktive konsideras novan lokon por la libroj de Biblioteko Hodler, sen findecido.” Jen ĉio – tiel aspektas progreso por UEA.

En la februara numero aperas nenio. En la marta numero Duncan Charters en artikolo pri ”Strategia planado – pliaj paŝoj” skribas jene:

La Ĝenerala Direktoro kaj la Estraro post detala esplorado venis al la konkludo ke unu logika paŝo en la nunaj cirkonstancoj estus vendo de la Asocia domo troviĝanta en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Ege signifa evoluo.

Li plue rakontas, ke kvankam la estraro mem rajtus fari la decidon, oni decidis lasi la komitaton voĉdoni pri la afero.

La decido estos vojmontra por la estonta rolo de la Asocio en la diskonigo kaj antaŭenigo de Esperanto, kaj ĝia libereco utiligi la plej flekseblajn modernajn rimedojn por atingi celojn neniam ĝis nun atingitajn.

Tamen nenie en tiu aŭ alia numero la revuo aperas raporto pri la komitata diskuto, dum kiu la afero estis pritraktita, nek pri la voĉdonrezulto.

La marta numero de 2022.

Ankaŭ la gazetaraj komunikoj de UEA nenion rakontas pri la afero. La 14-an de februaro 2022, la tagon post la fino de la voĉdonado pri la vendo, UEA anstataŭe komunikas: ”Elektitaj (sen baloto) 4 komitatanoj B de UEA”. Tri tagojn poste UEA komunikas: ”Noto pri trompo-provoj per Esperanto: esperantistoj restu atentaj”.

La 24-an de februaro 2022 komenciĝis la plenskala atako de Rusio kontraŭ Ukrainio. Ĝi atendeble kondukis ankaŭ al akra disputo en Esperantujo, kiam la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio publike subtenis ”likvidon” de la nuna ukraina ŝtato, dum la Facebook-konto de la ĉefdelegito de UEA en Rusio deliris pri ”usona naziismo en Ukrainio”.

La ĉefdelegito de UEA pro tio perdis sian postenon, dum la prezidanto de REU perdis sian studrajton ĉe Interlingvistikaj Studoj de Universitato Adam Mickiewicz. Pri nenio el ĉio ĉi raportis la revuo Esperanto, nek la gazetaraj komunikoj de UEA.

Legantoj de la revuo tamen povis diveni, ke io speciala okazas en Ukrainio, ĉar ekde aprilo aperadas en Oficiala Informilo la sekcio ”helpo al Ukrainio”, poste ”helpo al esperantistoj el Ukrainio”. Multaj homoj donacas, eĉ grandajn sumojn – sed ne klaras, kial esperantistoj en Ukrainio bezonas helpon, aŭ kial ili baldaŭ jam ne estas en Ukrainio, sed ”el Ukrainio”.

Mencio pri Ukrainio trapasis la cenzuron en raporto pri la prezento de la internacia Esperanto-ĥoro dum la kongreso en Montrealo:

Ĝi omaĝis ne nur la kanadan kaj indiĝenajn kulturojn, sed ankaŭ dediĉis unu kanton al Ukrainio (laŭ la vortoj de la famega ukraina poeto Ŝevĉenko) – la homoj estis invititaj stari dum la prezento.

La marta numero de 2023.

Se oni legas nur la komunikojn de UEA, tamen tute ne klaras, kial oni devus stariĝi. Post la komenco de la milito UEA dissendis ampleksan sed malklaran gazetaran komunikon pri ”militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo”. La teksto tamen ne enhavas la vorton ”Ukrainio”, do ne vere klaras, pri kio temas.

Spite tion oni evidente trovis ĝin tro akra por la revuo – neniu vorto pri ĝi aperas tie. Same nenio aperas pri la publika kritiko kontraŭ la deklaro de UEA.

Kvankam aperis neniuj raportoj pri komitataj decidoj rilate la Centran Oficejon, legante la novembran numeron de la revuo oni povas konkludi, ke la komitato verŝajne decidis pri vendo. En artikolo de Duncan Charters kun la informplena titolo ”Strategia planado” troveblas la jena frazo:

Ni ne plu havos la tradician Centran Oficejon en Roterdamo, tamen en nia hodiaŭa mondo multaj asocioj pliefikigis sian laboron uzante la plej talentajn kaj dediĉitajn membrojn el ĉiuj mondpartoj por specifaj taskoj.

En la decembra numero aperas nova artikolo de Duncan Charters pri strategia planado, ĉi-foje kun la titolo ”Survoje al Strategia Planado. Kio plej gravas?”. En la subsekcio ”Ekzemploj de aliaj kategorioj kiuj havu planojn kaj celojn por interna agado” oni unuafoje povas legi ion ajn pri la planoj por la libroservo:

Libroservo (kalendaro por organizi la translokiĝon el Roterdamo al Slovakio, ĝisdatigo de sistemo, novaj iniciatoj por stimuli libroaĉetadon, kuraĝigi eldonadon).

Kion tio signifas ne tre klaras, ĉar kontrakto pri transdono de la libroservo daŭre ne estas subskribita.

En la januara numero de 2023 aperas teksto de vicprezidanto Amri Wandel kun la titolo ”Duonjarcento kun Esperanto: atingoj kaj defioj sojle de 2023”.

”La jaro 2023 markos mian 50-an datrevenon de Esperantiĝo”, li skribas en la teksto. Li poste klarigas: ”Okazas ke por progresi estas bezonata drasta ŝanĝo, forlaso de longa kaj ŝajne sekura rutino, kiu tamen fariĝis balasto.” La balasto estas la Centra Oficejo en Roterdamo.

letero de leganto miyoshi
Letero de leganto Miyoshi.

Dum la tuta pasinta jaro kaj en la tri unuaj numeroj de la nuna jaro aperas eĉ ne unu vorto pri la plej gravaj strategiaj decidoj de UEA, verkita de iu alia ol la estraranoj de la asocio. Tial eblas demandi, ĉu vere la revuo de UEA provizas senpartian forumon por movadaj diskuto aŭ prezentas ĝustan bildon pri la agado de UEA, kiel ĝi laŭ la propraj gvidlinioj devus fari.

Efektive mankas en la revuo ia ajn diskuto. Ŝajne tute malaperis la aparta rubriko por reagoj, kiu en la pasinteco ofte estis vigla. Unu ”letero de leganto” aperas en la februara numero de 2023, sed ĝi tamen efektive estas io tute alia: laŭda artikolo pri la reklama kampanjo de Etsuo Miyoshi, verkita de la reklamanto mem.

La ”letero de leganto” finiĝas per la jenaj vortoj: ”Mi ne povus morti antaŭ ol persvadi EU-gvidantojn, kiel la EK-prezidanto Von Der Leyen [tiele – devus esti von der Leyen], la franca prezidento Macron ktp., ke EU forigu la anglan dominadon.” Evidente leviĝas neniaj kritikaj demandoj pri la reklamkampanjo, same kiel neniaj kritikaj demandoj pri io ajn leviĝas en la revuo de UEA. Aliflanke la revuo ja estas bunte multkolora.

La redaktoroj de la revuo Esperanto ne tuj reagis al peto pri komento, sed ili estas bonvenaj klarigi sian redakcian politikon ekzemple en vidpunkta artikolo en Libera Folio.

La revuo de UEA silentas pri gravaj temoj
Rolar para o topo