Unesko unue, kaj poste Unuiĝintaj Nacioj, deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. La propono venis unue de la registaro de Bangladeŝo, ĉar tie en 1952 okazis granda manifestacio por protesti kontraŭ la forigo de la gepatra lingvo kaj ĝia anstataŭigo per la oficiala lingvo. Tiu manifestacio venis al sanga fino pro perforta agado de la polico. Tio estis terura okazaĵo, kiu montras la gravecon de la problemo por ordinaraj homoj. Imagu, ke morgaŭ matene via televido kaj la instruisto de viaj infanoj en la lernejo komencus paroli lingvon, kiun vi ne konas.
Universala Esperanto-Asocio (UEA) verkis deklaron por Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2023, kiun ĝi prezentis al Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tie ne aperas la precizaj vortoj de la deklaro, sed iom simpligita kaj mallongigita versio.
La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en alia lingvo, kiun ili pli malbone aŭ eĉ tute ne komprenas. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri studado, kaj ne povas bone funkcii en la moderna mondo. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37% (procentoj) de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo, kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas forte ligitaj.
Ni memorigas pri la tri principoj de Unesko rilate al lingvo kaj edukado:
– Instruado en gepatraj lingvoj;
– Multlingva edukado en ĉiuj niveloj;
– Interkultura edukado.
Tiuj principoj celas samtempe konstrui altkvalitan edukadon kaj antaŭenigi pacajn sociojn kun plena respekto inter ties membroj.
Kiel asocio, kiu laboras por la solvo de lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj kaj faciligo de internacia komunikado, Universala Esperanto-Asocio aliĝas al la al-voko de Unesko, ke ĉiuj landoj favoru konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo. Inter tiuj estas la indiĝenaj lingvoj, kiujn oni aparte atentas en la nuna Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Kompreneble ĝi ankaŭ memorigas pri la rolo de Esperanto, kiel neŭtrala lingvo por egaleca rilatado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. En tiu kampo la internacia lingvo Esperanto funkcias kiel grava garantianto de ĉies lingvaj rajtoj ĉie en la tuta mondo.
Renato Corsetti