PMA

Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda

DezertojAmiot, Armel. Dezertoj: Bitalbumo. – Ĉerburgo: Armel Amiot, Donneville: Vinilkosmo, 2024.

Jen albumeto Dezertoj, verkita, komponita kaj preparita fare de franco Armel Amiot. Tiu ĉi nomo estas relative nova en la Esperanto-muzika mondo, ĉar la recenzata albumeto estas por la artisto nur la dua (aprile 2022 aperis lia unua albumeto Banĝo Esperanto, same kun 6 pecoj). Tamen la artisto mem havas sufiĉe longajn lud- kaj koncerto-tradiciojn: li komencis sian muzikan karieron jam en 1980aj. Unue rok-muzikisto, li iom-post-iom migris al pli milda pop-roka stilo kun abundo da ĵazaj kaj blusaj elementoj. Intertempe li konatiĝis kun Esperanto kaj do decidis dediĉi iom da sia inspiro al la kreado en la internacia lingvo.

La recenzata albumeto konsistas el ses kantoj, ĉiuj verkitaj kaj komponitaj de la aŭtoro mem; pri la lingva reviziado de la tekstoj helpis Liven Dek, pri la registrado helpis kelkaj invititaj muzikistoj.

La ĝeneralan sonon/stilon de la albumeto mi difinus “milda pop-roko”, tamen aŭdeblas kaj atentindas iom da ĵazaj elementoj. La muzikoj estas tre plaĉaj kaj variaj, intermitas maĵoro kaj minoro, sin ŝanĝas tre pensigaj “baladoj” kaj iom simplaj sed ĉarmaj, preskaŭ ŝercaj kantoj. Muzike la albumo do rezultis sufiĉe diversspeca, tamen ja unustila, se paroli pri la ĝeneralaj koloroj. La gravega faktoro, kiu cementas la tuton kaj aldonas al la albumeto apartan sorĉan sonon, estas la voĉo de la aŭtoro: Armel Amiot ja posedas tre agrablan tembron kaj ege klaran elparolon (eĉ kiam okaze aŭdeblas iomaj francaĵoj, kiel la nazalaj “o” kaj “a”, tio impresas ne forpuŝe, sed male – kvazaŭ atentinda apartaĵo).

La tekstoj de la kantoj estas sufiĉe facilaj lingve (ankaŭ forme: fakte temas pri prozaĵoj lerte dividitaj je apartaj senrimaj linioj), sed neniel banalaj aŭ eluzitaj enhave. Temas jen pri la viv-filozofio, jen pri la sincera amikeco, jen pri la perdita aŭ trovita amo, jen pri la penoj trovi kaj pripensi nian lokon ene de la granda universo. Gramatike la tekstoj estas senriproĉaj, eĉ mislokitaj akcentoj preskaŭ ne aperas!

La albumeto do prezentas tute agrablan kaj simpatian kolekton da ĉarmaj kantoj, kiuj estas interesaj muzike, facilas lingve, sed samtempe ankaŭ iom pensigas. Regas bona akordo inter la tekstoj kaj muzikoj, la realigo de ĉio estas ege bonnivela. Fakte, la sola afero, pri kiu mi povus grumbleti, estas la malgrandeco de la albumo kaj ioma simpleco de la tekstoj. Pri ĉio cetera la albumeto impresas tre bone! Ĝi ja certe estas sufiĉe “fortika” kaj atentinda Esperanto-muzika evento, eĉ sen esti vere elstara. Se oni demandus mian opinion rekte – nu, mi nepre rekomendas la albumeton por aĉeto kaj aŭskulto!

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: “La Ondo de Esperanto“, 2024, №4 (322).
Rete: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/muziko-53/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta