Abismoj de la menso kaj de la vivo
Forge, Jean (ps. de Jan Fethke). Abismoj: Originala romano en Esperanto. – Reeldono. – Novjorko: Mondial, 2024. – 150 p. – (Serio Originala literaturo).
La publiko povas surpriziĝi, ke ĵus aperis senŝanĝa represo de romano aĝanta 100 jarojn. Ĉu ĝi plu povas aspekti freŝa al la nuna generacio de legantoj? Eĉ je la tempo de la unua apero (1923), ĝi estis jam deklarita kiel klasika, formfidela al la unua lingvojaro, 1887. Tamen la celo estis deklarita kiel moderna.
La pola aŭtoro, filmisto, reĝisoro Jean Forge (pseŭdonimo de Jan Fethke, 1903-1980), ankaŭ aŭtoro de pli ol kvindek filmscenaroj, deklaras, ke li verkas “en esperanto de 1887” kun la celo esti facile komprenata kaj firmigi la bazan lingvon, sen jam maturiĝantaj literaturaj fajnaĵoj, novaj vortoj, artifikaj (ĉar artefektaj) frazotordoj. Li mem diras, ke li volas rakonti ion ordinaran, modernan, taŭgan por ĉiulanda leganto, do la didaktika intenco estas klara.
Efektive el la presita libro oni sentas la filmon, la scenojn jam en la unuaj paĝoj, kie rolas verkisto malriĉa je ideoj: li volas verki romanon, sed inspiro lin forlasas, lasante lin en la abismo de la nekapablo.
Iuj bildoj estas ja tute originalaj, troviĝas tiaj: “la papero estas spegulo en kiu mi rigardas mian animon. Sed ĝi malklariĝis. Kaj mia animo troviĝas ie alie…”; “Grizo marŝas tra la stratoj. Kaj ĝin sekvas frosto, kiu pendiĝas ĉe la fenestroj”; “La rozoj kliniĝas al mi kun moka saluto”. Malsato kaj malvarmo estas imagataj kiel “geedziĝintaj” kaŭzantaj tre malplaĉan korpan situacion; vintro ekloĝos en la ĉambro de la verkisto, kaŭros sur ties fornon, rikanos pri li, kiu volas forkuri el la ĉambro por ne esti tria kunloĝanto kun la “geedzoj”…
Li elŝoviĝas, eniras kabaredon, neglektas la surscenejan spektaklon sed bule kuntiriĝas en la reviviga varmo; li renkontas filmkolegojn, sed sugestioj plenigas lian kapon: jen alvenas fakiro, solisto de la lasta ero de la spektaklo, kiu lin gvidas al inspiro: rigardi en la internon de la homaj animoj kie la kaŝa pensaro “ŝtelvagas en la abismoj” kaj “vetrapidiĝas konfuze”; surmetiĝas la interkolegaj paroloj pri hipnotismo, telepatio, eĉ spiritismo. Nia verkisto revas sorĉite, sed ne volas reiri hejmen kie “inside ŝtelatendas” lin la frosto. Fine li trovas inspiron: la suna spegulo kreas arkaĵon sub kiu li pasas; la sangaj makuloj kunfluas en riveron, la muziko ekscitiĝas… kaj la romano komenciĝas.
La intrigo de la romano en si mem ne deiĝas de la kutima kaj centfoje ripetita (kaj daŭre ripetata): eterna fideleco inter geamantoj, hu! ĝi ja ne estis eterna!, disiĝoj, pentoj, rekuniĝoj, ĝoja (ĉu vere ĝoja aŭ nur fantazia?) fino.
La deklaritaj ĉefrolantoj estas kvar: unue sin prezentas, per la mi-pronomo, Ernesto Muŝko. Li vidas nigrajn dupiedulojn kiuj englutas monon, notas ion en libretoj kaj “ŝvabfingre balaas la monon en la poŝon”; tiuj fiuloj aranĝas amasan mon-englutadon per trompe alloga muziko, vendante trinkaĵojn al la komplicaj pasivaj sidantoj en la lokalo. Plenigas la atmosferon nigro, nigraj kelneroj, nigraj muzikistoj. Se rigardate nun tiu rakonto aspektus forte rasisma: cetere antaŭ cent jaroj nigruloj ne kutimis esti tiom oftaj en la eŭropaj lokaloj, eĉ se je malaltservista rolo. La pagenda finkalkulo por la vino estas absurde alta, Muŝko eliras el la lokalo preskaŭ senmona kaj celas taksii al la bieno de sia patro, li ja malgajnis amason da mono en la vetoj pri kurado de ĉevaloj; lia patro, bienulo, ne plu vivas kaj la bieno baraktas en ŝuldoj. Muŝko angoras pro sia financa situacio, ĉu eble edzino lin helpus, ja Halino, filino de riĉulo, de riĉulo olda kiu mortu baldaŭ kaj lasu ŝin, kaj konsekvence lin, riĉa.
Muŝko eltaksiiĝas, la tero sub li daŭre ruliĝas, li ja alvenis al sia hejmo, la servisto certigas, ke lia lito estas preta. Li ne volas eniri tion kio ŝajnas al li malhela truo, sed li endormiĝas.
Vekas lin la trilo de la vekhorloĝo; inspektoro atendas por vidi la grenejon, sed Muŝko lin forigas per botoĵeto….
En la dua ĉapitro la “mi” estas Mateo Ardo, artpentristo, Zonjo estas lia fianĉino-modelino.
La tilio floras; nun ĝi dormadas, sed la odoro restas, tiu sveniga odoro, kiu dormigas la homojn.
Sed lia problemo estas sukcesi kapti la rideton de Zonjo por tolpentraĵo kiu nomiĝu “Lunaj Revoj” kaj estos ekspoziciata, kun la espero pri unua premio, sed ŝi ial konvinkiĝas, ke Mateo ne plu ŝin amas. Estingiĝas la lumo, kiel en la unua ĉapitro la suno. Entute la ĉefaj rolantoj estas la menciita Ernesto, lia (esperata) fianĉino Halino, Mateo kaj lia fianĉino.
La abismoj estas de la romanverkisto, kiu ne sukcesas konsciiĝi por verki la romanon, kaj de la pentristo, kiu ne sukcesas konsciiĝi por fini la portreton de sia amatino. Sed almetiĝas bildo de Halino, kiu kunveturas en vagonaro, kaj kiun Mateo ekdeziras portreti.
Ĉarmas la bildoj: jen la vento ĉasas la nigrajn ondojn, jen ĝi ridas pri la stulta pentristo; la du geamantoj eniras la ĉambron, kaj la varma radio de l’ suno klopodas “enĉambriĝi tra la kurtenoj”. Halino estas hantata de kulposento; ĉu ŝi amas Mateon pli ol ŝi amis Erneston? Sed Mateo jam forveturis…
Ĉi tiuj pensadoj, meditadoj, siniluziadoj penetras la tutan historion, kiu disvolviĝas ne ja tra faktoj, sed tra supozoj, mempentrataj bildoj, memsupozataj litaj kunĝuoj… Sed Halino rezistas al si mem: “Ha, mi estas freneza… timpaliĝi pro ĉi tiu homo. Ĉu mi bezonas tion?” Adiaŭa letero liverita de la servistino ŝtonigas Halinon: ŝi malfermas ĝin, la suno dancas sur la blanka papero. Ŝi konscias esti freneziĝinta pro amo al Mateo, kiu ŝin forlasis. Ja sekvaĉapitre Mateo reiras al Zonjo, sed bienulo Borki, patro de Halino, klopodas lin allogi per antaŭmendo de pentraĵoj pri la pejzaĝo ĉirkaŭ la bieno.
Memoraĵo pri infanaj tempoj estas trapenetrata de la naturo: la ĵus ekkonitan Zonjon petole ĉasis la sunaj radioj, ili ludis kun ŝi, sekvis ŝin eĉ en la densan ombron de la granda tilio… Sekvos definitiva soleco senhejma, nun panjo dormas en la tombo apud paĉjo.
Jaroj pasas, la du iamaj knabetoj pretus por pli konkreta kunrestado, sed li studas malproksime, leteroj iras kaj venas, promesoj pri alveno same, sed ne plenumiĝas. Sentoj enabismiĝas: Zonjo maltrankvilas, ĉu aliaj inoj pli ŝatindaj ĉirkaŭas ŝian amikon, atencante al lia fideleco… “La pluvo ploras… verŝas siajn larmojn sur la vitrojn… kaj kantas dolore… kaj la ruĝa lanterno briletas malĝoje… ruĝete kolorigas la larmojn, kiuj malsuprenfluas la vitron…”; la tripunkto estas konstanta artifiko por ne kompletigi la penson.
Ĉiu ĉapitro el la dek kvin estas rakontata unuapersone de unu el la kvaropo; la angorplena Zonjo cedas la postan al Halino, kiu same kiel ŝia rivalino atendas la alvenon de Mateo trempita en mallumaj pensoj, nur la hundo Karo ŝin kompatas kaj konsolas. Sed iu venas: estas Ernesto…. Kiu sekvaĉapitre tuj enloĝas ŝian koron… kaj en la sekvaj paĝoj Halino deklaras (al si mem) sian enamiĝon al Ernesto; abrupte revenas al ŝia menso Mateo, kiel fulma ekbrilo, sed ŝi tuj forgesas tian bildon.
Intermetiĝas paroloj pri la normala vivo, prezoj altiĝas, salajroj ne atingas la monatfinon; nu, nenio nova sub la suno ankaŭ de antaŭ jarcento: “jen oni mortpafas unu ministron, jen novaj krizoj ekonomiaj kaj financaj, novaj komplikaĵoj kiujn kaŭzas la valuto ktp.”
Ernesto estas trenata en boaton, li elfalas, la “onderoj perliĝas brile, arĝente” kaj “krepuskaj nebuloj kvazaŭ noktaj ŝtelistoj alrampas el la arbaro kaj vualas la naturon per mistera grizaĵo…”
Sed ĵaluzo sufokas, mortigas la memestimon; kiel ordinare en la tiutempa socio eŭropa, suferas la inoj dividantaj siajn inklinojn al du viroj, agaciĝas la du viroj vidante la forfalon de tiu inklino kiun ili kredis akaparita al si por ĉiam: “La virinon oni devus malaperigi, dronigi, pendigi… ĉar la virino estas parazito de la homaro! Ŝi estas la kaŭzo de ĉia malbono sur la tero…”
Sed ankaŭ unu el la du viroj pentas pro la kunkuŝo kun alia virino, pro perfido al la antaŭa, al kiu ja estis promesita eterna fidelo. La penetro en la anima abismo estas la ĉiama temo, tiu abismo, kiu nin ensuĉas, nin turmentas.
Malgraŭ la komenca deklaro de la aŭtoro, ke la lingvo estu al ĉiuj komprenebla, aperas ie kaj tie pitoreskaj esprimoj kiuj povus lanĉiĝi avangardaj, sed certe nun klasiĝas eraraj, kiel la persona pronomo ripetiĝanta post rilativo:
“Mi estas kato, hi, hi, kaj li estas muso”; “Vi devas mortiĝi. Mi ĵetos vin en la oscedantan buŝegon de la krepusko. […] Ĝi soifegas vin…”; “La fumo mordas miajn okulojn”; “Mi migras for… kien mi ne scias. La kofron en la mano.”; “La sonorilo daŭras sonori”; “mi trompis vin, Zonjo, kiu vi estas pura kiel la lilioj en via ĝardeno. Mi trompis vin, kiu vi kredis kaj konfidis al mia grandega amo. Kiu vi kredis, ke mia amo al vi estas pli forta ol kiu ajn tento! Kaj mi pekfalis. Mi malfideliĝis al vi…”
Forge estas efektive kolono de nia prozo; post Abismoj sekvos jam la postan jaron Saltego trans jarmiloj, kaj en 1931 Mr. Tot aĉetas mil okulojn (2a eld., 1973); al detala prikomentado de la tri romanoj, kun ĉerpajoj el ili kaj el koncernaj recenzoj, estas dediĉitaj pli ol du plenaj paĝoj en la Historio de la Esperanta Literaturo.
Carlo Minnaja
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/recenzo-155/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Abismoj de la menso kaj de la vivo appeared first on La Ondo de Esperanto.