PMA

UEA alvokas kontribui al la kongresa temo de la 110a UK en Brno

uk-110La 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, sub la temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Ĉiuj estas invitataj aliĝi antaŭ la fino de la tria aliĝperiodo (la 30an de junio 2025): https://uk.esperanto.net.

La reĝisoro de la kongresa temo de 2025 estas Prof. Bengt-Arne Wickström. La temo estis prezentita de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., estrarano respondeca ankaŭ pri kongresoj, en la Dua Bulteno. Resume Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, celante instigi la homaron unuiĝi kaj alfronti la mondajn krizojn. António Guterres, Ĝenerala Sekretario de UN, emfazis la gravecon de homaj rajtoj kaj solidareco por solvi konfliktojn, redukti malegalecojn kaj antaŭenigi financan kaj klimatan justecon. Esperanto estas neŭtrala, facila kaj malmultekosta internacia lingvo ligita al kultura interkompreniĝo, justa komunikado kaj internaciismo. Tio kombinita al la modernaj teknologioj kiel ciferecaj platformoj, virtualaj komunumoj kaj artefarita intelekto, se trafe kaj konscie uzataj, povas plifaciligi mondskalan kunlaboron kaj edukadon por konstrui pacon kaj kontraŭstari diskonigon de malveraĵoj aŭ nutradon de malamo. La kongresa temo intencas esplori kiel teknologioj povas subteni pacon kaj konfidon, la instruon de Esperanton kaj valorigi kulturan diversecon, samtempe atente al etikaj defioj (ekzemple, falsaj novaĵoj) kaj la bezono por socia inkluziveco.

Surbaze de tio la reĝisoro de la kongresa temo alvokas interesiĝantojn kontribui al la temo kaj kunlabori per konstanta dissendolisto por la Kongresa Temo. Ĉiuj, kiuj volas kontribui, povas aktive kundividi siajn ideojn, atendojn kaj spertojn, por ke ni kune povu kontribui al pli paca kaj kunlabora estonteco. Proponoj por la kongresa temo povas pritrakti ĉiujn aspektojn de novaj teknologioj rilate interpopolajn kontaktojn, komprenon kaj komunikadon precipe rilate Esperanton. Ni starigis strukturon por ordigi la pensadon, kiu tamen nur estas propono kiel strukturi la analizon kaj tute ne deviga. Alternativaj ideoj kaj strukturoj tre bonvenas. Bonvolu sendi viajn proponojn kiel eble plej frue, almenaŭ antaŭ la fino de majo 2025 al la supra dissendolisto.

Ebla pensostrukturo

  1. Novaj teknologioj malaltigas komunikajn kostojn; ekzemple elektronika poŝto, enretaj mesaĝiloj, virtualaj sociaj forumoj. La ĉefaj kostoj de enlanda kaj tutmonda komunikado praktike do estas tempo kaj la komunikado plej ofte okazas inter samlingvanoj aŭ pere de la angla. Aliflanke diasporaj komunumoj kiel ekzemple Esperanto-parolantoj aŭ jidaparolantoj multe pli facile povas komuniki kun pli da homoj ol antaŭ la estiĝo de tiaj komunikiloj. Tempo tamen estas limigita kaj oni devas elekti kun kiuj komunikiĝi. Interesa demando estas, kiuj kaj kiaj komunikretoj estiĝas.
      1. La evoluo de la mediopejzaĝo povas rezulti en pliaj pontoj inter homoj aŭ en bariloj inter ili. Gravaj tutmondaj problemoj kiel klimatŝanĝo, atingo de paco, garantio de homaj rajtoj, forigo de la instigoj kreantaj rifuĝintojn, bezonas internacian kunlaboron por siaj solvoj. Do gravas stiri la sociojn al konstruo de pontoj, kiel la alternativo (1) malsupre, kvankam tro ofte rezultas alternativo (2).
        1. Estiĝon de novaj pontoj ni havas, se homoj uzas la plifaciligon de kontakteblecoj inter individuoj kaj la tutmondiĝon de komuniko por pli facile rilati al aliaj homoj kun diversaj opinioj kaj interagi kun ili. Oni povas lerni de aliaj kaj pridubi kaj testi siajn proprajn opiniojn. Senperaj kontaktoj helpas al ni pli bone kompreni aliajn homojn kaj pro tio respekti ilin. Tio forte dependas de kio ligas nin al aliuloj. Se la komuna ligilo estas Esperanto kaj la interkomunikantoj ĝenerale reprezentas diversajn opiniojn sur aliaj kampoj, la ponta efiko gravas.
        2. Estiĝo de novaj bariloj plifaciliĝas pro emerĝo de intergrupe malsimilaj, sed en grupe ideologie homogenaj, komunikaj homaj retoj. Oni elektas rilati al samopiniantoj. Oni do ne povas testi kaj ne devas pridubi siajn proprajn opiniojn, ĉar oni nur rilatas al homoj, kun kiuj oni samopinias. Pro tio povas sekvi polariĝo kaj nestabileco de la socio. Vera socia interrilato mankas.
  2. Novaj teknologioj ankaŭ ebligas kreskantan uzon de artefarita intelekto, kiu kontinue pliboniĝas. Grava apliko de artefarita intelekto estas maŝina tradukado. Ankaŭ ĉi tie la evoluo povas porti nin en bonan aŭ malbonan direkton. Aŭtomata tradukado malpligrandigas la instigon lerni fremdajn lingvojn. Aliflanke ĝi malfermas pordojn al pli facilaj tutmondaj kontaktoj.
    1. Reduktita lernado de aliaj lingvoj limigas la aliron al la kulturo, kiun peras tiuj lingvoj. Oni povus paroli pri provincigado. Senperaj personaj kontaktoj nutras interkomprenon. Tian kontakton maŝina tradukado nur rudimente povas ebligi inter homoj de malsimilaj lingvoj. Do la fortaj instigoj ne investi tempon en temporaba lernado de naciaj lingvoj pro la ekzisto de aŭtomata tradukado forte necesigas la lernadon de facile lernebla neŭtrala lingvo, kiu povas servi interpopolajn ambaŭflankajn rilatojn. Tio ebligas la senperajn personajn kontaktojn, kiuj povas kontribui al la solvo de la gravaj tutmondaj problemoj menciitaj en la punkto 1a. Artefarita intelekto do portas argumentojn por pli vasta uzo de Esperanto.

Krom kontribui per prelegoproponoj oni ankaŭ povas subteni la laboron ĉirkaŭ la kongresa temo per donacoj, ĉefe al la Fondaĵo Universala Kongreso, kiu subtenas la organizadon de la UK, kaj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas partoprenigi en la UK-on esperantistoj, invititaj de UEA, kiuj mem ne povas pagi ĉiujn kostojn (inter ili estas prelegantoj de la kongrestema programo de la UK). UEA anticipe sincere dankas al ĉiuj, kiuj ĉiamaniere kontribuas al la UK.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1227.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UEA alvokas kontribui al la kongresa temo de la 110a UK en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta