
La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov
Post la samtempa eksigo kaj eksiĝo de la prezidanto, TEJO serĉis novan estraranon. Surprize, unu el la kandidatoj estis la eks-prezidanto mem, sed denove la komitato voĉdonis kontraŭ li. Plia polemiko okazis kiam unu kandidato asertis, ke seksismo malhelpas ties kandidatiĝon. Fine du novaj estraranoj estis elektitaj.

En la 23-a de februaro la komitato de TEJO voĉdonis por eksigi la prezidanton, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pro lia “malĝentila” kaj “malrespekta” agado. Tiam Lucía Fernández Barrera ekanstataŭis lin kiel prezidanto kaj TEJO malfermis alvokon por nova estrarano, kiu plenumos la mandaton ĝis la 31-a de aŭgusto.
Venis kandidatiĝoj de tri homoj, kaj pro tio oni proponis elekti du novajn estraranojn anstataŭ nur unu. La tri kandidatoj estis:
- Ana Ribeiro, 28, el Brazilo. Ŝi estis komitatano, membro de la elekta komisiono kaj vicprezidanto de Germana Esperanto-Junularo.
- Aleksandre Basque, 29, el Francio, kiu partoprenis kelkajn internaciajn renkontiĝojn sed ne havis postenon en TEJO.
- Ingryd Oliveira, 31, el Brazilo, kiu estis komisiito de TEJO.
La motiviga letero de Oliveira estas iom nekutima, ĉar anstataŭ prezenti ŝiajn kapablojn, la letero ĉefe plendas ke ŝi kandidatiĝis pasintjare, sed ne ricevis respondon aŭ agnoskon de la komitato. Ŝi ankaŭ plendis pri iu TEJO-ano kiu provis uzi ŝin por kreskigi sian influon en TEJO:
”Persono de TEJO venis al mi en telefonvoko por mencii mian kandidatiĝon kaj provis konvinki min kandidatiĝi por aliaj aferoj por propra persona intereso de tiu persono, por ke mi eĉ estu parto de skemo de ‘homoj, kiuj estas liaj amikoj’, por ke tiu persono havu grandan influon ene de la Esperanto-movado kaj atingu instituciajn gajnojn per ĝi.”
Laŭ la letero ŝi rifuzis, ĉar ŝi “ne partoprenas en malpuraj planoj aŭ personaj ambicioj”.
Sed mallonge antaŭ la limdato, aperis kvara kandidato – la eks-prezidanto Matúšov. Li skribis:
”Ĉi-tempe la Estraro estas en malbona stato kiam plejparto de Estraranoj kontraŭas Komitatajn decidojn en Reglamentoj, disvastigas malveraĵojn, kaŝas veron, rifuzas klare diskuti pri problemoj por trovi solvojn kaj tiel endarĝerigas la reputacion kaj fidindecon de TEJO. Ni devas tion haltigi nun kaj revenigi TEJO-n al la pado de fidindeco kaj obeado de Komitato, kaj al ekuzo de vera strategia fokuso.”
Li skribis ke li kandidatiĝas por la posteno de estrarano ”kun eblo esti Prezidanto, aŭ Vicprezidanto”. Lia vivresumo ne menciis lian ĵusan rolon kiel prezidanto de TEJO, sed asertis ke li estas ”kapabla labori en teamo”. Li samtempe kulpigas aliajn estraranojn pri sia eksigo, sed kredas ke la problemo estas iel solvebla:
”Mi konscias, ke dum la lastaj monatoj aperis kelkaj problemoj, kaj pluraj homoj plendis pri mi. Plejparte tio estis kutimaj problemoj, kiuj okazas en organizoj kaj homgrupoj, kaj kiujn eblus relative facile solvi se oni prezentus la problemon konstrueme kaj pretus trakti ĝin. Bedaŭrinde tio plurfoje ne okazis, kaj al la Komitato fine venis draste mistordita versio, evidente ŝarĝita de fortaj emocioj, kiu iom rilatis al la vero, sed grandparte tute ne povus esti nomita vero.”
Sed li ne estis la sola polemikiga kandidato. Tyron Surmon, eks-prezidanto kaj nuna komitatano Ĉ, skribis al la komitato ke li “forte kontraŭas” la kandidatiĝon de Ingryd Oliveira.
”Miaj ĝisnunaj spertoj kun ŝi estis negativaj, kaj surbaze de tio (kaj ŝia motivletero mem) mi timas ke ŝia interhoma aliro kaŭzos problemojn ene de la Estraro. La sperto de la lastaj monatoj montris al ni kiom multe unu homo povas malbonetosigi la teamon, kaj konsidere kiom glate la nuna Estraro laboras, mi vere ne volas rompi tion.”
Li krome klarigis ke ŝi ne ricevis respondon al ŝia kandidatiĝo pasintjare ĉar ŝi sendis ĝin pli ol unu monaton post la limdato.
Oliveira defendis sin kaj sugestis ke ŝi ricevis kritikon pro seksismo:
“Estas tre malfacile esti virino. Eĉ se virino ne faris eraron en ŝia vivo, ĉar mi ankoraŭ kredas, ke mi ne faris eraron en ĉiuj situacioj, kiuj okazis, ĉiu situacio, kiu ŝajnas esti eraro, estas markita, ĝi estas notita. Do mi petos pardoniĝi eĉ por eraroj, kiujn mi neniam faris, ĉar la socio volas tion, ke ni estu markitaj de eraroj, kiujn ni neniam faris.”
Surmon diris ke la disputo okazis inter ŝi kaj la tiama estrarano de la komisiono (kaj nuna Ĝenerala Sekretario), Snehaĝa Venkatesh. Laŭ Surmon, Venkatesh “neniel – eĉ iomete – agis malbone” kaj diris ke Oliveira ne estus taŭga estrarano pro sia komunikstilo.
En sia respondo, Oliveira kritikis Surmon, kiu “atakas mian reputacion”, kaj diris ke la disputo inter ŝi kaj Venkatesh estis malgranda kaj jam solvita. Ŝi ankaŭ pli forte kulpigis seksismon:
”Virinoj devas paroli, ĉar la socio volas, ke ni restu silentaj. La socio metas barilojn por ke ni ne parolu, por ke ni ne estu elektitaj al postenoj de graveco… Do mi jam komprenis, kial mi ne estas bona kandidato por la estraro: mi estas tro homa (humana), tro aŭskultanta, tro kunlaboranta, ĉar se mi vidus iun superŝarĝitan de laboro, mi proponus mian helpon por helpi al la laboro esti finita, mi povas akordiĝi kun ĉiuj homoj kaj mia eniro en la estraron malpliigus skandalojn, ĉar mi ne estas toksika /tiele – red./ homo.”
En lundo oni anoncis la rezultojn de la du voĉdonoj. Unue, oni voĉdonis (12 jes, 6 ne, 6 sindetenoj) por pligrandigi la estraron al ok homoj. Due, oni elektis Ana Ribeiro kaj Aleksandre Basque kiel la novajn estraranojn.
Oni ne diris kiom da voĉoj ĉiu kandidato ricevis, nur ke Ribeiro estis la plej preferata, Basque la dua, Oliveira la tria kaj Matúšov la kvara.
Robert Nielsen