La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo

ierm

De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas ekde la jaro 2006 sub la aŭspicio de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo.

La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj la ok sintenoj (havendaj kredo, kuraĝo, scivolo, penado + forlasendaj nekredo, avido, maldiligento, malsaĝo). En la religio aktivas plurdekoj da esperantistoj kaj la eklezio favoras la Esperanto-movadon kaj eldonis ĉiujn sanktajn librojn en Esperanto.

La renkontiĝejo troviĝis en la ĉefsidejo de ŭonbulismo, kies tereno ĉi-jare festas la centjariĝon de sia ekzisto. La ejo estis bone ekipita per modernaj teknikaĵoj kaj havis senpiedajn apogseĝojn, kiuj helpis al rulseĝuloj, al kiuj malfacilas sidi kruckrure por mediti sur la planko. La renkontiĝon ĉeestis 25 esperantistoj el sep landoj, inkluzive de dek eksterlandanoj, kiuj poste partoprenis ankaŭ en la 3a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio.

En la inaŭguro gratulis ĉeeste la direktoro de la Internacia Fako kaj bondeziris al la ĉeestantoj trovi sian budhan menson, prezentante interesan dialogon inter la reĝo kaj lia instruisto-monaĥo: “La reĝo diras al sia instruisto, ke li similas porkon. La instruisto replikas, ke li similas budhon, eldirante, ke oni rigardas aliulon laŭ sia menso”. Enŝoviĝis ceremonio por la ŭonbulaniĝo (kredanto de ŭonbulismo) de la hungara esperantisto Gábor Márkus, kiu ĉeestis la renkontiĝon jam pli ol dek fojojn.

ierm

Ceremonio por la ŭonbulaniĝo de Gábor Márkus

Matene oni meditis kaj fizike ekzerciĝis, tage oni prelegis pri diversaj temoj kaj libere rakontis pri siaj travivaĵoj, vespere oni faris 108 riverencojn kun preĝo. En la renkontiĝo prelegis Hong Sungcho (Ĉiutaga praktikado kaj la vivo de Verdi), Choe Taesok (Centjara jubileo de la ĉefsidejo, Sotesano kaj Zamenhofo), Shin Youngmuk (Kvin agregaĵoj de La Kora Sutro), Joel Fontaine (Esperantaj agadoj en Alzaco), Kong Lei (Tajĝi-kulturo kaj kungfuo), Masamiĉi Tanaka (Religia interŝanĝo de Oomoto) kaj Gábor Márkus (Itô Eizô pravas). Menciindas, ke bone kunlaboras oomotanoj kaj ŭonbulanoj en la Esperanto-movado per reciprokaj vizitoj kaj subtenoj.

En Liberaj Rondoj partoprenantoj estis dividitaj en tri grupojn kaj havis liberajn interparolojn kun tri alilandanoj: Gábor Márkus el Hungario, Masamiĉi Tanaka el Japanio kaj Joel Fontaine el Francio. En Liberaj Rakontoj oni havis la okazon libere rakontis pri sia temo antaŭ la ĉeestantoj en Esperanto. Ambaŭ programeroj celis, ke ĉiuj vervigu sian partoprenon en la renkontiĝo. Oni entuziasme rakontis de sia rura vivo ĝis sia ĉiutaga vido al Nord-Koreio, pri perdo kaj pri gajno en sia esperantista vivo.

La manĝejo distancis je dek minutoj da piediro kaj estis bone lokita por promeni ĉiumanĝe en la tereno aŭ la najbara botanika ĝardeno kun aŭtunaj koloroj. Oni spertis tre unikan misteran noktan pilgrimon kun historiaj rakontoj rilataj al la ĉefsidejo de ŭonbulismo, vizitante ĝiajn kulturheredajn domojn.

La lastan tagon oni antaŭtagmeze ekskursis al la Naŭdraka Bambuejo, en kiu la esperantista grupo neatendite renkontiĝis kun la emerita ĉefmajstro (ekleziestro) de ŭonbulismo, kiu iam lernis Esperanton kaj daŭre asertas, ke la facile lernebla, logika kaj pacocela lingvo Esperanto estu kiel tutmonda komuna lingvo. La ekskurso pluis ĝis la budhana templo Miruksa, parto de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko (Bekĝea Historia Areo). La renkontiĝo finiĝis per bongusta bufedo de lokaj ekologiaj manĝaĵoj, per kiu regalis la partoprenantojn la ŭonbulana superpastro Kim Sangik (Vero).

En la fermo de la renkontiĝo Joel Fontaine diris siajn impresojn: “Ni devas konfesi, ke ni iomete hezitis, kiam ni trovis ĉi tiun eventon ĉe Eventa Servo. Ĉar ni ne estas religiemaj, kvankam bonaj homoj. Ni scias, kio estas meditado, sed ne multe praktikis ĝin. Ĉi tiu renkontiĝo tre tre ravis nin. Ĉi-tiea etoso estis tre agrabla kaj tre libera. Ni ne povis imagi tion. Ni estas tre kontentaj, ke ni fine decidis partopreni. Certe ni ankoraŭ meditos kaj eble ni revenos en la sekva jaro”. Gábor Márkus klarigis la kialon de sia ofta ĉeesto al la ŭonbulana ĵurnalisto, dirante: “La renkontiĝo daŭras nur kelkaj tagojn, sed ĝi donas al mi fortan energion por la tuta jaro. Min vere kortuŝas la frateco, amikeco kaj bonkoreco, kiun mi sentas ĉi tie. Mi plu venos al la renkontiĝo, ĝis mia sano permesos tion”.

La sekva renkontiĝo okazos la 23-26an de oktobro 2025. La dato povas ŝanĝiĝi depende de gravaj Esperanto-eventoj, kiuj okazos similtempe en Koreio aŭ najbara lando, por ke malproksimuloj trafu unu post la alia evento. Krome, ni ĝoje anoncas, ke Esperantista Asocio de Ŭonbulismo elektis Oh Soonmo kiel novan prezidanton.

La video pri la 18a Internacia Meditado estas spektebla ĉe https://youtu.be/tipdt4TKWPE0.

Choe Taesok

Fotoj de Choe Taesok

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/koreujo/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo appeared first on La Ondo de Esperanto.

La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo

Deixe um comentário

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *

Rolar para o topo