Antaŭ 100 jaroj, la 6-an de novembro 1924, naskiĝis unu el la plej elstaraj verkistoj en Esperanto. En Britio okazos memorceremonio en la Nacia Biblioteko de Skotlando en Edinburgo. En la glora periodo de la Centra Oficejo Auld estis unu el la plej popularaj gastoj de Malfermaj Tagoj, rakontas Osmo Buller.
William Auld eklernis Esperanton en 1937, do en la aĝo de 13 jaroj, kiam li trovis skoltajn regularojn en Esperanto. La lingvon li poste uzis kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj same iĝis famaj verkistoj en Esperanto.
En sia junaĝo Auld partoprenis la duan mondmiliton kiel milita aviadisto, kaj la militaj spertoj evidente grave formis lian mondorigardon. Jam en la armeo li komencis verki en Esperanto. Por la internacia publiko li iĝis pli konata en 1952, post la apero de la poemaro Kvaropo, kie li kunlaboris kun John Francis, Reto Rossetti kaj John Dinwoodie.
En 1955 aperis la unua eldono de La infana raso, la ĉefverko de Auld, kaj laŭ multaj ankaŭ la ĉefverko de la esperantlingva literaturo. Pri ĝia ekzisto ni povas danki anglalingvan eldonejon, Libera Folio skribis en 2004.
– Ĝis 1950 mi ankoraŭ ne findecidis, ĉu mi verkos en Esperanto aŭ en la angla. Mi verkis la unuan kanton de La infana raso en la angla lingvo, kaj mi sendis ĝin al eldonejo. Pasis ok aŭ naŭ monatoj ĝis la respondo… Sed pro la longa nerespondo, mi decidis verki ĝin en Esperanto, rakontis Auld en la libro William Auld – 75 jaroj.
Poste, en la jaro 2008, La infana raso ja aperis ankaŭ en la angla – en traduko de Girvan McKay, apud liaj skotigo kaj skotgaeligo. Plenaj tradukoj naskiĝis kaj plejparte ankaŭ eldoniĝis en diversaj lingvoj, minimume la franca, hungara, itala, nederlanda, pola kaj portugala. La anglan tradukon eldonis rete Esperantlingva Verkista Asocio, kies prezidanto dum dek jaroj estis Gerrit Berveling.
Al Libera Folio Berveling rakontas, ke li eklernis Esperanton per televida kurso en 1972, kaj jam en la sekva jaro eksciis pri William Auld.
– Unue mi aĉetis kaj legis Unufingraj melodioj, en aprilo 1973. Sekvis La infana raso en januaro 1974, Humoroj en aprilo de la sama jaro, kaj Paŝoj al plena posedo en majo.
Paŝoj al plena posedo estis ambaŭsence legenda progresiga lernolibro de Esperanto, unuafoje eldonita de Heroldo de Esperanto en 1968. Auld verkis ankaŭ plurajn esearojn en Esperanto, unuavice pri la lingvo kaj ĝia literaturo. Pri la romanoj en Esperanto temas lia verko Vereco, distro, stilo, aperinta en 1981 ĉe Artur E. Iltis.
– Ĝin mi ricevis donace de Auld en julio 1982. En decembro 1993 mia edzino kaj mi vizitis lin kaj lian edzinon en ilia domo kelkajn tagojn. Poste ni renkontis lin kaj la edzinon ĉe la UK en Prago en 1996, estis multe da ridado kvarope. William Auld miatakse apud Marjorie Boulton estas unu el la ĉefaj Esperanto-verkistoj de la 20-a jarcento, diras Gerrit Berveling.
Osmo Buller, multjara oficisto de UEA, rakontas ke li renkontis Auld unuafoje dum la Universala Kongreso en Aŭgsburgo en 1985.
– Baldaŭ post tio mi ricevis en la Centra Oficejo la taskon prespretigi lian La fenomeno Esperanto kaj korespondis kun li pri ĝi. Temis pri baza prezento de la lingvo kaj ĝiaj literaturo kaj historio. La libro estis komisiita de UEA kun la celo esti tradukita al naciaj lingvoj por aperi okaze de la 100-jariĝo de Esperanto en 1987. Krom la Esperanta eldono aperis nur kelkaj nacilingvaj eldonoj, ekz. hispana kaj persa.
Poste kiel ĝenerala direktoro li respondecis pri la eldonado de UEA kaj rilatis kun Auld ankaŭ pri eldonado de aliaj verkoj kiel Nova Esperanta Krestomatio kaj Pajleroj kaj stoploj.
– Tiu dua estas kolekto de liaj dise aperintaj rakontoj, eseoj kaj recenzoj. Mi grumblis pri la titolo kiel ne sufiĉe vendiga, sed Auld ne cedis. Ni ankaŭ private korespondetis. Ekzemple, mi esprimis raviĝon pri La urbo de terura nokto de la skota poeto James Thomson, tradukita de li. Tio ravis Auld, ĉar temis pri lia plej ŝatata poezia verko, kiel li diris. Bedaŭrinde en la Esperanto-eldono svarmis komposteraroj. Mi mane korektis ilin, kio faris la libron iom bunta.
En la glora periodo de la CO Auld estis unu el la plej popularaj gastoj de Malfermaj Tagoj, Buller rakontas.
– Foje la iom ekscentra nederlanda esperantisto Willem Verloren van Themaat ekstaris post la prelego de Auld kaj deklaris: ”Mi funde studis kaj komparis diverslingvajn poetojn kaj konkludis, ke vi ne estas granda poeto.” Auld stoike aŭdis la juĝon.
– Kafumante dum tiu Malferma Tago kun Verloren van Themaat mi demandis al li, ĉu li verkis ion alian post la romaneto La akvariinfanoj. Li respondis: ”Ne, ĉar verkinte ĝin mi konstatis, ke mankas al mi talento.” Matematikisto, ankaŭ pri beletro li juĝis same senemocie kiel pri matematikaj problemoj.
Evidente La infana raso tamen estis sufiĉe bona laŭ li, ĉar li mem tradukis ĝin en la nederlandan, Buller aldonas.
Auld ĉeestis ankaŭ dum la Malferma Tago en novembro 1995, kiu omaĝis la 40-jaran situon de la Centra Oficejo en Roterdamo, Buller rakontas.
– Li humurplene rakontis, kiel li pakis la enhavon de la CO en la angla Heronsgate por ekspedi ĉion al Roterdamo. Tie la skatolojn malpakis Joaquin Calado, kiu same ĉeestis kaj rakontis, kiel ĉio pasis ĉe la finstacio. Neforgesebla estas la vesperumo ĉe Simo Milojević post la Malferma Tago, dum kiu ne mankis spritaĵoj de tiuj korifeoj pri movadaj figuroj nek mankis viskio, eĉ se gustumita modere.
William Auld forpasis en la jaro 2006 en la aĝo de 81 jaroj.
Esperanto-Asocio de Britio ĉi-jare celebras du eminentajn britajn verkistojn: William Auld kaj Marjorie Boulton, kiuj ambaŭ naskiĝis en 1924. La centjaran datrevenon de Boulton oni povis festi jam la 7-an de majo.
En merkredo, la 6-a de novembro, okazos ceremonio memore al William Auld en la Nacia Biblioteko de Skotlando. Dum la ceremonio estos deklamataj diversaj verkoj de Auld, rakontas Tim Owen, direktoro de EAB.
– Fari ion por omaĝi Vilĉjon Auld en la jubilea jaro estas nepre, kiel ni jam faris pli frue en la jaro por Marjorie Boulton samkiale. Ŝiakaze la loko estis evidenta; Kolegio Somerville en Oksfordo por ŝi estis nedisegebla parto de la vivo.
– Por Auld ne estis io tiel evidenta el la fora pasinteco, sed kun unu eminenta loko li havis ligilon plupersistan: en 2001 li donacis sian kolekton de Esperantaj libroj al la Nacia Biblioteko de Skotlando. Temis pri ĉirkaŭ 4 000 libroj, kolektitaj dum duonjarcento da esperantumado, kaj senhalta kontribuado al la kulturo kaj movado de Esperanto.
Arkivo de Libera Folio 2004: William Auld: 80 jaroj en barko senpilota