Kial la angla nur duone sukcesis?

La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1387, februaro 2024, p. 46-47. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.

Ofte oni aŭdas, ke Esperanto ne plu necesas, ĉar jam ekzistas la angla. Tiu lingvo ja estas nuntempe la plej multe uzata kiel internacia lingvo. Sed ĉu vere la angla sukcesis atingi tion, kion Zamenhof deziris por Esperanto?

La angla apartenas al lingvogrupo de nordokcidenta Eŭropo (“la ĝermanaj lingvoj”). Sekve en 2023 inter 87% kaj 93% de svedoj, danoj kaj nederlandanoj informis, ke ili parolas la anglan. En Germanio tion diris 65%. Kontraste en Hispanio laŭ la sama fonto* nur 38% diris, ke ili parolas la anglan, en Hungario 30% kaj en Rumanio 25%.

Ekster Eŭropo, ekzemple en Japanio, nur 15% de homoj laŭ la propra opinio parolas la anglan. En Barato laŭ la popolnombrado de 2011, 10% de la loĝantoj estas anglaparolantoj. En Ĉinio nur 1% scipovas interparoli en la angla; tion oni povas legi en raporto (2023) de British Council, organizaĵo por la disvastigo de la angla. Plurloke oni informas, ke en Ĉinio la anglan lernas inter 300 kaj 400 milionoj da homoj. La sukceso de tiu multa lernado do ne estas tre konvinka.

Oni supozas, ke en la tuta mondo 1500 milionoj da homoj parolas la anglan, ĉirkaŭ 20% de la monda loĝantaro (8000 milionoj). En 1950 jam 10% de la monda loĝantaro parolis la anglan (250 milionoj el tiamaj 2500 milionoj). De 10% al 20% en 70 jaroj ne estas sufiĉa; plu restas 80% de la mondo sen komuna tutmonda lingvo. La datumoj pri la pasintaj jardekoj krome montras, ke la angla parolantaro ne plu kreskas rilate al la monda loĝantaro. La ŝatantoj de la angla iam deziris, ke multe pli da homoj parolu tiun lingvon. Ili esperis pri 40 aŭ eĉ 60%. Kelkaj hodiaŭ asertas, ke 30% de la monda loĝantaro parolas la anglan; tio tamen ne estas serioza takso.

La kaŭzo de la limigita sukceso de la angla supozeble estas la multega lernotempo. Japanoj bezonas ĉirkaŭ 4000 horojn por bone regi la anglan; parolantoj de okcidenteŭropaj lingvoj bezonas nur trionon de tiu tempo por atingi similan nivelon. Tiun nivelon en Esperanto japanoj atingas post proksimume 1000 horoj da studado; eĉ malpli, se ili jam lernis la anglan.**

Deko da lernejaj studoj montris ĝuste tion, ke necesas nur kvarono de la tempo por atingi la saman lingvonivelon en Esperanto. Tial Esperanto estas aparte taŭga por multaj homoj, kiuj pri la angla ne bone aŭ tute ne sukcesis, ekzemple:

Orient-azianoj kaj aliaj homoj kun lingvoj malproksimaj de la angla;

Homoj kun malmulta eduko;

Homoj kun malmulta mono por resti eksterlande;

Homoj kun malmulta kapablo pri lingvoj.

Krome Esperanto povus interesi tiajn homojn:

Tiuj, kiuj deziras atingi altan nivelon en fremda lingvo;

Tiuj, kiuj deziras aparteni al la multkultura Esperanto-mondo.

Esperanto ne povas rapide anstataŭi la anglan. Sed nia lingvo ja estas por multaj homoj bela dua lingvo apud la angla. Ekzistas aliaj homoj, por kiuj internacia komunikado praktike eblas nur per Esperanto.

——————
* Eurobarometer Spezial 540, p. 20.
** https://foreignpolicy.com/2020/05/26/japan-doesnt-want-to-become-another-casualty-of-english/; https://www.state.gov/foreign-language-training/; https://www.tandfonline.com/doi/abs/10.1080/14790710508668395; https://archiv.ub.uni-heidelberg.de/volltextserver/26026/.

Lu Wunsch-Rolshoven

Kial la angla nur duone sukcesis?
Rolar para o topo