Unu el la plej oftaj vortoj en Esperanto estas la eta vorto la. La gramatika nomo de tiu vorto estas la artikolo: pli precize la difina artikolo, ĉar ĝi difinas la aferon, al kiu ĝi rilatas. Ekzemple, kiam vi aŭdas la esprimon “la libro”, vi scias, ke ne temas pri iu ajn libro, sed pri difinita libro.
En multaj eŭropaj lingvoj ekzistas ankaŭ la nedifina artikolo: a aŭ an en la angla, ein aŭ eine en la germana, un aŭ una en la hispana, ktp. La nedifina artikolo ne ekzistas en Esperanto, kvankam en la praktiko ni ofte uzas iu, ekzemple iu libro, iu persono, kaj simile.
La uzo de la artikolo ofte kaŭzas problemojn por esperantistoj, kiuj ne havas ĝin en la propra lingvo. Kaj, cetere, eĉ inter la eŭropaj lingvoj ekzistas iom malsamaj reguloj kaj kutimoj pri la uzo de la artikolo, tiel ke eŭroplingvanoj ne ĉiam konsentas pri la ĝusta uzo de la artikolo, kiam ili parolas Esperanton.
La du lingvoj, kiujn Zamenhof plej bone konis, la rusa kaj la pola, normale ne uzas la difinan kaj nedifinan artikolojn. Kiam li kreis Esperanton, do, kial li decidis, ke ĝi tamen enhavu la vorton la? La germana esperantistino Marie Hankel (1844-1929) persone konis Zamenhof. La suban anekdoton ŝi rakontis en artikolo aperinta en la revuo Universo en 1910:
La hejmveturado
D-ro Zamenhof rakontis, en kia maniero li decidiĝis, ke la internacia lingvo havu artikolon. Li tiam ankoraŭ vizitis la gimnazion. Ĉar multaj lingvoj ne posedas artikolon, li dubis pri la bezono de tiu ĉi vorteto. Eble ĝi estis nenecesa. Pri tio unu sonĝo donis al li decidon.
En sonĝo li iafoje staris sur kampo kun kelkaj homoj. La homoj parolis pri ia grava afero, ia malfeliĉo, kiu okazos, se el arbaro, kiun oni vidis en la malproksimeco, elvenos tri ruĝaj knabinoj. La homoj timeme rigardis kaj observadis la arbaron. Subite unu el la homoj vokis: “Jen la tri ruĝaj knabinoj!”
La dormanto vekiĝis kaj nun sciis, ke la artikolo estas necesa kaj utila. La elvoko: “jen la tri ruĝaj knabinoj” estas alia afero ol: “jen tri ruĝaj knabinoj”.
Kaj kia terura katastrofo okazis post la apero de la tri ruĝaj knabinoj? Pri tio la anekdoto de Marie Hankel bedaŭrinde ne informas nin.
Anna Lowenstein
Foto: Zamenhof kaj lia edzino Klara sidas en la unua vico. Marie Hankel staris malantaŭ ili, kun aliaj membroj de la loka organiza komitato por la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno (1908).