La 26-a de julio estis la tago, kiam aperis la unua libro de Esperanto en 1887. Tial tiu dato estas la Tago de Esperanto. Por la venonta Tago de Esperanto, Universala Esperanto-Asocio pretigas tekston kun la titolo “Por mondo por ĉiuj lingvoj kaj sen lingva diskriminacio”. UEA petas esperantistojn traduki ĝin en la propran lingvon por diskonigo. Por tiu okazo, ankaŭ uea.facila tradukas tiun tekston – sed ni tradukas ĝin en facilan Esperanton. Jen la simpligita teksto:
Laŭ la Universala Deklaracio pri homaj rajtoj, “ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭt-koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.”
Ĉio ĉi klare montras, ke la homaj rajtoj validas same por ĉiuj, ankaŭ por komunumoj malgrandaj, malfortaj, kaj politike ne influaj. Ĝi ankaŭ montras, ke necesas batali kontraŭ lingva diskriminacio.
Kio estas lingva diskriminacio? Ĝi okazas ĉiufoje kiam homoj pli fortaj, pli potencaj, pli instruitaj, pli riĉaj, parolas en siaj gepatraj lingvoj al ali-lingvaj homoj, kiuj provu kompreni kaj provu respondi, se ili kapablas. Tia maljusta traktado de aliaj homoj okazas dum la tuta homa historio, same kiel aliaj maljustaj praktikoj kiel sklaveco, malegala traktado de virinoj, mortigo de malfortuloj, ekonomia ekspluatado de malfortaj landoj, rasismo, kaj tiel plu.
Sed estas unu diferenco kompare kun aliaj diskriminacioj: lingva diskriminacio estas ofte ne rekonata de tiuj, kiuj diskriminacias, kaj eĉ de tiuj, kiuj estas diskriminaciataj.
Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas la sola punkto, kie ĉiuj ŝtatoj de la mondo povas interparoli. Kaj tamen eĉ UN mem ne respektas la rajton de ĉiuj homoj kompreni kaj esti komprenataj kiel egaluloj. Ĝi havas kelkajn grandajn lingvojn kiel oficialajn lingvojn, sed fakte ĝi utiligas nur kelkajn el la plej grandaj por paroli al la mondo. Sekve, ĝi emas aŭskulti nur tiun etan parton de la mondo, kiu kapablas respondi en tiuj plej grandaj lingvoj. Ĉu tio estas la plej efika maniero por aktivigi la mondajn civitanojn, por ke ili kune solvu la gravajn problemojn de la mondo, kiel ekzemple la plivarmiĝantan klimaton?
Kelkaj gvidaj afrikaj politikistoj tute klare parolis pri la rilato inter la uzo de gepatraj lingvoj kaj evoluo. Nelson Mandela iam diris: “Se vi parolas al homo en lingvo, kiun li komprenas, vi parolas al lia kapo, sed se vi parolas al li en lia propra lingvo, vi parolas al lia koro.”
Ni bezonas aktivigi la korojn ĉirkaŭ la celojn de Unuiĝintaj Nacioj.
La solvo, kiun proponas la parolantoj de la monda lingvo Esperanto, povus ŝajni kiel afero de la estonteco. Kaj tamen indas interesiĝi pri tiu lingvo, ĉar ĝi estis kreita kun la celo, ke ĉiu en la mondo rajtu paroli sian propran lingvon. Esperanto estis kreita por ke ĉiuj lingvoj vivu, kaj por ke la dialogo inter malsamlingvaj grupoj okazu en egaleca maniero, sen diskriminacio.
Okaze de la ĉi-jara Tago de Esperanto, la 26-an de julio, nia celo estas klarigi, kio estas lingva diskriminacio, kiu praktikas ĝin, kaj kiel oni povas superi ĝin per egaleca komunikado.