La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.
“Strategia laborplano – ĉu resumebla?” Tiu estas la titolo de unupaĝa artikolo en la freŝa, junia numero de la revuo Esperanto. En ĝi la prezidanto de UEA, Duncan Charters, sukcese resumas la novan strategian planon de la asocio. Temas pri resumo de teksto, kiu ankoraŭ ne ekzistas.
Laŭ Charters la plena plano devos esti ”simile mallonga (1-3 paĝoj)”, sed ĝi krome havu suplementojn por ”konkretigi la necesajn agad-detalojn”. La nova plano laŭ la artikolo estu prezentita jam antaŭ la Universala Kongreso, kiu okazos en Aruŝo ekde la 3-a de aŭgusto.
La resuma laborplano prezentas vizion, mision kaj valorojn de UEA, kiuj ĉiuj estas tre abstraktaj kaj alteflugaj. Temas pri interkompreniĝo celanta pacan progreson de la homaro, problemsolvado per justa kaj efika komunikado, kaj majusklaj Valoroj kiel Amo, Vero, Justeco kaj Libereco. UEA kunlaboru kun ĉiuj progresemaj, bonintencaj asocioj.
La iom pli konkretaj eroj troviĝas sub la akronimo KIRI: kunlaborado, informado, rilatoj kaj instruado. Sub “kunlaborado” oni povas legi interalie pri modernigita retejo, kiu aŭtomatigu administrajn kaj financajn procedurojn kaj faciligu servojn al la membroj. Supozeble temas pri la sistemo Akso, kiun UEA post granda elspezo kaj pli ol dekjara fosado de la sulko antaŭ kelkaj monatoj fine transprenis de TEJO, sed ne rapidas ekuzi.
Samloke eblas legi ankaŭ pri trijara almanako reta kaj presita, kiu “kunigu ĉiujn necesajn informojn pri la Asocio, ĝiaj Landaj Asocioj kaj reprezentantoj, kunlaborantaj partneroj, agadraportoj, estontaj planoj”. Temas pri la sama almanako, pri kiu oni ekparolis jam en 2018, kiam la Jarlibro de UEA estis nuligita. Restas vidi, kiam la estraro realigos la trijaran anstataŭaĵon promesitan antaŭ ses jaroj.
Krome sub “kunlaborado” temas pri laŭbezona trejnado por pli efika laboro, pli da subteno al Landaj asocioj kaj kreo de komisionoj portempaj kaj longdaŭraj “por atingi difinitajn celojn”. Aldone la plano kuraĝigas “atentigadi pri la neceso kunlaborigi malsamcelajn individuojn por realigi komunajn projektojn”.
Krom komisionoj portempaj kaj longdaŭraj, la resuma laborplano sub la ero “informado kaj komunikado” proponas organizi laborgrupojn “kun grupestroj kaj membroj dediĉitaj al la antaŭenigo de diversaj flankoj de informado”. Inter tiuj oni aparte mencias la retejon esperanto.net, pri kiu jam de pli ol 20 jaroj respondecas UEA.
Por la renovigo de tiu retejo UEA siatempe anoncis konkurson kaj pagis premion de 3 000 eŭroj por la nova aspekto kaj strukturo, kiuj aperis en novembro 2016, kiel UEA tiam anoncis en gazetara komuniko. Samtempe estis modernigitaj ankaŭ la subpaĝoj kun informoj en kelkaj grandaj lingvoj. Tamen la plej multaj subpaĝoj konservas sian aspekton de antaŭaj jaroj, kaj neniuj informoj ŝajnas esti aktualigitaj depost 2016.
En 2017 la tiama estrarano Emílio Cid klarigis al Libera Folio:
– La estraro decidis, post funda analizo de la teksto, reverki kelkajn partojn. Nun la teksto estas preta kaj pro manko de volontulo mi mem devos meti ĝin en la retejon kaj kontakti la tradukintojn por fari la ĝisdatigon. Post la korektado de tiuj 13 lingvoj, ni atendos reagojn de la esperantistoj kaj komencos serĉi pliajn tradukantojn por la ceteraj 43 lingvoj. Mi ne povas diri nun, kiam la retejo estos preta, ĉar la prioritato estas la retejo por la Zamenhof-jaro.
Evidente post la Zamenhof-jaro la estraro de UEA jam tute forgesis pri la multlingva informa retejo. Do evidente indus, ke UEA entreprenu paŝojn por finfari la modernigon, kiu devis okazi antaŭ ok jaroj. Tamen eblas dubi, ĉu tio rapide okazos, se por realigi la taskon estos fondita nova laborgrupo de volontuloj.
En la sekcio Rilatoj kun la ekstera mondo la resuma laborplano interalie volas kuraĝigi esperantistojn al aktiva engaĝiĝo “kun lokaj asocioj havantaj mondan perspektivon”. Krome UEA “organiziĝu kaj prepariĝu” por peti agnoskon de Esperanto ĉe UN, Unesko kaj parlamentoj.
Ne tuj evidentas, kion oni komprenu sub la punkto “diskonigi kaj kuraĝigi al partopreno esperantistajn kaj interesantajn esploristojn en konferencoj, eldonprojektoj”. Eldonprojektojn UEA cetere jam de jaroj ne havas, sed eble ne temas pri agado de UEA.
Krome UEA laŭ la resuma laborplano proponu al aliaj asocioj “servojn, kiujn ni kapablas liveri per niaj transnaciaj kontaktoj”. Ne klaras tamen, pri kiaj servoj povus temi, sed eble tio estos klarigita en suplemento.
Daŭre mankas la informoj pri tio, “kiel aliĝi individue al la novaj projektoj de nia strategia laborplano”, promesitaj en la novajara mesaĝo de Charters en januaro 2024.
Male ol kutime, pri ĉi tiu artikolo pri la planado de la strategia laborplano fakte aperis almenaŭ unu repliko en la reta forumo de la komitato de UEA. La iama prezidanto de UEA, Renato Corsetti invitas ĉiujn legi la tuton antaŭ ol komenti.
“Kompreneble oni rajtas kritiki la unuopajn punktojn, proponi aliajn vortumojn, ktp. kaj tion mi mem faris per letero al la revuo, sed ĝenerale, laŭ mi kun kelkaj adaptoj, ĝi estas utiligebla”, li skribas.
Unuavice li tamen alvokas la komitatanojn proponi sin por la sekva estraro, kiu strebu realigi la planon:
“Nun, konsiderante ke ni aliras la lastan jaron de la nuna estraro, la emfazo laŭ mi estu pri trovado de estraranoj, kiuj kredas je la “misio” eldirita komence de la laborplanaj punktoj kaj havas la energion por realigi la punktojn.”