La emerita japana entreprenisto Etsuo Miyoshi daŭrigas sian reklamkampanjon por Esperanto en EU. Li nun sendis leteron kaj anglalingvan libron pri la lingva problemo al germanaj kaj francaj parlamentanoj sur nacia kaj eŭropa niveloj. Jam en 2012 Miyoshi rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.
Etsuo Miyoshi eklernis kaj ekŝatis Esperanton en 1995. Ekde tiu jaro li ankaŭ financis la gravan subvencion Cigno, kiu dum 17 jaroj estis aljuĝata al diversaj esperantistaj agadoj, ĝis li nuligis ĝin en 2012.
Lerninte Esperanton li baldaŭ decidis kontribui al la diskonigo de la lingvo per anonckampanjoj en eŭropaj gazetoj. La unuaj anoncoj aperis jam komence de la 2000-aj jaroj. En 2012 li rakontis al Libera Folio, ke li kredas je fina venko de Esperanto en Eŭropa Unio.
Post kelkjara paŭzo li en 2023 reaktivigis sian reklamkampanjon en eŭropaj gazetoj. La kostegaj anoncoj tamen estis neprofesie fasonitaj kaj laŭ iuj prijuĝoj povis eĉ malutili al la publika bildo de Esperanto.
Ĵus Etsuo Miyoshi diskonigis, ke li sendis leteron pri Esperanto al 170 anoj de la Eŭropa Parlamento el Germanio kaj Francio, kaj al 1 772 naciaj parlamentanoj en la samaj landoj. Krome la letero estis sendita al la prezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj al la prezidento de Francio.
Laŭ lia informo, la leteron li sendis kunlabore kun UEA, Eŭropa Esperanto-Unio kaj Germana Esperanto-Asocio. Krom li subskribis ĝin Seán Ó Riain por Eŭropa Esperanto-Unio, Martin Haase por Germana Esperanto-Asocio, kaj Renato Corsetti kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono de UEA.
La teksto de la letero tuj vekis iom da miro inter esperantistoj, interalie ĉar ĝi ĉefe estas en mi-formo kaj grandparte temas pri la agado de Etsuo Miyoshi mem.
La argumentoj, kiujn la letero prezentas por Esperanto, ne estas aparte konvinkaj.
”Rekta dialogo per neŭtrala Esperanto faciligas interkomprenon kaj la eviton de konfliktoj, kaj ebligas al ni eskapi el homa historio de tragedio kaj malŝparo, milito kaj rekonstruo”, la letero asertas. Krome Esperanto ”atutos kontraŭ mondovarmiĝo”.
En komento en la reta forumo UEA-membroj la iama ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, akre kritikas la leteron kaj esprimas miron, ke oni povas kredi je ĝia utilo:
– Eĉ se la aktuala letero estus adresita al ordinaraj homoj, ĝia teksto estus tre malsukcesa. Tiom pli malsukcesa kaj maltaŭga ĝi estas, ĉar adresita al pintaj politikistoj.
Laŭ Buller la stilo de la letero estas terura kaj la teksto parte apenaŭ komprenebla.
– Restas unu ebla solvo: ne dissendi la leteron. Se iu legus ĝin, tiu trovus plian konfirmon de siaj antaŭjuĝoj pri esperantistoj.
Iama prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, en la sama forumo skribas, ke li ”iom samopinias” kun Buller precipe pri la neklareco de la letero en ĝia nuna formo.
– Nepras ligi la argumentojn por Esperanto al la nuna lingva diskriminacio favore al la angla, efektive al lingva diskriminacio entute. Kio estas la problemo kiun Esperanto celas solvi, kaj kiel tiu solvo povus rezultigi pozitivan progreson?
Renato Corsetti, same eksa prezidanto de UEA, kaj mem subskribinto de la letero, argumentas ke la letero ne estas senutila, ĉar ĝin akompanas la anglalingva verko ”Language Policy and the Future of Europe”, kiu laŭ li bone klarigas la signifon de Esperanto.
– Oni povas esperi, ke ne la parlamentano, sed helpanto de unu el liaj vicsekretarioj rigardos almenaŭ la kovrilon.
Ĉe la eldonejo la rabatita prezo de tiu libro nun estas 40 britaj pundoj, do 47 eŭroj. Se la libro estis sendita al 170 anoj de la Eŭropa Parlamento, jam tio kostis preskaŭ 8 000 eŭrojn. Se ĝi estis sendita ankaŭ al la 1 772 anoj de naciaj parlamentoj, la kosto estus pli ol 91 000 eŭroj, se oni ne ricevis aldonan rabaton por tia granda aĉeto. Ajnakaze temas pri sumo, kiu sendube povus esti investita kun pli granda utilo por la Esperanto-movado.
Cetere estas simbole, ke oni trovas tute en ordo sendi al germanaj kaj frandaj parlamentanoj libron en la angla.
Pri la dissendo grandparte okupiĝis Lu Wunsch-Rolshoven, kiu estas salajrata komunikisto de UEA por ekstera informado, sed ankaŭ sekretario de Etsuo Miyoshi.
– Mi en la agado partoprenas kiel sekretario de Etsuo Miyoshi, li rakontas al Libera Folio.
La celo de la kampanjo laŭ li estas atingi, ke EU igu Esperanton unu el siaj oficialaj lingvoj.
– Eĉ se tio ne okazos baldaŭ, atentigi pri Esperanto.
Libera Folio: Supozeble vi vidis la kritikojn pri la enhavo de la letero – kiel vi respondas al ili?
– Pri la kritikoj mi ne respondas. Homoj rajtas je siaj opinioj.
Ĉu ne estus bona ideo ne sendi la kostan libron al ĉiuj, sed proponi ĝin senpage al interesiĝantoj? Tiel oni ankaŭ ekscius, kiuj fakte interesiĝas?
– Certe oni povas imagi aliajn agmanierojn. Renato komentis pli-malpli, ke je kritiko rajtas ĉefe tiuj, kiuj mem konkrete agas por la disvastigo de Esperanto kaj kiuj ne nur diskutas.
Sed tamen, ĉu ne estus bone, se interesita ricevanto de la letero povus fari ion konkretan? Ekzemple peti la libron?
– Ĉiu interesita ricevanto povas konkrete mem plu informiĝi pri Esperanto. Se estas demandoj, ĉiu ricevanto certe povas kontakti la sendinton kaj la subskribintojn.