“Saluton! Ĉu eble vi estas survoje al Torino?” Jam en la flughaveno mi rimarkis kelkajn vojaĝantojn, kiuj havis verdan stelon fiksitan al la ĉemizo. Do mi kuraĝis alparoli ilin. “Saluton, jes,” ili respondis. “Ĉu ankaŭ vi vojaĝas al la UK?”
La UK: tio estas la Universala Kongreso pri kaj en Esperanto, kiu okazas ĉiujare en malsama lando, ekde la jaro 1905. La ĉi-jara UK estis la 108-a, sed por mi mem, nur la unua.
Antaŭ du jaroj kaj duono mi hazarde legis pri Esperanto kaj sci-vole komencis lerni ĝin. Nun mi sentis min preta renkontiĝi kun aliaj esperantistoj kaj komuniki kun ili per tiu “nova” lingvo!
Do mi jesis, kaj afabla interparolo kaj eĉ ia amikeco komenciĝis inter ni. Atinginte la flughavenon de Torino, ni kune veturis al la urbocentro per komuna taksio.
La kongreso okazis ĉefe en la Politeknika Universitato de Torino. Post mia alveno, mi atendis en vico por ricevi la kongresan sakon, kiu enhavis multajn utilajn informilojn kaj aliajn aferojn. Ankaŭ tie, atendante en la vico, mi babilis kun kongresanoj el multaj diversaj landoj. Kaj jam antaŭ ol la UK komenciĝis, mi sentis tiun viglan kaj amikan etoson.
En la korto de la universitato okazis la Movada Foiro. Dum tiu foiro multaj Esperanto-asocioj prezentis sin kaj donis informojn pri siaj agadoj. Ĉirkaŭpromenante, mi renkontis amikojn, kiujn mi ĝis tiam nur rete konis. Ni brakumis unu la alian kvazaŭ ni estus multjaraj amikoj!
La Movada Foiro en la korto de la Politekniko. Fotis: John Huang
La postan matenon okazis la oficiala malfermo de la UK, la Solena Inaŭguro. Tio okazis en grandega malnova konstruaĵo el la 19-a jarcento, kie en la pasinteco oni riparis fervojajn vagonojn, ĉar nur tie estis loko sufiĉe granda por enteni ĉiujn 1300 kongresanojn.
La publiko ĉe la Solena Inaŭguro. Fotis: John Huang
Dum la posta semajno, la plejparto de la programeroj okazis en la universitato mem. La ĉefa temo de la kongreso estis “Enmigrado – konfluo de homaj valoroj”. Estis multaj interesaj prelegoj ne nur pri tio, sed pri la plej diversaj temoj. Krome okazis koncertoj kaj teatraĵoj, kaj ĉe la libroservo eblis aĉeti Esperant-lingvajn librojn. Estis ankaŭ lingvokursoj.
Dum la semajno oni povis partopreni en diversaj ekskursoj, ĉu piede, bicikle aŭ buse, por malkovri la vidindaĵojn de la urbo Torino kaj por viziti la belegan ĉirkaŭan regionon Piemonto.
Ankaŭ la vesperaj renkontiĝoj kaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj riĉigis la eventon; por mi ili estis granda plezuro kaj kondukis al novaj amikecoj.
Laŭ mi, la kongresa semajno tute ne sufiĉis por partopreni en ĉiuj interesaj programeroj. Kiam mi veturis hejmen, mi kunportis ne nur multajn belajn memorojn, sed ankaŭ grandan feliĉon kaj la sperton, ke per Esperanto facile eblas komuniki kaj amikiĝi kun homoj el la tuta mondo!
Gabriele Kiral