Post la buĉo de la Centra Oficejo UEA ne plu havas superrigardon pri la monda Esperanto-movado. Tio evidentiĝis dum la programero “UEA respondas” dum la Universala Kongreso en Torino en mardo. La redaktoroj de la revuo Esperanto en Rusio ricevos helpon de nova estrarano el Ĉinio.
Dum la pasintjara Universala Kongreso en Montrealo la estraro klarigis, ke ne plu okazos la tradicia programero “Centra Oficejo respondas”. Anstataŭ ĝi, kaj la aparta programero “La estraro respondas”, oni enkondukis la programeron “UEA respondas”.
En Torino la programero tamen parte fariĝis la kutima “La estraro respondas”, ĉar dum la unua duono de la kunsido pro familiaj devoj forestis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer – la sola kiu respondus pri Centra Oficejo. Ankaŭ post sia reveno li ne donis aparte multajn respondojn.
La kunsidon partoprenis ĉiuj estraranoj de UEA inkluzive de la nova estrarano Gong Xiaofeng. Respondis al demandoj tamen nur la viraj estraranoj, dum neniu el la du virinoj diris ion ajn.
La prezidanto de UEA Duncan Charters referencis al pli frua programero gvidata de iama UEA-prezidanto Humphrey Tonkin “Kio farendas?” kaj diris, ke multajn aferojn, kiuj tie estis menciitaj kiel farendaĵoj, UEA jam faras.
Inter tiuj laŭ li estas ekzemple virtualaj kunsidoj de la komitato kaj la “modernigo de la agado”. Jam la plej multaj kunsidoj de la komitato estas virtualaj. Al tio certe intertempe influis la kovidaj limigoj pri vojaĝado. Tamen unu el la kernaj punktoj de tiu modernigo, la nova retejo, ankoraŭ ne estas preta, kvankam laŭ Charters jam okazis progresoj tiurilate.
En sia komenca resumo Charters atentigis pri la neceso organizi komisionojn, kiuj okupiĝu pri diversaj agadkampoj. Tamen pasintece kiam la estraro organizis komisionojn, tio laŭ li fakte kaŭzis nur pli da laboro por la estraro pro kunordigado. Se komisionoj estas organizitaj denove, necesas do eviti tion. Charters emfazis, ke ĉiu membro de la komitato devus alpreni iun respondecan taskon.
Charters menciis ankaŭ enketon, kiu UEA sendis al siaj membroj kaj nemembroj kaj rakonris, ke jam venis “bonaj respondoj”. Kelkaj ĉeestantoj en la salono tamen ankoraŭ ne ricevis la enketilon.
Laŭ komento dum la programero, la malbona evoluo de la membronombro de UEA speguliĝas en tio, ke lastatempe iu komisiito de UEA vizitis iun urbon kaj renkontis tie 30 esperantistojn. Tamen nur du el ili estis membroj de UEA kaj kiam la komisiito proponis al la resto senpagan membrecon kaj demandis, kiom da homoj volas aliĝi al UEA senpage, neniu el restantaj 28 volis.
Kelkaj demandintoj plendis, ke iliaj pagoj ne estis traktitaj. Tamen laŭ aserto de estraranoj, la financa fako de UEA nuntempe funkcias pli rapide ol antaŭe. Ankaŭ la prezidanto Charters diris, ke li proprasperte rimarkis tion, kaj li certis ke tio ne temis simple pro tio, ke li estas nun prezidanto.
Aldone al la ĝenerala direktoro kaj la kasisto, kiuj nuntempe administras la financojn, la estraro informis, ke UEA nun trejnas du pliajn personojn por tiu administra tasko. Ne klaris, pri kiuj personoj temas.
Al demandoj pri la financa stato de UEA kaj grandaj diferencoj inter buĝetitaj kaj realaj sumoj, Fernando Maia respondis, ke iuj pagoj estis movitaj de unu buĝetero al alia, kio kaŭzis grandajn diferencojn kompare al la buĝeto.
La kvanto da laborfortoj en la Centra Oficejo forte malkreskis dum la pasintaj jaroj, sed nun antaŭvideblas dungo de novaj oficistoj pro la administra subvencio kiun UEA ricevis, la estraro klarigis.
La vendo de la oficeja domo ankoraŭ ne okazis, ĉar komence la prezo estis iom alta, laŭ la sugesto de makleristoj, kaj estis espero ke iu povos oferti preskaŭ la petitan sumon. Nun la prezo estas malaltigita, kio eventuale faciligas la vendadon.
Se eblus ŝanĝi la uzeblon de la domo tiel, ke eblus havi en ĝi loĝejojn anstataŭ oficejoj, la prezo povus esti pli alta, sed por tio estas bezonata permeso de nederlandaj aŭtoritatuloj, kaj laŭ la estraro ne klaras, ĉu eblus ricevi tian permeson.
Alvenis proksimume 50 kandidatiĝoj por volontule kaj neoficiale labori por UEA. Nun la ĝenerala direktoro analizas la sinproponojn kaj okaze de bezono kaj taŭga persono, iuj taskoj estos donitaj al ili.
Istvan Ertl, iama redaktoro de la revuo Esperanto, plendis pri la manko de aktiva redaktado de la revuo. La nuntempaj redaktoroj laŭ li nur kompilas la gazeton el materialo, kio alvenas, sed apenaŭ aktive redaktas la enhavon.
Estrarano Amri Wandel klarigis, ke almenaŭ pri la enhavo de la junia numero parte kulpas la estraro, kiu ne sukcesis ĝustatempe liveri la ĉi-jaran estraran raporton. La breĉo estis rapide ŝtopita per sespaĝa artikolego pri Israelo.
Laŭ la komentoj de la estraranoj evidentas, ke estas strikta ligo inter la estraro kaj la du redaktoroj en Rusio. Amri Wandel aparte menciis kiel pozitivaĵon, ke la revuo donas spacon al la estraranoj, dum prezidanto Duncan Charters laŭdis la redaktorojn pro tio, ke ili povas enmeti liajn tekstojn eĉ nur 24 horojn antaŭ la redaktofino.
La redaktoroj en Rusio laŭ la estraro nun povos ricevi helpon el Ĉinio, ĉar apud instruado, unu el la taskoj kiujn la estraro donas al la nova ĉina estrarano Gong Xiaofeng estas kontaktoj kun la revuo Esperanto. Ŝi mem tamen nenion komentis pri la afero. La redaktoroj de la revuo Esperanto ne ĉeestis.
De multaj jaroj oni parolas pri presita almanako kun bazaj informoj pri Esperanto-organizaĵoj, kiun UEA intencis publikigi ĉiun trian jaron anstataŭ la nuligita Jarlibro.
Tamen ne klaras, ĉu UEA nuntempe entute havas la informojn, kiuj devus aperi en la almanako. Tio evidente estas unu el la sekvoj de la drasta redukto de la laborfortoj en la Centra Oficejo, kiu antaŭe kunordigis la kontaktojn kaj ĝisdatigis la informojn.
Laŭ Amri Wandel la organizado de ekzemple Movada Foiro fariĝas daŭre pli malfacila, ĉar mankas informoj pri la adresoj de asocioj, kiuj devus tie prezenti kaj kiujn necesus anticipe kontakti. La ĝenerala sekretario Aleks Kadar siaflanke diris, ke UEA ja havas adresojn de landaj asocioj kaj bazajn informojn pri ili. Tamen li koncedis, ke eventuale iuj informoj, kiujn nuntempe eblas trovi en la retejo de UEA, ne estas ĝustaj.
Iu kongresano atentigis ke eventuale la respondeculoj de landaj asocioj ne scias pri siaj devoj, kaj scivolis, ĉu ekzistas listo de taskoj, kiujn landaj asocioj devas plenumi rilate al UEA. Klara respondo ne venis.
Laŭ prezidanto Charters la planata almanako ĉiuokaze ne havos informojn pri la delegita reto, ĉar la nuntempaj leĝoj pri proktekto de personaj informoj “eventuale malpermesos tion”.
Antaŭe ĉiuj individuaj membroj de UEA ricevis ĉiujare minimume presitan gvidlibron pri la Esperanto-movado. Ĝi kaj la Jarlibro estis nuligitaj sen diskuto en 2018, kaj de tiam daŭras la diskutoj pri eventuala almanako, kiu povus ilin anstataŭi.
Ĉu entute aperos almanako laŭ Charters estos decidite poste, surbaze de la ĵus dissendita enketo, kie la membroj de UEA interalie respondu, ĉu ili volas havi tian almanakon kaj ĉu ili pretas pagi por ĝi.
Dum la programero okazis ankaŭ vigla diskuto pri la vizaj problemoj, kiujn iuj kongresanoj spertas kaj pri la eblecoj kiel UEA povus helpi en tio.
UEA nun postulas pagon de kotizo kaj loĝado antaŭ ol sendi konfirmilon por vizo. Francisco Maurelli diris, ke ne estas etike juste se UEA postulas de esperantistoj de tria mondaj landoj monon por servoj, kiujn ili pro eventuala nericevo de vizo ne povos uzi.
La estraro tamen laŭ Fernando Maia ĉiam “pensas homaranisme” kaj ĉiuj tiaj kazoj kiuj aperos estos traktataj “mature kaj homaranisme”. Ne evidentas, kion tio signifas konkrete.
Raportis Jukka Pietiläinen