Dek jaroj de reteja renovigo

La 26-a de julio markas la dekjaran jubileon de la reteja renovigo de UEA. La projekto estis indikita kiel prioritata jam en 2013, sed ĝis nun rezultoj ne videblas. Laŭ TEJO la sistemo nun pretas, sed daŭras diskutoj inter UEA kaj TEJO pri testado kaj reciprokaj respondecoj.

La 26-an de julio 2013, dum la Universala Kongreso en Rejkaviko, la komitato de UEA akceptis kun tri sindetenaj voĉoj akceptis la proponon de la estraro rezervi 100 000 eŭrojn el la asocia kapitalo por la renovigo de la retejo. Tiu projekto iĝis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio.

Dum la komitata diskuto, komitatano Denis Keefe laŭ la protokolo demandis, por kiu celgrupo estas planata la nova retejo:

“Li opinias, ke ĝi celu la ĝeneralan publikon kaj ke estu aparta subretejo por la membroj. Fettes respondas, ke la retejo estos tia, do malsimila al la nuna, kiu celas praktike nur la membrojn”, la protokolo registris.

Mark Fettes

– Ni ege konscias pri la graveco de komunikado kun la membroj, kaj ankaŭ kun la ĝenerala publiko. Tial ni pretas prioritate investi en la konstruo de nova retejo. Ankaŭ la revuo spertos kelkajn ŝanĝojn en stilo kaj enhavo, poste diris la nova prezidanto de UEA, Mark Fettes, en sia unua intervjuo kun Libera Folio.

Spite la prioritaton, efektiva laboro pri nova retejo por UEA komenciĝis nur en 2017.

Kvin jarojn post la decido, triono el la mono estis elspezita, sed daŭre mankis nova retejo. Tamen jam tiam, dum la Universala Kongreso en Lisbono 2018, la komitato decidis pri nuligo de la papera Jarlibro, kiun anstataŭu la nova retejo. La nuligo tuj okazis, la retejo ne.

Por restartigi la retejan projekton, UEA en 2019 faris kun TEJO interkonsenton pri la projekto. La precizaj kondiĉoj de la kontrakto ne estas publike konataj, sed evidente en la praktiko la administra subvencio de EU poste estis uzata por financi al laboron.

– Mi ne kuraĝas prognozi la daton de plena transiro al la nova reteja sistemo, ĉar mi ne sufiĉe regas la koncernajn laborkondiĉojn. Mi povas nur diri ke tio restas prioritato por mi kaj mi provas akceli la laboron laŭ mia povo, diris la eliranta prezidanto Mark Fettes al Libera Folio en julio 2019.

En 2020 Mark Fettes petis de la nova estraro raporton pri la progreso de la reteja projekto, kiu intertempe ricevis la nomon ”AKSO”, kaj krom nova retejo devis doni al UEA ankaŭ novan administran sistemon. Tiam vicprezidanto Fernando Maia respondis al demando de Libera Folio, ke ”lanĉo de unua parto estas planita por la dua jarduono de 2020”.

Duncan Charters

Iom poste prezidanto Duncan Charters antaŭvidis lanĉon la 15-an de decembro 2020. Dum komitata kunsido samjare li modifis sian eldiraĵon:

– La nuna perspektivo estas, ke ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro.

Tamen neniu lanĉo okazis.

Poste oni prognozis funkciigon de la nova sistemo en septembro 2022, sed ankaŭ tiu lanĉo ne okazis. En oktobro 2022 Libera Folio povis raporti, ke la nova prokrasto ŝuldiĝis al malkontento de la estraro de UEA, kiu trovis la sistemon mankohava kaj ne pretis transpreni la respondecon pri ĝi.

En majo 2023 TEJO informis en sia cirkulero, ke oni “sukcese liveris la provlanĉon de la sistemo al UEA”. Tamen laŭ informoj de Libera Folio, en junia kunsido inter TEJO kaj UEA mankis interkonsento inter la gvidantoj de UEA pri pluaj paŝoj, kaj la tuta afero denove estis prokrastita.

Laŭ Tyron Surmon, la respondeculo de TEJO pri la projekto kaj estonta prezidanto de la junulara asocio, TEJO siaflanke kontentas pri la nuna stato de AKSO.

Tyron Surmon.

– En majo ni sukcese liveris la provlanĉon – uzante la sistemon kun veraj UEA-datumoj – kaj AKSO montris sin esti plene kapabla. Aldone, ni jam uzis ĝin por la administrado de la ĉi-jara IJK, kie ĝi signife reduktis la administran laboron por la organiza teamo. La ĉefaj farendaĵoj nun ne estas teknikaj, sed organizaj: do por certigi ke ĉiuj kontentas kun la nova retejo kaj administra sistemo, pri kiel kaj kiam lanĉi, kaj la estontaj financaj kaj mastrumaj aranĝoj por la sistemo.

– Kvankam mi prezidantiĝos, en la nova estraro de TEJO mi restos kiel la respondeculo por AKSO. Unu de miaj ĉefaj prioritatoj por la sekva mandato estas kontentige fini la projekton, kaj kunlabore kun UEA mi forte esperas ke tio eblos dum la sekvaj monatoj

Aleks Kadar, ĝenerala sekretario de UEA, siavice diras ke la nova sistemo efektive devis preti jam antaŭ pli ol du jaroj:

Aleks Kadar.

– Laŭ la kontrakto TEJO devis liveri la pretan sistemon ĝis oktobro 2020. En majo 2023 TEJO anoncis al UEA, ke ĝi pretas. Ekde tiam okazas diskutoj kun TEJO kaj ene de la Estraro de UEA pri kompleta testado de la sistemo, el vidpunktoj kaj programista kaj uzanta. Kaj pri postaj paŝoj, interalie pri prizorgado de la sistemo en la venontaj monatoj.

En la oficialaj publikaj komunikoj de UEA mankas ajnaj informoj pri la progreso de la reteja projekto. Ĝin tute ne mencias la aktuala estrara raporto. Same mankas informoj pri ĝi en la revuo Esperanto, kiu cetere silentas ankaŭ pri aliaj gravaj okazaĵoj en la asocio.


Pli pri la temo:

Dek jaroj de reteja renovigo
Rolar para o topo