Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO

TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.

Sabate la 15-an de junio la komitato de TEJO elektos novan estraron por unujara mandato. Sed nur ses personoj kandidatiĝis, do povus okazi ke ĉiuj kandidatoj estos elektitaj senopozicie. Laŭ la reglamento, la estraro havu inter kvin kaj naŭ membrojn, kaj ekde 2018 ĉiu estraro havis naŭ estraranojn. 

Laŭ sia raporto, la elekta komisiono kontaktis pli ol tridek homojn sed sukcesis konvinki nur ses kandidatiĝi. Oni ne klarigis kial tiom multaj homoj rifuzis kandidatiĝi, sed agnoskis ke tio estas serioza problemo por TEJO: 

“Pasis la krizo de la kronviruso, kaj pasis la krizo pri administra subvencio, tamen ni perceptas, ke nun senteblas krizo pri emo aktivi en TEJO.”

La kandidatoj estas el Eŭropo, Azio, Sud-Ameriko kaj Afriko. El la ses, kvar estas viroj kaj du estas virinoj. Pasintjare nur unu el naŭ kandidatoj estis virino. 

Estas nur unu kandidato por la prezidanteco, Tyron Surmon el Britio. Patricio Iglesias el Argentino estas la sola kandidato por kasisto. Nur Michal “KuboF” Matúšov el Slovakio volas esti ĝenerala sekretario, kaj Snehaja “Snehaĝa” Venkatesh el Barato estas la ununura homo por la vicprezidanteco. Abhinav “Abhi” Varma kaj Ada Florence Iracadukunda, el Burundo, estas kandidatoj por la senoficaj estraranoj. 

El la kandidatoj, du estas estraranoj (Surmon kaj Iglesias), du estas komitatanoj (Matúšov kaj Venkatesh) kaj du ne havis postenojn en TEJO (Varma kaj Iracadukunda). Rimarkindas ke sep el la naŭ estraranoj elektitaj pasintjare ne rekandidatiĝis, malgraŭ ke multaj estis en la estraro por nur unu jaro. 

La Elekta Komisiono proponas tri elektojn al la komitato. Oni povus krei estraron kun kvin homoj (ĉiuj krom Iracadukunda), ses (ĉiuj kandidatoj) aŭ eĉ sep (ĉiuj kandidatoj kaj unu vaka loko, kiu estos plenigita dum la jaro).

Verŝajne tiu estus la unua fojo en la historio de TEJO ke oni voĉdonus por vaka loko en la estraro. Oni ne klarigas kial Iracadukunda estas la sola kandidato kiu estus forlasita en 5-membra estraro, krom ke “ŝi ankoraŭ ne bone konas la strukturon de TEJO, kio povas malhelpi esti efika en ĝia estraro.” 

Por ekscii pri liaj planoj por TEJO, Libera Folio parolis kun la verŝajna prezidonto, Tyron Surmon. 

Libera Folio: Kial vi volas esti prezidanto?  

Tyron Surmon estas la sola kandidato por la prezidanteco de TEJO.

Tyron Surmon: – Prezidantiĝo estus natura kulmino al mia plurjara “kariero” en Esperantujo. Mi jam delonge tenis postenojn en la movado kaj multe spertiĝis pri la bezonoj kaj interna funkciado de TEJO. Konsidere tion, kaj la fakton ke mi ankoraŭ ĝuas la privilegion ke mi povas kaj fari mian “realan” laboron kaj dediĉi multan tempon al Esperanto, estas sencohave nun preni tiun paŝon.  

Kiuj estos viaj planoj kaj prioritatoj kiel prezidanto?  

– Sendepende de miaj propraj iniciatoj, mi konscias ke la ĉiutagaĵoj pri la bontenado de TEJO okupos la plejparton de mia tempo. Homoj ofte ne komprenas ke kvankam TEJO reprezentas junajn esperantistojn kaj provizas ilin per servoj, ni ankaŭ estas jura organizo kun pagataj laboristoj, buĝeto de 200 000 eŭroj, kaj multaj devigoj pro tio. Tiu laboro de estraranoj ofte estas kaŝita, sed vere gravegas.  

– Pli vaste, kvankam TEJO nun sukcese eliris kelkjaran krizan periodon – ni denove ricevas nian plej grandan subvencion (kaj devus ricevi dum 3 jaroj), povas dungi laborantojn, kaj jam havas landan sekcion pretan gastigi la IJKn en 2024 – mi konscias ke la laboro de stabiliĝo ne plene finiĝis. Ĉefe, ni devas pliprofesiigi kiel ni mastrumas la proprajn financojn, kaj kvankam estas tre ĝojige ke TEJO denove povas havi plentempajn laborantojn, la organizo devas multe adaptiĝi por plej bone utiligi tion. Ĉi tie mi ankaŭ aldonos ke ĝis nun en la estraro mi multe laboris pri AKSO, kaj mi vere volas ke tiu projekto baldaŭ havu kontentigan finon.   

– Krom tio, malfacilas listigi ĉiujn miajn ideojn. Pri unu kampo, mi kredas ke TEJO povus fari multe pli por atingi neesperantistojn kaj informi pri nia kara afero. Espereble dum la sekva mandato, konsidere ke ni havos plentempan komunikiston, ni povos multe pli prioritatigi tiun laboron.  

Nur ses homoj kandidatiĝis por la estraro, kion TEJO devas fari por allogi pli da aktivuloj?  

Mi ne tiom maltrankviliĝas ke nur ses homoj kandidatiĝis por la estraro. Je ĉiuj niveloj, TEJO estas multe pli vigla (almenaŭ laŭ mia perspektivo) ol kiam mi ekaktivis antaŭ 5 jaroj, eĉ malgraŭ la efikoj de la pandemio. Verŝajne ni simple havis malbonŝancan jaron, ekzemple kelkaj nunaj estraranoj jam estis en la estraro dum multaj jaroj, do kompreneblas kial malpli da homoj ol kutime decidis rekandidatiĝi. Aldone, estis multaj aktivuloj kiuj estas je la sojlo de estraraniĝo, sed ne sentis sin plene pretaj ĉi-jare – do povus esti ke venontfoje la kandidatoj multe pli abundos. Mi ankaŭ forte kredas ke se ĉiuj membroj de 5- aŭ 6-kapa estraro efike laboros, ni ne sentos la mankon de aldonaj homoj.  

– Unu longdaŭra solvo temas pri la ĝenerala pliprofesiigo de la interna funkciado de TEJO. Ĝuste nun, estraranoj kaj devas gvidi la strategion de la organizo, kaj ofte devas mem fari multe el tiu laboro. Kompare al aliaj internaciaj junularaj organizoj, estas nekutime ke aferoj kiel la preparado de la buĝeto aŭ pago de salajroj estas la respondecoj de volontula estrarano, anstataŭ de taskita dungito. Konsidere ke TEJO denove ricevas nian administran subvencion, mi esperas ke ni povos evoluigi la organizon tiel, ke la ĉiutagaĵoj estos la respondeco de specifaj dungitoj, kaj estraranoj povos fokusiĝi pli al la kreemaj kaj strategiaj taskoj. Tiel, se la laborŝarĝo de estraranoj iĝos malpli, ni espereble povos konvinki pli da aktivuloj kandidatiĝi. 

Robert Nielsen

Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO
Rolar para o topo