Profesia revizoro de pluraj jaroj ne kontrolis la kontojn de UEA. La komitataj reviziantoj ne povis kontroli, kiel estis aprobitaj la elspezoj de la asocio. La reteja projekto kaj la tuta Centra Oficejo forfalis el la estrara raporto.
Sojle al la Universala Kongreso en Torino, en la retejo de UEA aperis la raporto de la komitataj reviziantoj kaj la Estrara raporto, ambaŭ pri la jaro 2022.
En antaŭaj jaroj la Estraraj raportoj kutimis aperi en la junia numero de la revuo Esperanto. Tamen ĉi-jare la estraro ne sukcesis ĝin prepari ĝustatempe, sed ĝi fine aperis en la julia-aŭgusta numero de la revuo.
La raporto aspektas iom haste kaj hazarde kunmetita, kaj en la retejo de UEA ĝi estas nomata “provizora versio”. El la dekpaĝa raporto preskaŭ tri paĝojn okupas la sekcio pri Eksteraj rilatoj kun detalaj mencioj pri aperoj de UEA ĉe internaciaj organizaĵoj. Aliflanke tute mankas ajna mencio pri la Centra Oficejo.
Efektive la rubriketo pri la Centra Oficejo ne aperis en la Estrara raporto post 2019, sed la manko estas aparte rimarkinda en la ĉi-jara raporto, ĉar dum 2022 UEA decidis vendi la domon, en kiu dum multaj jaroj troviĝis la Centra Oficejo. Tiun decidon laŭ rekomendo de la estraro faris la komitato de UEA la 12-an de februaro 2022 kun 37 poraj voĉoj, 13 kontraŭaj voĉoj kaj 4 sindetenoj.
La decido vendi la domon evidente estas sensignifa, ĉar ĝi tute ne estas menciata en la Estrara raporto. Mankas informoj ankaŭ pri la paŝoj kiujn oni entreprenis por realigi la decidon, kvankam ja estas menciita la fakto, ke la arkivo de UEA kaj parto de la biblioteko Hector Hodler estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko. Ne estas dirite, kial la transdono okazis.
Same tute ne estas menciata la projekto de nova retejo kaj administra sistemo, kiu aperis en la Estrara raporto ankoraŭ pasintjare. Tiam oni raportis, ke la projekto plejparte pretis fine de 2021 kaj lanĉo estis planita por 2022. La lanĉo evidente ĝis nun ne okazis.
Ĵus aperis en la komitata teko la raporto de la komitataj reviziantoj Guy Matte kaj Michael Boris Mandirola. Ili interalie atentigas, ke daŭre mankas raporto de profesia, ekstera revizianto.
Tiaj raportoj estis regule liverataj ĝis 2018, sed poste UEA ne sukcesis trovi novan revizoron, kiu kompetentus esplori la librotenadon de la asocio, interalie el la vidpunkto de ĝia konformeco al la leĝaj postuloj en Nederlando.
Jam antaŭ du jaroj la tiamaj komitataj reviziantoj atentigis pri la manko. Dum la tiama komitata kunsido prezidanto Duncan Charters diris, ke ankaŭ lia advokato konsilis al UEA nepre uzi la servojn de profesia revizoro.
Laŭ Charters tio estas grava por klare montri ankaŭ al la propraj membroj, ke ĉio estas en ordo pri la kontoj kaj financoj de UEA. Li tiam esperis prezenti la rezulton en la sekva komitata kunsido la 14-an de aŭgusto 2021. Tamen ĝis nun solvo evidente ne estas trovita.
Same ne estis trovitaj protokoloj de la estraraj kunsidoj, kiujn la komitataj reviziantoj bezonus vidi, por kontroli, ĉu la decidoj pri nerutinaj elspezoj de UEA efektive estis faritaj de la estraro, kiel postulas la ĝenerala regularo, aŭ per simplaj oficistaj decidoj.
La komitataj reviziantoj atentigas ankaŭ, ke ĉar la kongresa administrado ne plu estas farata de UEA mem, sed laŭkontrakte taskita al la organizaĵo E@I, necesus ke la kongresaj enspezoj kaj elspezoj estu regule kontrolataj de UEA. Tio evidente ne estis farita.
La komitataj reviziantoj konstatas, ke spite la kreskon de la membraro, la kotizaj enspezoj de UEA plu falis, ĉar malkreskis la kvanto de membroj en la pli kostaj kategorioj.
Rilate la investojn la reviziantoj konstatas, ke “estas danĝere se ne estas klara la financa celo kiun ni devus atingi kaj se ne estas klaraj la respondecoj de ĉiuj niveloj de aprobo”.
De longe UEA estas tre pasiva pri investoj. Jam kelkfoje dum la pasintaj jaroj komitatanoj postulis difinon de investopolitiko por UEA kaj ricevis promesojn pri tio de la estraro.
La komitataj reviziantoj nun rekomendas, ke la estraro laŭeble rapide prezentu al la komitato la investopolitikon de la asocio. Ili rekomendas, ke profesia revizianto estu dungita por la financa jaro 2023.
En la retejo de UEA ankoraŭ mankas la detalaj financaj dokumentoj de la asocio, kiujn la komitatanoj devos ricevi. La komitataj reviziantoj tamen en sia raporto subskribita la 24-an de junio jam rekomendas al la komitato aprobi la spezokonton kaj la bilancon, kaj malŝarĝi la estraron.