-
Gajan Paskon en Kristo resurektinta!
Kristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn ortodoksajn, romkatolikajn kaj alikonfesiajn, kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 20an de aprilo 2025, festas Paskon. En nia retejo estas legeblaj kvar beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin okaze de la plej grava kristana festo. Ivan Ŝmeljov: La febro (Tradukis Vladimir Jurganov) Nikolaj Lejkin: Post la Paska diservo (Tradukis Aleksander Korĵenkov) Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko (Tradukis Igor Sokolov) Lev Tolstoj: Resurekto: Ĉapitro XV (Tradukis Viktor Sapoĵnikov) Gajan Paskon! Halina kaj Aleksander Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/pasko-5/ Abonu La Ondon de Esperanto por…
-
Abismoj de la menso kaj de la vivo
Forge, Jean (ps. de Jan Fethke). Abismoj: Originala romano en Esperanto. – Reeldono. – Novjorko: Mondial, 2024. – 150 p. – (Serio Originala literaturo). La publiko povas surpriziĝi, ke ĵus aperis senŝanĝa represo de romano aĝanta 100 jarojn. Ĉu ĝi plu povas aspekti freŝa al la nuna generacio de legantoj? Eĉ je la tempo de la unua apero (1923), ĝi estis jam deklarita kiel klasika, formfidela al la unua lingvojaro, 1887. Tamen la celo estis deklarita kiel moderna. La pola aŭtoro, filmisto, reĝisoro Jean Forge (pseŭdonimo de Jan Fethke, 1903-1980), ankaŭ aŭtoro de pli ol kvindek filmscenaroj, deklaras, ke li verkas “en esperanto de 1887” kun la celo esti facile…
-
Kion Esperanto donas al infanoj?
Antaŭ kelkaj jaroj la veterana esperantisto Hou Zhiping, iama sperta ĵurnalisto de “El Popola Ĉinio”, post detala esploro pri instruado de Esperanto ĉe la Baiyangshu-strata Lernejo en la urbo Taiyuan, esprimis profundan demandon: “Kiajn ŝanĝojn en la pensado havis la infanoj? Ĉu tio kongruas kun via komenca intenco?” Por respondi ĉi tiun esencan demandon, mi volas dividi kortuŝan rakonton. En malvarma decembra vespero instruistino Zhang Hui (Belala) subite sendis al mi mesaĝon per WeChat: Ĉi-tage dum la lernejradia programo, mi intervjuis kelkajn sesaklasanojn el grupo tri pri iliaj spertoj pri Esperanto. Komence la infanoj vigle rakontis pri kulturaj agadoj kaj kreitaj programeroj – ha, kiel vive ili priskribis! Sed subite…
-
UEA alvokas kontribui al la kongresa temo de la 110a UK en Brno
La 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio, sub la temo “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj”. Ĉiuj estas invitataj aliĝi antaŭ la fino de la tria aliĝperiodo (la 30an de junio 2025): https://uk.esperanto.net. La reĝisoro de la kongresa temo de 2025 estas Prof. Bengt-Arne Wickström. La temo estis prezentita de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., estrarano respondeca ankaŭ pri kongresoj, en la Dua Bulteno. Resume Unuiĝintaj Nacioj (UN) deklaris 2025 Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, celante instigi la homaron unuiĝi kaj alfronti la mondajn krizojn. António…
-
BET-59: Konatiĝu kun Kristin Tytgat
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek unu prezentoj. La tridek-dua prezentato estas Kristin Tytgat – Esperanto-aktivulino el Belgio. Ĉi-sibe legu pli pri ŝi kaj pri ŝia kontribuo al la programo de BET-59. Kristin Tytgat naskiĝis la 22an de septembro 1955 en Ekeren, Belgio. Ŝi estas la pli aĝa fratino de Ite Tytgat kaj ankaŭ loĝas en Antverpeno. Kristin naskiĝis en Esperanta familio kaj estas aktiva esperantisto dum 50 jaroj. De 2018 ĝis 2024…
-
La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov
Post la samtempa eksigo kaj eksiĝo de la prezidanto, TEJO serĉis novan estraranon. Surprize, unu el la kandidatoj estis la eks-prezidanto mem, sed denove la komitato voĉdonis kontraŭ li. Plia polemiko okazis kiam unu kandidato asertis, ke seksismo malhelpas ties kandidatiĝon. Fine du novaj estraranoj estis elektitaj. La novaj estraranoj de TEJO, Ana Ribeiro kaj Aleksandre Basque. Fotoj: Kontoj en FB kaj X. En la 23-a de februaro la komitato de TEJO voĉdonis por eksigi la prezidanton, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pro lia “malĝentila” kaj “malrespekta” agado. Tiam Lucía Fernández Barrera ekanstataŭis lin kiel prezidanto kaj TEJO malfermis alvokon por nova estrarano, kiu plenumos la mandaton ĝis la 31-a de…
-
pai e mãe
PSV abr 2025 Se eu acreditasse no Demônio, com certeza atribuiria a ele a maldade que estão fazendo pela internet, a envolver crianças e adolescentes. São perversões repugnantes, cujo sentido desafia a razão mais robusta. Por que fazer isso com os pequenos? Em muitos casos, ocorrem crimes horríveis e mortes cruéis. O mecanismo envolve uma espécie de hipnose, fantasias de horror e obsessão. Muitos jovens não têm estrutura mental para suportar a pressão (auto)destrutiva. Não adianta botar a culpa no Coisa-Ruim. Essas coisas estão sendo feitas por gente, mesmo. Pessoas que estão no mundo, como se fossem normais. Talvez estejamos cruzando com tais monstros, por aí. Queremos que o…
-
La printempa Ondo aperis
Antaŭ dek tagoj aperis la marta (printempa laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto”, 2025, №1 (323). Sur ĝiaj 137 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol 60 tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj. En la 32-paĝa primovada sekcio Eventoj estas publikigitaj tri dekoj da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2025a jaro, interalie, pri du novjarfestaj renkontiĝoj en Germanio (NR kaj Luminesk’) kaj unu (JES) en Belgio, pri la 6a Speciala Ekskurso en Nepalo kaj pri la dua Esperanto-Seminario en Malagasio, pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj agadoj esperantistaj en pluraj landoj, inkluzive de Ukrainio, en…
-
Antaŭ 108 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof
Hodiaŭ, je la 108a mortodatreveno de Lazarj Markoviĉ (Ludoviko) Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro “Homarano” (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). La gazeta artikolo unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. De tiam ĝi estis legita 4 mil 538 fojojn (la tria plej populara teksto en la novaĵretejo “La Ondo de…
-
“Esperanto-novaĵoj”, la plej populara Telegram-kanalo en Esperanto
La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj, kaj antaŭ la jarfino ĉi tiu nombro superis 200. En aŭgusto 2024 la abonantaro superis 400, kaj je la 13a de aprilo 2025 la kanalon “Esperanto-novaĵoj” abonas 585 personoj, kiuj ĉiutage ricevas kurtajn mesaĝojn, plejparte pri novaj publikaĵoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru).