• PMA

    Nijolė Žambaitė: Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek tri prezentoj. La tridek-kvara estas Nijolė Žambaitė, Litovia ekonomikistino kaj diplomatino. Nijolė Žambaitė studis ekonomian kibernetikon en la Vilna Universitato kaj magistriĝis en 1977. Ŝi laboris en la Instituto pri Ekonomiko de la Litova Akademio de Sciencoj kaj doktoriĝis pri aplika matematiko. Samtempe ŝi instruis en Vilna Universitato. Ekde 1987 en Litovio komenciĝis movado por retiriĝi el Sovetunio, kaj dum 1988-1993 ŝi aktive partoprenis en tiu agado…

  • PMA

    aprender a ler

    PSV abr2025  Chega um tempo em que a vista declina. Os olhos já não divisam com a nitidez de antes, já não se tem certeza de quem cumprimenta do outro lado da rua, ou da célere ave que corta o céu. O pior é que a leitura vai ficando lenta, as palavras já não escorrem pelas linhas com a agilidade de antes, as letras começam a parecer  pequeninas… O velho, viciado em livros, ficou aflito. Como viver sem ler? O temor o conduziu a uma decisão radical. Pelos últimos anos que lhe restavam, precisava selecionar cuidadosamente os livros que colocaria sob o abajur potente e a lupa que o ajudaria…

  • PMA

    Retoso 2025

    Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 9a kaj la 12a de majo 2025. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto. Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj. Retoso estos vere tutmonda evento kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo. Partopreno en Retoso estas…

  • PMA

    Konkurso Ĝanfranko 2025

    La Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, organizas konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto. La komisiono povos asigni maksimume tri premiojn. La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la 91a Itala Kongreso de Esperanto, dum specifa programero. Regularo de la konkurso Ĝanfranko: – Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp). – Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj. – La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj. – La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario,…

  • PMA

    La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025

    TEJO finance subtenos la partoprenon de rekorde 13 junuloj el 11 landoj en la venonta 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025! La TEJO-Estraro anoncas kun granda plezuro la plenan liston de junuloj elektitaj por ricevi subtenon de la Fonduso “Partoprenu IJK-n” en 2025: Kategorio 1: Azio kaj Oceanio Anne Frances Calceta (Filipinoj) Hou Yang (Ĉinio) Jubert Wyne Cabrezos (Filipinoj) Matias Araújo (Orienta Timoro) Mehajabin Nargees M.P. (Barato) Zhu Xueli (Ĉinio) Kategorio 2: Ceteraj kontinentoj Abraham Korir (Kenjo) Bonne-Idée Enock Malekera (D.R. Kongo) Frédéric Leon Düe (Pollando) Grisha Gasparyan (Armenio) Hayden Reed Hendricks (Usono) Iván Schaievitch (Argentino)…

  • PMA

    BET-59: Konatiĝu kun Aida Čižikaitė

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek du prezentoj. La tridek-tria estas Aida Čižikaitė – Esperanto-aktivulino el Kaŭno. Ĉi-sube legu pli pri ŝi kaj pri ŝia kontribuo al la programo de BET-59. Aida Čižikaitė estas lingvisto, specialisto pri la litova lingvo. Ŝi lernis Esperanto en 1999 en kurso de Trevor Steele. Studis ĉe IEI kaj iĝis diplomita Cseh-instruisto; studis interlingvistikon ĉe la universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Aida Čižikaitė kunorganizis kelkajn BETojn en Litovio,…

  • PMA

    KER-ekzamenoj dum la 81a IJK: ricevu subtenon de TEJO

    Kadre de la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) kiu okazos en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025, okazos skriba C1-nivela ekzameno sub la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por Lingvoj. Sukcesaj ekzameniĝintoj ricevos oficialan lingvodiplomon pri Esperanto, rekonatan de multaj institucioj. La KER-ekzamenoj estas realigataj ekde decembro 2008 de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ĝis decembro 2024 okazis pli ol 90 sesioj en 32 landoj kun 2824 sukcesintoj. La partoprenintoj venis el 83 landoj. Dum IJK 2025, skriba ekzamensesio okazos la 14an de aŭgusto 2025 (ĵaŭdo). Por ke la ekzameno povu okazi, necesas minimume 12 ekzameniĝantoj. Ĉu…

  • PMA

    Kontribuu al la Kleriga Lundo en Brno

    En la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio, denove okazos la populara programo Kleriga Lundo, la 28an de julio 2025. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al interagaj sesioj kaj al metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, plenigu la formularon “Proponu programeron”, ankaŭ troveblan…

  • PMA

    La aprila rabato: Kanto de telegrafistoj

    Velebit, Josip. Kanto de telegrafistoj: Poemaro. – Berkeley: Bero, 1996. – 78 paĝoj. Antaŭ 25 jaroj, la 21an de aprilo 2000, forpasis la kroata aŭtoro kaj tradukisto Josip Velebit (1911-2000). La libroservo de UEA dum la tuta aprilo ofertas lian vivresuman poemaron “Kanto de telegrafistoj” kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto. Legu pli pri “Kanto de telegrafistoj” en la recenzo de Wolfgang Kirschstein ĉe http://literaturo.esperanto.net/ Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=5192 Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/velebit/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la…

  • PMA

    Islanda majstroverko dronis en kafo

    Granda taso da laktokafo malaperigis gigantan Esperantan tradukon de islanda Nobel-premiito. La tradukinto Baldur Ragnarsson forpasis kaj la teksto dum jaroj ŝajnis neretrovebla. Ulrich Becker tamen konservis la detruitan komputilon, kaj fine oni sukcesis ekstrakti el ĝi la dosierojn. Nun aperis en Esperanto ”Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness, kaj eble aperos pliaj perditaj verkoj. Misverŝita kafo preskaŭ iĝis la sorto de la granda traduklaboro de Baldur Ragnarsson. Baldur Ragnarsson, kiu forpasis en la kristnaska tago de 2018 en la aĝo de 88 jaroj, estis unu el la pintaj poetoj en Esperanto, sed ankaŭ estrarano kaj vicprezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto – kaj tradukinto de multaj…