-
calçada de nuvem
PSVfev2025 Calçada de nuvem, de lua vestida, ouviu no caminho segredos da vida. Então conheceu, pairando de leve, que a paz desejada aos pés sempre esteve… E a lua, sorrindo sorriso de alvura, foi junto com ela, luzindo ternura. En ŝuoj el nubo, per Luno vestita, ŝi aŭdis survoje sekretojn, ravita. Ŝi tiam eksciis, dum ŝvebado, lude, ke paco revata troviĝas apude… Kaj Luno ridetis ridetan parfumon, kaj kun ŝi plu iris, en arĝenta lumo.
-
Al la urbo, al la mondo
”Renato estis romano sed, tra Esperanto, ankaŭ civitano de la mondo.” Tion skribas Federico Gobbo, kiu ekkonis Renato Corsetti en la 1990-aj jaroj, unue per retmesaĝoj. Corsetti membris en Akademio de Esperanto, afable korektis lingvajn erarojn de novuloj kaj dum sia tuta plenkreska vivo aktivis en preskaŭ ĉiuj sferoj de Esperantujo. En la reto li estis tiel aktiva, ke oni foje nomis lin ”Retano Corsetti”, kaj iuj kredis, ke li havas helpantojn kiuj skribas mesaĝojn lianome – laŭ ili ja ne eblus, ke li mem farus ĉion. Renato Corsetti fotita dum la Universala Kongreso en Roterdamo 2008. Foto: Ziko Sikosek CC BY-SA 3.0 ”Mi ne supozis, ke la norma prononco…
-
APERo-18 celebros la 30-jariĝon de MASI
La 24an de februaro 1995 en la biblioteko de la ĉefkonstruaĵo de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (la ruslingva siglo МАСИ = MASI) en solena etoso kun ĉeesto de la rektoro kaj aliaj gravuloj estis fondita la Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj (MASI). Post 30 jaroj – MASI daŭre ekzistas. Ĉi tiun datrevenon ni festos la 1-4an de majo 2025 en la ripozejo “Salut” proksime de la apudmoskva urbo Puŝkino dum la tradicia MASI-renkontiĝo APERo. Ĝi okazos jam la 18an fojon kaj ĉiam konservas sian ĉefcelon: krei klerigan-distran medion por nature kaj libervole uzi Esperanton en amikeca etoso. La programo de la renkontiĝo estas plene farata de la partoprenantoj mem.…
-
Sakari Kauppinen prelegos pri Tove Jansson en BET-59
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek sep prezentoj. La dek-oka estas Sakari Kauppinen (Finnlando), emerita ŝtata funkciulo, esperantisto ekde la 1970aj jaroj, prezidanto de la Esperanto-klubo de Helsinki, estrarano de Fondumo Esperanto. Ĉi-sube li mem prezentas sian kontribuon al BET-59. La titolo de mia prelego estas “Tove Jansson – patrino de Mumintroloj”. Tove Jansson estas unu el la plej konataj finnaj verkistinoj internacie. Ŝi estas konata unuavice pro Muminvalo, fantazia mondo kie ĉefrolas…
-
Versaĵoj en prozo II: Senpaga suplemento al La Ondo
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2025. – 29 pagoj. – (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2024). Komence de februaro aperis la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2024a jaro – la dua parto de “Versaĵoj en prozo” de Ivan Turgenev, kiun tradukis el la rusa lingvo tripersona teamo: Vladimir Jurganov (Novosibirsko), Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado) kaj Ludmila Novikova (Moskvo). Ĝi aperis kiel 29-paĝa bitlibro laŭ la normoj “pdf” kaj “epub”. Antaŭ unu jaro ni eldonis, kiel literaturan suplementon por 2023, la unuan parton “Versaĵoj…
-
Interasocia kongreso de Esperanto okazos en Nanto
La Interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazos en Nantes, de la 7a ĝis la 9a de junio 2025. La temo estas pri la vojaĝoj, kaj vi povos sperti “le Voyage à Nantes” (la vojaĝo en Nanto en Esperanta versio) kun eksterordinaraj Maŝinoj kaj nuntempaj artaĵoj. Via restado povos komenciĝi per ekskurso ĉe la bordo de Atlantiko kaj daŭri per vizito de la kasteloj ĉe la Luar’ rivero. Historie Nanto ĉiam sin turnis al la Atlantika oceano kaj al la transmaraj vojaĝoj. Ni proponas al vi vojaĝi kun Jules Verne, la fama aŭtoro de Eksterordinaraj vojaĝoj, naskita en Nanto kaj aktiva subtenanto de Esperanto, pere de prelego fare de István…
-
Pli ol 700 aliĝintoj al la 110a UK en Brno
Je la 1a de februaro 2024 jam 727 personoj el 56 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum januaro aliĝis 48 personoj. Ĉi tiu nombro estas simila al tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de februaro la aliĝstatistiko montris 772 aliĝintojn el 51 landoj. Probable, ankaŭ en Brno renkontiĝos iom pli ol mil esperantistoj. Plej multaj jamaj kongresanoj estas el la kongreslando Ĉeĥio – 86 personoj, nur je tri pli multe ol el Germanio (83). Vidu la liston de la landoj kun…
-
Renato Corsetti forpasis
UEA profunde bedaŭras informi, ke forpasis d-ro Renato Corsetti (naskiĝis la 29an de marto 1941) la 1an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Eksa prezidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, li estis multfaka kaj energia kunlaboranto kaj unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista movado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj. Naskiĝinta en Romo, li komencis sian profesian karieron en banko. Li ekaktivis en la Esperanto-movado fine de la 1960aj jaroj kaj baldaŭ poste iĝis Prezidanto de TEJO (1971-1973). La Estraron de UEA li unue eniris en 1980 kaj…
-
Forpasis Renato Corsetti
En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro. Renato Corsetti dum vigla diskuto pri la statuto de UEA dum komitata kunsido en julio 2011. Foto: Peter Hauser. Renato Corsetti dum la lastaj monatoj fartis malbone kaj estis regule flegata en malsanulejo. Sabate la 1-an de februaro ŝia edzino Anna Löwenstein en la retlisto UEA-membroj publike respondis al esperantistoj, kiuj petis informojn pri lia farto: ”Antauhieraŭ…
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2025
1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1924-1967), hungaria kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto; aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, 1964); fondinto de la revuo Norda Prismo (1955) kiun li redaktis ĝis la vivofino; ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, membro de la Lingva Komitato (1930-48) kaj de la Akademio de Esperanto (1948-67), prezidanto de TEĴA (1956-57), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1953-57). • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 275-276).…