-
“Flow” – eloquência sem palavras
Fui assistir a “Flow”, na véspera da premiação do Oscar, quando todos vibrávamos pela vitória de “Ainda Estou Aqui” – este filme que orgulha os brasileiros. E fiquei encantado. “Flow” recebeu o prêmio de melhor animação, para orgulho dos 2 milhões de pessoas que habitam a Letônia, país de 64 mil km2 à beira do mar Báltico. Os letões falam letão. Entrei no cinema com a informação de que veria um filme “dublado”. Foi a primeira curiosidade: não se pronuncia uma única palavra em todo o filme; apenas miados, latidos, piados, grunhidos. Os animais falam com seus gestos e posturas, maravilhosamente desenhados e eloquentes. Lembrei-me do famoso livro de…
-
La demonstra versio de la novjarfesta Ondo
La 4an de marto 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 49-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 140-paĝa 322a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ pli ol du monatoj. La demoversio de la novjarfesta “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-322demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la…
-
Trump donis novajn argumentojn por Esperanto
Tra la mondo ni dependas de Usono en multaj internaciaj aferoj, kaj tio fariĝas aparte evidenta en momentoj, kiam Usono ne plu volas ludi la rolon de policisto sed tiun de mafiestro de la mondo. Tio validas ankaŭ pri la angla lingvo. Eble en ĉi tiuj malcertaj tempoj ne plu estas tiom absurda la ideo pri lingvo, kiu povus unuigi anstataŭ disigi la homaron, skribas Marc van Oostendorp. Donald Trump parolas al Volodimir Zelenskij en la Blanka Domo. Foto: La Blanka Domo La usona prezidanto Donald Trump kaj vicprezidanto JD Vance lerte uzis la ilon de potenco nomatan ‘lingvo’ dum sia renkontiĝo kun la ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij lastvendrede. Ilia…
-
Usono volas pli da potenco en UEA
La landa asocio de UEA en Usono proponas ŝanĝi la statuton de UEA tiel, ke jam ekde 251 membroj landaj asocioj havu ne unu, sed du komitatanojn. Nun la limo estas 1 000 membroj – cifero, kiun Esperanto-USA ne havas ŝancon atingi. Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-UEA. Foto: Privata Laŭ la nuna statuto de UEA, ĉiu aliĝinta asocio kun minimume 100 membroj elektas unu komitatanon A, kiu reprezentas la asocion en la supera decida organo de UEA, la komitato. Ĉiu plena milo da membroj donas unu plian komitatanon A, ĝis maksimume ses komitatanoj. Iam tio eble havis sencon, sed nun tre malmultaj landaj asocioj havas pli ol mil membroj,…
-
Rusaj esperantistoj verkos pri milito
La landa asocio de UEA en Rusio aranĝas literaturan konkurson pri “la Granda Venko, heroismo de nia popolo”. Ankaŭ “nunaj militeventoj” povas esti prilumataj, laŭ la reguloj de la konkurso. La 9-an de majo oni en Rusio solenos la 80-an datrevenon de la fino de la dua mondmilito. Lige kun tio Rusia Esperanto-Unio, la landa asocio de UEA, anoncis literaturan konkurson kun la titolo “Tiu Tag’ de l’ Venko”. En la konkurso povas partopreni “ĉiuj esperantistoj de la lando”, do supozeble nur rusianoj. La konkurso laŭ la anonco okazas “omaĝe al la 80-a datreveno de la Granda Venko super faŝismo”. Tamen la tekstoj povas temi ne nur pri la dua…
-
778 aliĝintoj al la 110a UK en Brno
Je la 1a de marto 2025 jam 778 personoj el 58 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum februaro aliĝis 51 personoj. Ĉi tiu nombro estas je 40 personoj ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de marto la aliĝstatistiko montris 818 aliĝintojn el 52 landoj. Probable, ankaŭ en Brno renkontiĝos iom pli ol mil esperantistoj. Plej multaj jamaj kongresanoj estas el la kongreslando Ĉeĥio kaj el Germanio – po 86 personoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 20…
-
Miksita ĥoro “Gintaras” koncertos en BET-59
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek kvar prezentoj. La dudek-kvina estas la miksita ĥoro “Gintaras”, kiu koncertos dum la solena malfermo de BET-59 en Kaŭno. Ĉi-sube legu pri ĉi tiu ĥoro. La historio de la miksita ĥoro de Kaŭna Kultura Centro “Gintaras” (Sukceno) komenciĝis en 1936, kiam la kulturaganto Antanas Olšauskas kune kun koncertestro prof. Balys Dvarionas invitis ariĝi ok virojn kaj la saman nombron da virinoj por kunveni. Tiel naskiĝis miksa ĥoro…
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en marto 2025
1. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Kazimierz Małycha (pron: Maŭíĥa, 1900-1920-1988), pola ĵurnalisto, socia aganto kaj esperantisto; probable la plej aktiva propagandisto de Esperanto en gazetaro, aŭtoro de pli ol 12 mil artikol(et)oj pri Esperanto aperintaj plejparte en Ilustrowany Kurier Polski (organo de Pollanda Demokrata Partio, ĉ. 100 mil ekz-oj), kelkcentfoja preleganto pri Esperanto, aktivulo de MEM, longtempa membro de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio (PEA) kaj ties honora membro. 8. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Leopold Blumental (1865-1887-1941), Ruslanda, poste Pollanda juda juristo, ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj esperantisto, konata kiel Leo Belmont; pionira esperantisto, disvastiganto de Esperanto en gazetaro; kunfondinto de Varsovia Esperanto-Societo kiel filio de la Peterburga societo Espero…
-
Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO!
La Elekta Komisiono estas organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro. La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem kaj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la elektado de nova Estraro por la mandato 2025-2026, planita dum IJK 2025 en aŭgusto, Indonezio. Rajtas membri en la komisiono: Komitatanoj de TEJO; Komisiitoj de TEJO; Eksaj estraranoj de TEJO; Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas grave kontribui al la…
-
BET-59: Konatiĝu kun Tim Owen
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek tri prezentoj. La dudek-kvara estas Tim Owen (Britio), direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉi-sube legu pli pri li kaj pri lia kontribuo al la programo de BET-59. Tim Owen, tiam eble dek-jara, eksciis pri Esperanto foliumante porinfanan enciklopedion, kaj tuj opiniis la lingvon bona ideo. Ĝin li eklernis tamen unu kaj duonan jardekojn poste. Nun 46-jara, li estas direktoro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj membro de…