• PMA

    um homem de bem

      PSV mar2025         Faleceu em Lorena/SP, neste mês de março de 2025, próximo ao Carnaval, o Dr. Caio de Almeida Jr.. Ninguém ficou sabendo: ele pediu a máxima descrição e dispensou flores e rezas. Exerceu medicina com dignidade, por seis décadas. Fundou o Pronto-Socorro da Santa Casa  e atraía ao corpo clínico colegas que pudessem contribuir para um melhor atendimento à população. Iniciava suas visitas à enfermaria antes das seis da manhã. Austero, avesso a sentimentalismo barato, mantinha dois ídolos: o Trabalho e o Estudo. Era um moderno estóico, o médico mais estudioso que eu conheci.   Era culto, leitor voraz e estimava citações, especialmente shakespearianas.…

  • PMA

    Lingvotesta sesio por ses niveloj dum BET-59

    Kadre de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno la 10an de julio 2025 eblos akiri diplomojn laŭ la ses niveloj de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco kaj administrata de Kultura Centro Esperantista, asocia membro de Association of Language Testers in Europe (ALTE, Cambridge). Por kandidatiĝi necesas aliĝi tra https://kulturservo.esperantio.net/sekcio/lingvotestado antaŭ la 10a de junio, escepte de la nivelo C2, por kiu la aliĝo devas okazi antaŭ la 10a de majo. Antaŭ ol aliĝi endas legi la tekston de direktivo Mühlemann, funkcianta kiel ekzamena regularo: https://www.esperantio.net/direktivo-m%C3%BChlemann. Por la lingvotestado ne gravas aparta studtitolo: oni mezuras viajn “verdajn globulojn” kaj vi ricevas…

  • PMA

    Ĉina kaj pola lernejoj renkontiĝis per Esperanto

    La 17an de marto Baiyangshujie-bazlernejo de la ĉina urbo Taiyuan en la provinco Shanxi kaj la kvina Bazlernejo en la pola urbo Śrem aranĝis interretan komunikadon. La instruistoj kaj lernantoj de la ĉina kaj pola bazlernejoj havis varman interŝanĝon. Per la varma “Saluton” kreiĝis Esperanta etoso. Unue parolis Wei Yubin, estro de Baiyangshujie-bazlernejo. Li rakontis pri la Esperanto-instruado en la lernejo dum 17 jaroj, esprimante sian esperon, ke la du lernejoj starigos amikecon kaj plifortigos instruan interagadon, kaj invitis polajn amikojn viziti Ĉinion. Poste la estro de la kvina bazlernejo en Śrem rakontis pri sia subteno al la evento, salutis la ĉinajn instruistojn kaj lernantojn, kaj esprimis sian antaŭĝojon plifortigi…

  • PMA

    UK-110: la dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto kaj aliaj novaĵoj

    Pli ol 800 homoj el 59 landoj jam aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) – la plej granda evento por esperantistoj tutmonde! Ĉi-jare ĝi okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto en Brno (Burno) en Ĉeĥio. Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net. La dua aliĝperiodo finiĝos jam lunde – la 31an de marto 2025, poste la aliĝkotizo plialtiĝos. Individuaj membroj de UEA ĝuas rabaton, kaj se vi ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la UK-aliĝilo. Eksciu ĉion pri la Kongreso en la Dua Bulteno. Ĝi enhavas utilajn informojn pri Ĉeĥio kaj Brno, detalojn pri la alvenebloj, kongresejo, kongresa temo,…

  • PMA

    DESPERTAR – VEKIĜO

     🌞🌞🌞 DESPERTAR Doura? Raia a aurora? A vindoura era da telepatia Por ora hera a despontar desperta. Segura o entusiasmo por ora a vindoura era da telepatia é só marasmo, apatia. Livre da hera daninha esplende a rósea aurora. A vindoura era da telepatia não mais se adia: a vitória da luz tem nome – Agora!   VEKIĜO Orumas, ekaperas l’ aŭroro ĉu? La venonta erao de telepatio nun hedero necerte ekluma. Tenu la entuziasmon, nun la venonta erao de telepatio nur marasmo, apatio. Libera de la venen-hedero splendas la roza aŭroro. La venonta erao de telepatio ne plu prokrasteblas: la venko de lumo havas nomon – Nuno!

  • PMA

    La aktualigita tabelo de BEToj por 1959-2024

    Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la ili nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1-14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. La 26an de marto 2025 estis aktualigita la statistika tabelo pri ĉiuj okazintaj ĈEToj/BEToj ekde 1959 ĝis 2024. Vidu la aktualigitan tabelon kaj la klarigan artikolon de Povilas Jegorovas ĉe https://sezonoj.ru/2024/05/bet-11/. AlKo Grafikaĵo de Antanas Grincevičius Pliaj informoj pri BET-59…

  • PMA

    Usonanoj baldaŭ invados Kanadon

    Malgraŭ akraj vortoj kaj komerca milito inter la du landoj, la Esperanto-diaspora komunumo montras, ke la frateco inter kanadanoj kaj usonanoj ankoraŭ vivas en Nordameriko. Esperantistoj el la du landoj kuniĝos por la Dulanda Kongreso de Esperanto 2025 en julio, gastigita de Esperanto-Toronto kaj kunorganizita de Kanada Esperanto-Asocio (KEA) kaj Esperanto-USA. Fidele al la celo de Esperanto, ĉi tiu renkontiĝo celas kunigi diversajn homojn por antaŭenigi pacon kaj reciprokan komprenon. “La kongreso fokusiĝos pri lingvo kaj kultura konekto, montrante Esperanton kiel ponton inter diversaj komunumoj”, – deklaris Garry Evans, prezidanto de KEA. – “En malfacilaj tempoj kiel nuntempe, Esperanto spotlumigas kiel ordinaraj homoj povas harmonie kunekzisti, sendepende de la insultoj…

  • PMA

    Albumeto agrabla sone, sed malriĉa je enhavo

    Tim. Bela vivo: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2024. La aŭtoro de la recenzata albumo kaŝas sin malantaŭ pseŭdonimo TIM, sed, espereble, mi ne faros grandan krimon, se mi tuj prezentos lian veran nomon. Li estas Thimoty Gallego Pineda, jam ne tro nova kaj tial pli-malpli konata Esperanto-muzikisto, devenanta el Kolombio (sed pasiginta multajn jarojn en Eŭropo). Li debutis kiel Esperanto-muzikisto kaj aŭtoro en 2018 dum la IJK, okazinta en Badajoz (Hispanio), kaj tuj akiris ioman popularecon, kio sekvigis kelkajn pliajn liajn prezentojn dum eŭropaj Esperanto-renkontiĝoj. Lia unua albumeto Vaganto (kun ses pecoj), estis eldonita de Vinilkosmo somere 2020. Kaj jen venas la dua albumeto Bona vivo same kun ses pecoj,…

  • PMA

    como na vida

      PSV mar2025     Leio, em paralelo, dois livros. Um deles me põe diante dos olhos uma prosa fluida, agradável, original, inesperada nas palavras e na construção das frases; propõe ideias surpreendentes em torno de fatos banais, e colore tudo com bom humor e  uma dose certeira de ironia. O outro é tosco, maculado por erros de grafia, lugares-comuns, rupturas penosas no fluxo do relato, e expressões afetadas e inadequadas ao contexto. Ambos são relatos romanceados, interessantes, mas sem grande poder de absorver, só pela história, o entusiasmo do leitor. No entanto, leio o primeiro com gosto, e o segundo com sacrifício. Este é um traço da literatura a…

  • PMA

    Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?

    Artefarita intelekto helpas riĉigi la Esperanto-kulturon. Tion opinias Georg Jähnig, kiu uzis AI-ilon por muzikigi poemojn de Zamenhof. Sed ĉu muzikaĵoj kreitaj tiel vere apartenas al la Esperanto-kulturo? Zamenhof kun moderna aspekto sur la kovrila bildo de la nova albumo. Ĵus aperis en la reto Ludovika Poezio – muzikalbumo kreita per artefarita intelekto fare de Georg Jähnig, germana esperantisto loĝanta en Prago. Laŭ li temas pri la unua muzikalbumo en Esperanto, kiu estas kreita per AI. La albumo estas la unua ero en la projekto Nova Tonaro, de Georg Jähnig. Ĝi tamen ne estas la unua muzika projekto en Esperanto produktita per AI – pliaj eksperimentaj verkoj de alia aŭtoro…