La 81a IJK survoje al 150 partoprenantoj
Restas iom pli ol du monatoj ĝis la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio.
La 81a IJK estas la unua IJK kiu okazos en Indonezio, granda insularo en Sudorienta Azio konata pro ties kultura, ekologia, kaj lingva diverseco, kaj krome pro multaj lokoj proklamitaj kiel mondaj heredaĵoj de Unesko. La kongresa temo estas “Diverseco, solidareco kaj toleremo”, sub kiu okazos programeroj kiuj reliefigos la kuriozan kazon de diverseco en Sudorienta Azio kaj kion lerni de tiu diverseco. Dum IJK, tre specialan okazon kune prifestos kongresanoj: la 80an datrevenon de la Sendependiĝo de Indonezio el Nederlando en 1945. Okazos buntaj kulturaj programeroj por elmontri la kulturan diversecon de Indonezio per tradiciaj dancoj, teatraĵoj kaj muzikaĵoj.
Kongresanoj povas nun aliĝi al abundaj opcioj de antaŭ-, dum- kaj postkongresaj ekskursoj kaj krome komforte veturos inter la ĉefurbo Ĝakarto kaj la kongresejo, Alfa Resort Hotel and Conference, per niaj specialaj buskaravanoj. En la programo, atendas vin vasta gamo de lernigaj, interagaj, sportaj kaj distraj aktivaĵoj, taŭgaj por ĉiuj aĝoj, lingvoniveloj, kaj emoj. Krome, eblos ankaŭ KER-ekzameniĝi skribe pri la nivelo C1: al individuaj membroj de TEJO disponeblas repago de 20€. Individuaj kongresanoj ankaŭ povas proponi programerojn ĝis la 30a de junio.
Ĝis nun aliĝis 140 homoj el 33 landoj, el kiuj plej multaj aliĝis el Indonezio (22), Japanio (12), Aŭstralio (12), kaj Ĉinio (8). Krom ili, aliĝis ankaŭ junuloj aliaj landoj de Sudorienta Azio, ĉefe Filipinoj kaj Vjetnamio (po 7), Orienta Timoro (6), kaj Tajlando (2). Dum IJK 2025 vi certe profitos de la unika okazo konatiĝi kaj amikiĝi kun samideanoj el Azio kaj Oceanio, multaj el kiuj partoprenos sian unuan internacian Esperanto-aranĝon.
Mankas ankoraŭ kelkaj homoj por ke ni atingu nian sekvan mejloŝtonon: 150 partoprenantoj. Ĉu vi ankoraŭ ne havas planojn en aŭgusto? Ĉu vi ŝatus sperti ion tute novan kaj mirindan? Eliru la rutinon, venu al Indonezio! Ne maltrafu ĉi tiun tre maloftan ŝancon por konatiĝi kun ĉi tiu mirinda lando, pere de Esperanto, kune kun esperantistoj! Neniam oni estas tro maljuna por partopreni en IJK; ĉiuj estas bonvenaj amuziĝi! Aliĝu dum la tria aliĝperiodo ĝis la 30a de junio.
La reta aliĝilo troviĝas ĉe https://ijk2025.tejo.org/alighilo/.
Dua alvoko de la Konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025: limdato prokrastita
La limdato de la dua alvoko de la konkurso “Partoprenu IJK-n”, kiu celas subteni la partoprenon de junuloj de Azio kaj Oceanio, estas plilongigita ĝis la 9a de junio (lundo). TEJO serĉas, interalie, kandidatojn el landoj de Okcidenta, Norda, kaj Suda Azio, kaj de tuta Oceanio. Ĉu vi estas junulo de unu el tiuj landoj kiu ŝatus profiti de la sperto? Kandidatiĝu por ricevi financan subtenon por ĝis 75% de viaj vojaĝkostoj kaj 100% de viaj loĝkostoj dumkongrese. Legu la plenan anoncon ĉe tejo.org/konkurso2025-2.
Post la unua alvoko de la konkurso, kiu daŭris en marto 2025, TEJO elektis subteni rekordan kvanton da junuloj: 13 el 11 malsamaj landoj! Ni elkore dankas ĉiujn, kiuj ĝis nun donacis al la fonduso “Partoprenu IJK-n”. Nia celo estas subteni ĝis 20 junulojn el laŭeble multaj malsamaj landoj, kaj por atingi tion ni ankoraŭ bezonas 3000€. Se vi ŝatus subteni la realigon de tiu celo, bonvolu donaci al la fonduso.
La grandeco kaj la sukceso de nia IJK dependas parte de via kunlaboro. TEJO antaŭdankas vin!
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1232.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 81a IJK survoje al 150 partoprenantoj appeared first on La Ondo de Esperanto.