Kontakto serĉas novan redaktoron
Esti redaktoro de Kontakto signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi.
Postena priskribo
La laboro de la Redaktoro estas
- krei la vizion por la revuo Kontakto;
- superrigardi la produktadon de ses numeroj jare;
- verki artikolojn;
- aktive serĉi homojn por verki artikolojn kaj ilin redakti (t. e.: legi ilin kiam ricevite, proponi ŝanĝojn, decidi ĉu la artikoloj taŭgas aŭ ne por la revuo, ktp.);
- kontakto kun la eldonejo, la provlegistoj kaj la respondecaj stabanoj de TEJO kaj UEA;
- superrigardo pri enpaĝigo kaj grafikaĵoj, kontakto kun grafikisto.
Por kandidatiĝi, vi devas
- havi sperton rilate al redaktado de tekstoj kaj kreado de kohera enhavo; ideale ankaŭ sperton pri ĵurnalismo;
- esti sperta Esperantisto, kiu jam bone konas la movadon;
- kapabli lerte uzi komputilon por plenumi la koncernajn taskojn;
- kapabli lerte labori sen proksima superrigardo;
- interesiĝi pri informado, kulturo kaj tutmondaj novaĵoj en kaj ekster Esperantujo;
- kapabli kunlabori kaj komuniki en internacia teamo kun malsimilaj horzonoj.
Noto: La kandidato ne bezonas pruvi laborpermeson/loĝlokon en Eŭropa Unio. TEJO stimulas kandidatiĝojn de ĉiuj, sen ajna diskriminacio surbaze de raso, haŭtkoloro, religio, sekso, genro, seksorientiĝo, etno, aĝo, handikapo, ktp.
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/alvoko-redaktoro-kontakto/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kontakto serĉas novan redaktoron appeared first on La Ondo de Esperanto.