os nomes de meu avô
Meu avô Breno era um homem incomum. Culto,
austero e disciplinado, o que o não impedia de cultivar o bom humor e o senso
poético da vida. De sua velha estante eu me encantava com volumes esparsos do
“Tesouro da Juventude” e velhos exemplares das “Seleções”, a “Reader’s Digest”
em Português. Ainda me lembro da seção “Rir é o melhor remédio”.
Meu avô declamava de memória longos
trechos d’ Os Lusíadas, e isso me impressionava. Comia pastéis caseiros às
segundas feiras e aos domingos acompanhava o almoço com vinho tinto que vinha
de São Roque.
Mas, para mim, seu talento mais
curioso era o de atribuir nomes. Sua primogênita chamou-se Glaura, suponho que
por nostalgia das terras de Minas, onde há uma bonita localidade com esse nome;
o segundo filho, meu pai, chamou-se Ofir, nome da lendária terra rica em ouro,
citada no Velho Testamento; o terceiro filho, Omair, nome de origem árabe que
significa “o que vive para sempre”.
Eu admirava esse requinte para nomes.
Quando ganhei um lindo filhote de pastor alemão, uma cadelinha cheia de carisma
canino, ele propôs logo: “Há de se chamar Lenda!” . E assim foi, e o nome
casava com o bicho, à perfeição.
Tenho saudade de meu avô Breno, e de
seu talento para nomes. Bem nomear as coisas do mundo é compreendê-lo melhor.
La nomoj de mia avo
Mia avo Breno estis neordinara
homo. Klera, severmora kaj disciplinema, sed tio ne malhelpis lin kultivi
bonhumoron kaj poeziecan sencon de la vivo. El lia malnova libroŝranko mi
raviĝadis per disaj volumoj de la kolekto “Trezoro de la Junularo” kaj malnovaj
ekzempleroj de la revuo “Seleções”, la portugallingva versio de “Reader’s
Digest”. Mi ankoraŭ memoras la rubrikon “Ridi estas la plej bona kuracilo”.
Mia avo parkere deklamadis
longajn fragmentojn de “La Luzidoj”, kaj tio impresis min. Ĉiulunde li manĝis
hejme faritajn pasteĉojn, kaj dimanĉe li gustumis la tagmanĝon kun vino veninta
el la urbo São Roque.
Sed al mi ŝajnis, ke lia plej
kurioza talento estas la kapablo elekti nomojn. Lia unuenaskita filino nomiĝis
Glaura, mi supozas, ke pro nostalgio pri regiono de brazila ŝtato Minas Gerais,
kie troviĝas samnoma bela urbeto; lia dua filo, mia patro, nomiĝis Ofir, nomo
de legendeca lando riĉa je oro, menciita en la Malnova Testamento; la tria
filo, Omair, arabdevena nomo, kiu signifas “tiu, kiu vivas por ĉiam”.
Mi admiris tiun rafinitecon pri
nomoj. Kiam mi gajnis belegan idon de germana ŝafhundo, nome hundineton plenan de
hunda karismo, li tuj proponis: “Ĝi nomiĝu Legendo”. Kaj tiel estis, kaj la
nomo kongruis kun la besto, perfekte.
Mi sopiras mian avon Breno, kaj
lian talenton por nomoj. Trafe nomi la aferojn en la mondo estas kompreni ĝin
pli bone.