-
La printempa Ondo aperis
Antaŭ dek tagoj aperis la marta (printempa laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto”, 2025, №1 (323). Sur ĝiaj 137 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol 60 tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj. En la 32-paĝa primovada sekcio Eventoj estas publikigitaj tri dekoj da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2025a jaro, interalie, pri du novjarfestaj renkontiĝoj en Germanio (NR kaj Luminesk’) kaj unu (JES) en Belgio, pri la 6a Speciala Ekskurso en Nepalo kaj pri la dua Esperanto-Seminario en Malagasio, pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj agadoj esperantistaj en pluraj landoj, inkluzive de Ukrainio, en…
-
Antaŭ 108 jaroj forpasis Ludoviko Zamenhof
Hodiaŭ, je la 108a mortodatreveno de Lazarj Markoviĉ (Ludoviko) Zamenhof, forpasinta la 14an de aprilo 1917 en Varsovio, “La Ondo de Esperanto” proponas (re)legi fragmentojn el la 16a ĉapitro de la dua eldono de la libro “Homarano” (2011) de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov, en kiu temas pri la tri lastaj vivojaroj de la aŭtoro de Esperanto. La teksto estas iomete modifita por gazeta aperigo (ekzemple, estas forigitaj referencoj kaj notoj, kiuj ĝenus la legadon). La gazeta artikolo unue aperis en aprilo 2017, je la centa mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. De tiam ĝi estis legita 4 mil 538 fojojn (la tria plej populara teksto en la novaĵretejo “La Ondo de…
-
“Esperanto-novaĵoj”, la plej populara Telegram-kanalo en Esperanto
La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj, kaj antaŭ la jarfino ĉi tiu nombro superis 200. En aŭgusto 2024 la abonantaro superis 400, kaj je la 13a de aprilo 2025 la kanalon “Esperanto-novaĵoj” abonas 585 personoj, kiuj ĉiutage ricevas kurtajn mesaĝojn, plejparte pri novaj publikaĵoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru).
-
Birutė Prekevičiūtė kaj ŝia spektaklo
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek prezentoj. La tridek-unua prezentato estas Birutė Prekevičiūtė – litova aktorino, teatra pedagogino, kaj direktorino de la publika institucio “Bravo teatro”. Ĉi-sube ŝi rakontas pri si kaj pri sia kontribuo al la arta programo de BET-59. Dum pli ol dek kvin jaroj en mia vivo estas multaj laboraj agadoj. Mi ludas en spektakloj por infanoj kaj plenkreskuloj, instruas al infanoj arton de aktorado, kudras kostumojn por spektakloj. Ĉi-lasta…
-
Kunlaboru en scienca esploro pri sintenoj al lingva justeco en la monda junularo!
Ĉu vi interesiĝas pri lingva justeco kaj volas kontribui al internacia esplorado pri la opinioj kaj sintenoj de junuloj el diversaj landoj? TEJO kaj Civiencia invitas vin aliĝi al esplorteamo por nova projekto pri sintenoj al lingva justeco en la junularo! Ĉefa celo: Esplori la sintenojn de junuloj rilate al lingva justeco, por ompreni: Kiom konscia estas la junularo pri la nuna stato de lingva (mal)justeco; Kiel ili interpretas la nunan mondan situacion; Kiaj estas iliaj antaŭvidoj por la proksima estonteco; Kion ili ŝatus, ke okazu; Kian rolon povus ludi Esperanto en realisma kaj/aŭ dezirata estonteco; Kiom ili pretus persone engaĝiĝi. Metodo: Neĉeesta internacia enketo. Ni serĉas teamanojn el diversaj…
-
Du gravaj Esperanto-eventoj en Irano
Irana Esperanto-Asocio kore invitas vin partopreni en du gravaj Esperanto-eventoj okazontaj en 2025: la 12a Irana Esperanto-Kongreso kaj la 14a Mez-Orienta kaj Nord-Afrika Esperanto-Kunveno. La 12a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) revenas por sia 12a datreveno kun diversforma programo, celante ebligi pli larĝan partoprenon el diversaj regionoj de la mondo kaj Irano. La kongreso okazos en Tehrano laŭ la sekva aranĝo: Ĉeeste: la 22an de aprilo 2025 Ekskursoj: la 23an kaj 24an de aprilo 2025 Virtuale: la 17an kaj 18an de majo 2025 Tio kombinas rektan ĉeeston kun virtualaj renkontiĝoj, por ke ĉiuj interesatoj povu sperti la kulturon, amikecon, kaj edukajn programojn de IrEK. La 14a Mez-Orienta kaj Nord-Afrika Esperanto-Kunveno (MONA-14) La…
-
Mondpopolo manifestiĝas
Ni devas transformi la nebulajn valorojn al uzebla filozofio, kiu fortikigos nian komunan identecon. Tion diras en intervjuo de Libera Folio Johannes Genberg, la aŭtoro de La manifesto de la mondpopolo. Li esperas, ke la teksto povos iĝi elirpunkto por alternativa rolo de Esperanto en la moderna mondo. La manifesto de la mondpopolo. En 2020 Johannes Genberg kreis novan socian retejon nur por esperantistoj, Mia Vivo. Nun li publikigis Manifeston de la mondpopolo, tekston en kiu li strebas formuli idearon por alternativa rolo de Esperanto. Laŭ la manifesto la tradiciaj esperantistaj organizaĵoj troviĝas en krizo, kaj ekzistas la risko, ke Esperanto fariĝos historia kuriozaĵo. ”En la pasinteco, la tradicia movadaro…
-
Paweł Fischer-Kotowski redaktos la ĉiutagan gazeton de BET-59
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek naŭ prezentoj. La trideka prezentato estas Paweł Fischer-Kotowski, pola esperantisto loĝanta en Nederlando. Paweł Fischer-Kotowski naskiĝis en 1990, esperantistiĝis en 2005. Ekde 2010 li aktivas en la internacia Esperanto-movado, interalie kiel komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de TEJO. En 2015 volontulis plentempe en la Centra Oficejo de UEA. En la jaroj 2009-13 Paweł studis interlingvistikon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Redaktis la Jarlibron…
-
110a UK en Brno: Internacia Kongresa Universitato
Ĉi-jare la oferto responde al la invito de UEA por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis la plej abunda depost la pandemio. La IKU-ĵurio (Fiedler, Goodall, Maitzen, Vergara, Wen kaj Wandel) multe laboris por pretigi kaj ĝustatempe prezenti tiun ĉi raporton. Aparte kontentiga estas la granda nombro de altnivelaj proponoj pluaj el personoj kiuj estas novaj por IKU. Cetere menciindas la signifa parto de virinoj kaj du afrikanoj. El la ricevitaj proponoj la komisiono rekomendis kaj la estraro de UEA aprobis entute 17 prelegojn: 3 kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), 6 IKU-prelegoj kaj 8 prelegoj por la Scienca Kafejo (SK): AIS: Bebenina, Koutny – Kolka, Wandel IKU:…
-
Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto”
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe uea.org/gk/1214. Okaze de la sesio dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, la 1an de aŭgusto, specife por la nivelo C2 (ĉu surloke, ĉu samtempe rete) UEA starigas la Konkurson…