Denseco de genioj
Setz, Clemens J. La abeloj kaj la nevidebla / Tradukis el la germana Detlef Karthaus; Enkonduko de Jan P. Sandel. – Novjorko: Mondial, 2023. – 369 p.
La libro de Clemens J. Setz estas kvazaŭ kaldrono de diversaĵoj. Mi komencu per du relative banalaj frazoj:
(1) Tiu libro ne estas por ĉiu leganto.
(2) Tiu libro enhavas ion por ĉiu leganto.
Clemens J. Setz estas respektata verkisto en la germanlingva literaturo. Li ne nur simpatias kun Esperanto, sed ankaŭ parolas la lingvon. Post interparolo kun István Ertl, Setz uzas por si mem la etikedon “ekstermovadulo”. Li uzas ĝin en Esperanto en la germana originalo. Kaj li ankaŭ klarigas al sia publiko la ŝercon de Jorge Camacho: “ekstermo-vadulo” (p. 318).
En la libro ni renkontas faskon de la plej diversaj planlingvoj kaj multe da aliaj fenomenoj.
Reĝlando kun ununura administranto
Sed ni startu je la komenco: En la unua ĉapitro Setz rerakontas fabelon de la itala verkisto Tommaso Landolfini. En ĝi la protagonisto Y ekkonas anglan kapitanon, de kiu li lernas lingvon, kiun la kapitano nomas la persa. Y lernas tiun lingvon tiom bone, ke li ekverkas poemon en ĝi. “Ĝi aperas al li kiel la plej direkta, sincera esprimo de lia animo. Li ŝatus scii almenaŭ, ĉu tiu animo ankoraŭ ekzistas en ĝi”. (p. 14) Sed Y lernis lingvon, kiun neniu komprenas, eĉ ne la kapitano mem. “Neniu homo en la mondo povas legi ĝin [la lingvon], sed li verŝis sian tutan animon en ĝi”. (p. 15)
Setz poste (p. 19) komparas tion kun la situacio de Antoni Grabowski en la plej frua periodo de Esperanto: “Por kiu li verkis? Por la estonteco? […] Aŭ por si mem?”
Skribo sen miskomprenoj
En la sekva ĉapitro Setz parolas pri homoj, kiuj tute ne povas esprimi sin per parolo, ĉar ili ne havas tiajn rimedojn, “oni do supozas ke ili estas kogne apenaŭ evoluintaj aŭ eble tute senvivaj” (p. 46). Tamen estis pedagogino, kiu certis, “ke ĉiuj ŝiaj infanoj posedas la samajn rimedojn por riĉa interna vivo”. (p. 47) Ŝi trovis, ke tiuj infanoj povis venki sian handikapon per la t. n. Blissimboloj. Origine Charles Kasiel Bliss evoluigis sian pazigrafion por eviti miskomprenojn en internacia komunikado.
La somero de Volapuko
En la kvara ĉapitro temas pri Volapuko. Setz ne nur rerakontas la kutiman historion de tiu lingvo, sed ankaŭ fiŝas perlojn en la literaturo de Volapuko. Ĉu vi iam legis ion de Johann Schmidt? Setz klopodas traduki kelkajn poemojn de li al la germana. Feliĉe la eldonejo prezentas ankaŭ tiujn versiojn. Tiu Schmidt cetere aperigis studon (en la germana) sub la titolo “De la zenito ĝis la nadiro aŭ kiel Volapuko senspure malaperis”. (p. 171)
Tamen ne tute senspura, ĉar la nuntempa poetino Dagmara Kraus verkas en la germana kaj ankaŭ en planlingvoj. Setz montris la volapukaĵon de Kraus al la nuna papo de Volapuko, kiu tuj avertis lin ne lerni laŭ tiuj versoj kaj sendis version en korekta Volapuko. (p. 355)
Ankaŭ tiu ĉapitro estas bunta mikso inter taglibro, eseo kaj medito.
24-a de Majo
Jen vidu, “müdik“ ekzistas kiel volapükvorto, kaj ĝi signifas “tenera”. Lerni mortintajn planlingvojn lumigas al mi internajn kavernojn, kiujn mi apenaŭ konas.
Vespere kompleta kolapso. (p. 120)
Krome mi lernis, ke estis almenaŭ unu denaska volapukparolanto. (p. 183) Kiel Dante, Setz gvidas la leganton tra malsamaj pejzaĝoj de planlingvoj.
La granda liberigo: Esperanto
La plej ampleksa ĉapitro de la libro temas kompreneble pri Esperanto. Denove Setz ne elektas la kutiman vojon, sed rakontas la vivon de la blinda poeto Eroŝenko. Tiamaniere li povas montri al siaj germanlingvaj legantoj, kiamaniere funkcias Esperanto.
Li prezentas al siaj legantoj poemojn de Baghy, Kalocsay kaj Auld. Li aparte ŝatas la verkojn de Jorge Camacho kaj Spomenka Ŝtimec.
Mi cerbumis pri la stranga pozicio de ĉi tiu granda eŭropa aŭtorino. Dank’ al Dio ŝiaj verkoj ne restas sekretaj, sed ĉu ili estas traktataj samrajte kiel tiuj en naturaj lingvoj? Mi pensas, ke ne.
Krom la fakto, ke la Nobel-premio ĉiaokaze estas nur privata afektado de akademio, kiu ial ajn estas influhava. Spomenka Ŝtimec devus ricevi ĝin. (p. 347)
Setz plurfoje atentigis siajn germanlingvajn legantojn pri la kaŝitaj perloj en la literaturo de Esperanto.
La abeloj
Kaj la abeloj de la nevidebla? La origino de la citaĵo venas de Rainer Maria Rilke. Setz aldonas: “Ĉu ne tio estas ankaŭ la plej bona difino de poetoj en inventitaj lingvoj? Ili alportas produktaĵojn kaj nutraĵojn de iu fonto, kiun apenaŭ iu alia povas vidi. Kiu parolas lingvon nur lastatempe inventitan, faras sin nevidebla por la monda historio”. (p. 306)
Mi plezure legis la libron. Aparte menciinda estas la enorma laboro de la tradukinto Detlef Karthaus, kiu lerte tradukis la ofte slangecan stilon de Setz kaj aldonis multajn piednotojn por pli bona kompreno. Modele elstara laboro!
Setz skribas: “Ekzamena demando: Kial la denseco de genioj estas tiel alta en Esperantujo?” (p. 317) Ĉu tio signifas, ke li konas la movadon intime aŭ supraĵe?
Wolfgang Kirschstein
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de “La Ondo de Esperanto“ (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: “La Ondo de Esperanto“, 2024, №4 (322).
Rete: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/02//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Denseco de genioj appeared first on La Ondo de Esperanto.
