PMA

Islanda majstroverko dronis en kafo

Granda taso da laktokafo malaperigis gigantan Esperantan tradukon de islanda Nobel-premiito. La tradukinto Baldur Ragnarsson forpasis kaj la teksto dum jaroj ŝajnis neretrovebla. Ulrich Becker tamen konservis la detruitan komputilon, kaj fine oni sukcesis ekstrakti el ĝi la dosierojn. Nun aperis en Esperanto ”Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness, kaj eble aperos pliaj perditaj verkoj.

Kafotaso
Misverŝita kafo preskaŭ iĝis la sorto de la granda traduklaboro de Baldur Ragnarsson.

Baldur Ragnarsson, kiu forpasis en la kristnaska tago de 2018 en la aĝo de 88 jaroj, estis unu el la pintaj poetoj en Esperanto, sed ankaŭ estrarano kaj vicprezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto – kaj tradukinto de multaj gravaj verkoj de la islanda literaturo. Krome li tradukis el Esperanto al la islanda.

Unu el liaj plej gravaj tradukoj tamen riskis perdiĝi por ĉiam pro granda taso da kafo kun lakto. En unu el siaj lastaj retmesaĝoj al la eldonisto Ulrich Becker en junio 2016 Baldur Ragnarsson sendis la tradukon de la granda historia romano Sonorilo de Islando de la Nobel-premiita verkisto Halldór Laxness. La traduko poste dum jaroj ŝajnis eterne perdita.

Jam pli frue, en 2007, la eldonejo de Ulrich Becker aperigis tradukon de alia konata verko de Halldór Laxness, Sendependaj homoj.

Ulrich Becker.

Sendependaj homoj temas pri la komplika, malfacila vivo de etaj farmistoj en Islando. Ĝi donas bildon pri la Islando de tiu tempo kaj la vivo de simplaj homoj, kiel oni trovas en multaj literaturoj pri siaj landoj, rakontas Ulrich Becker.

Sonorilo de Islando laŭ li estas historia romano de multe pli grandioza naturo.

– Ĝi traktas pli ol 20 jarojn de la lando, en tempo antaŭ ĝia sendependiĝo de Danio. La libro priskribas la mistraktadon de islandanoj fare de danaj regantoj.

En la centro de la rakonto staras du figuroj. Unu estas farmisto, kiun oni akuzas pri ŝtelo kaj murdo, kaj kiu dum 20 jaroj provas pruvi sian senkulpecon. Li iras de instanco al instanco kvazaŭ islanda Donkiĥoto, kiu tamen luktas ne kontraŭ mueliloj, sed kontraŭ la islanda-dana justico.

La alia ĉefpersono estas politikisto kaj kolektanto de kulturaj valoraĵoj el Islando, fakte bazita sur vera historia figuro.

– La vivoj de tiuj du homoj interplektiĝas. Kaj la leganto sentas kaj ekkomprenas la longan vojon de la lando al sendependeco. Ĝi estas vera nacia literaturaĵo de alta valoro, diras Ulrich Becker.

Sed tiu majstroverko ŝajne por ĉiam estis detruita pro akcidento, kiam li akcidente verŝis grandan tason da kafo kun lakto sur la klavaron de la tekokomputilo, kiu enhavis la manuskripton de la romano, kaj krome aron da ĵus alsenditaj manuskriptoj de Manuel de Seabra.

– Li skribis nur, ke li havas la senton ke li devas sendi tiujn manuskriptojn kuŝantajn en lia komputilo al iu, kaj ĉar mi antaŭe publikigis unu el liaj romanoj (Malamu vin, unu la alian), li do sendis al mi. Temis pri ses dosieroj: prozaĵoj, poemoj kaj eseoj.

Post la kafoakcidento la komputilo komplete ĉesis funkcii kaj neniel eblis eligi el ĝi la dosierojn.

La libro aperis ĉe la eldonejo Mondial kaj aĉeteblas en multaj retaj vendejoj.

– Dum kelkaj monatoj, mi donis la tekokomputilon al diversaj amikoj kaj profesiaj riparistoj de tiaj aĵoj, sed ĉiuj tiam diris, ke nenio fareblas kaj la komputilo estas nur forĵetebla. Mi tamen ne emis fari tion, pro la literaturaj trezoroj en ĝi. Ĝi kuŝis dum jaroj en mia librobretaro.

La aŭtoroj mem pro alta aĝo ne plu povis helpi restarigi la manuskriptojn, Ulrich Becker rakontas.

– Bedaŭrinde nek Baldur nek Manuel plu respondis al miaj pluraj retmesaĝoj. Manuel mortis en 2017 kaj Baldur en 2018.

Tamen fine montriĝis, ke ne ĉio en la detruita komputilo dronis en laktokafo.

– Antaŭ kelkaj monatoj amiko menciis al mi ke li laboras en nova komputilriparejo proksime al mia loĝejo. Mi iom diskutis la aferon kun li, kaj li kuraĝigis min reprovi. La ejo reklamis, ke ili povas helpi, kie aliaj riparistoj ne povas. Mi pensis tion troigo. Tamen, post kelkaj semajnoj mi portis mian kompution tien, kaj je mia surprizo – sukceso! Mi ricevis USB-poŝmemorilon kun ĉiuj dosieroj.

Rericevinte la perditan tradukon Ulrich Becker tuj kontaktis la literaturan agentejon en Islando, kiu antaŭ jaroj donis al lia eldonejo la rajtojn por la alia romano de Laxness.

– Bonŝance la sama homo ankoraŭ laboris tie, kaj la kontrakto por “Sonorilo de Islando” estis rapide subskribita. Mi provlegis kaj publikigis. La verkoj de de Seabra bezonos pli longan tempon –  kiun mi nuntempe ne havas –,  ĉar liaj tekstoj ĉiam necesigas multe da redakta laboro.

Ĉiukaze ne plu ekzistas la risko, ke neeldonitaj manuskriptoj estos detruitaj de kafolavango, Ulrich Becker certigas. Ekzemple tiuj de de Seabra nun estas konservitaj plurloke.

– Bedaŭrinde, en tiu tempo, mi ne havis la kutimon ĉiutage krei duoblaĵojn en alia loko de ĉiuj dosieroj. Mi tion faris de tempo al tempo, tamen eĉ ne ĉiun monaton. Intertempe mi kompreneble lernis mian lecionon.

Deixe uma resposta